前往目錄

Ĉu vi kredas, ke eksterteranoj estas realaj?

貼文者: Alkanadi, 2015年8月13日

訊息: 23

語言: Esperanto

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年8月13日上午8:24:31

Ĉu vi kredas, ke eksterteranoj estas realaj?

Se ili estas realaj, ĉu vi pensas, ke kontakton kun eksterteranoj kunigus homaro?

Miland (顯示個人資料) 2015年8月13日上午9:13:55

Se jes, ili bone evitas nin - tio ne surprizas min.
Se ne, kia malŝparo da materio!

Vestitor (顯示個人資料) 2015年8月13日上午9:38:52

Ne, sed mi eble estus malprava...

oreso (顯示個人資料) 2015年8月13日上午10:16:03

Kompreneble jes.

Sed ambaŭ kazoj estus ege timindaj por ni. Konkuri kun aliaj maljunaj specioj estas preskaŭ neebla. Kaj, se homoj estas fakte solaj, kial? La universo certe ne estas vivema kaj eble estas tute kontraŭ vivo.

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年8月13日下午12:24:18

Tio dependas de la difino de "ano" en "eksterterano".

Pli taŭga demando estus "sur ĉiu planedo, kiuj estas la plej evoluitaj estaĵoj?". Eble estas atomoj, molekuloj, proteinoj, virusoj, bakterioj, kreskaĵoj, bestoj aŭ lokaj ekvivalentoj kun alispeca metabolismo, kiuj spiras metanon, azoton aŭ aliajn kemiaĵojn.

Ne estas certa , ke kontakto kun tiaj estaĵoj estus profita al la homaro. La malo ŝajnas pli probabla. Verŝajne homoj eksuferus per nekonataj malsanoj, ĉar tiukaze ekzistus virusoj, prionoj aŭ io simila, kontraŭ kiuj homa imuna sistemo ne estus preta funkcii. Tia malbono okazis post malkovro de Ameriko, sed pri eksterteranoj estus multe pli grave.

Eble ekzistas teranoj - bestoj - kun kiuj homo povus komuniki (delfenoj, simioj, hundoj, ĉevaloj, lupoj, birdoj...), sed ne estas kapabla fari tion, preferante masakri ilin.Tio estas maniero komuniki kiun la homaro longtempe uzis por komuniki ene de si mem, perforto kiel universala lingvo. Baldaŭ, la homa speco anstataŭigos ĉiujn kompareblajn specojn; nur ratoj, kunikloj kaj kelkaj birdoj profitas je la homara ĉeesto.

Antaŭ renkonti eksterteranojn, ni komencu per pli amike renkonti niajn samplanedanojn...

hilex (顯示個人資料) 2015年8月13日下午12:29:54

Mi ne kredas, sed scias.

robinast (顯示個人資料) 2015年8月13日下午1:24:22

Sendube, eksterteranoj povas esti - sed ni (=homaro) ne havas sufiĉan informaĵon jesi aŭ nei ilian ekziston.

vejktoro (顯示個人資料) 2015年8月15日上午4:22:08

Mi esperas ke la universo havas trukon alian ol homaro.

pikolas (顯示個人資料) 2015年8月15日上午11:09:38

Mi kredas je ekstertervivo, sed mi ne certas ĉu ĝi estas inteligenta. La venontaj jardekoj estos tre interesa science, sendube!

squishy_mage (顯示個人資料) 2015年8月15日下午4:28:04

La universo estas nekredeble granda. Estas milionoj da steloj kun planetoj. Ni ne trovas alia planeto kun vivo sed la ŝanco ke Tero estas la sola planeto en la universo kun vivo estas malgrandega.

回到上端