Al la enhavo

Ĉu vi kredas, ke eksterteranoj estas realaj?

de Alkanadi, 2015-aŭgusto-13

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-13 08:24:31

Ĉu vi kredas, ke eksterteranoj estas realaj?

Se ili estas realaj, ĉu vi pensas, ke kontakton kun eksterteranoj kunigus homaro?

Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-13 09:13:55

Se jes, ili bone evitas nin - tio ne surprizas min.
Se ne, kia malŝparo da materio!

Vestitor (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-13 09:38:52

Ne, sed mi eble estus malprava...

oreso (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-13 10:16:03

Kompreneble jes.

Sed ambaŭ kazoj estus ege timindaj por ni. Konkuri kun aliaj maljunaj specioj estas preskaŭ neebla. Kaj, se homoj estas fakte solaj, kial? La universo certe ne estas vivema kaj eble estas tute kontraŭ vivo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-13 12:24:18

Tio dependas de la difino de "ano" en "eksterterano".

Pli taŭga demando estus "sur ĉiu planedo, kiuj estas la plej evoluitaj estaĵoj?". Eble estas atomoj, molekuloj, proteinoj, virusoj, bakterioj, kreskaĵoj, bestoj aŭ lokaj ekvivalentoj kun alispeca metabolismo, kiuj spiras metanon, azoton aŭ aliajn kemiaĵojn.

Ne estas certa , ke kontakto kun tiaj estaĵoj estus profita al la homaro. La malo ŝajnas pli probabla. Verŝajne homoj eksuferus per nekonataj malsanoj, ĉar tiukaze ekzistus virusoj, prionoj aŭ io simila, kontraŭ kiuj homa imuna sistemo ne estus preta funkcii. Tia malbono okazis post malkovro de Ameriko, sed pri eksterteranoj estus multe pli grave.

Eble ekzistas teranoj - bestoj - kun kiuj homo povus komuniki (delfenoj, simioj, hundoj, ĉevaloj, lupoj, birdoj...), sed ne estas kapabla fari tion, preferante masakri ilin.Tio estas maniero komuniki kiun la homaro longtempe uzis por komuniki ene de si mem, perforto kiel universala lingvo. Baldaŭ, la homa speco anstataŭigos ĉiujn kompareblajn specojn; nur ratoj, kunikloj kaj kelkaj birdoj profitas je la homara ĉeesto.

Antaŭ renkonti eksterteranojn, ni komencu per pli amike renkonti niajn samplanedanojn...

hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-13 12:29:54

Mi ne kredas, sed scias.

robinast (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-13 13:24:22

Sendube, eksterteranoj povas esti - sed ni (=homaro) ne havas sufiĉan informaĵon jesi aŭ nei ilian ekziston.

vejktoro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-15 04:22:08

Mi esperas ke la universo havas trukon alian ol homaro.

pikolas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-15 11:09:38

Mi kredas je ekstertervivo, sed mi ne certas ĉu ĝi estas inteligenta. La venontaj jardekoj estos tre interesa science, sendube!

squishy_mage (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-15 16:28:04

La universo estas nekredeble granda. Estas milionoj da steloj kun planetoj. Ni ne trovas alia planeto kun vivo sed la ŝanco ke Tero estas la sola planeto en la universo kun vivo estas malgrandega.

Reen al la supro