Ke daftar isi

Ĉu vi kredas, ke eksterteranoj estas realaj?

dari Alkanadi, 13 Agustus 2015

Pesan: 23

Bahasa: Esperanto

Vinisus (Tunjukkan profil) 15 Agustus 2015 16.53.55

Diradas la sciencistoj, ke la plej proksima planedo pli simila al nia, la lumo kiu respegulas de ĝi konsumas ĉirkaŭe 25 jarojn por atingi la surfacon de la Tero. La lumo trakuras la spacon, kun la ĉirkaŭa rapido de 300 000 kilometroj en sekundo.

robinast (Tunjukkan profil) 15 Agustus 2015 17.32.32

squishy_mage:... la ŝanco ke Tero estas la sola planeto en la universo kun vivo estas malgrandega.
Kiel vi scias? okulumo.gif Mi pensas, ke ni simple ne havas sufiĉan informon por decidi... Pripensu pri la paradoxo de Fermi. Vere, ĝi rilatas al foresto de signoj de inteligenta vivo (kiom ni povas decidi) en la observabla Universo - sed malgraŭ ĝi, ni tute ne povas taksi la ĝeneralan ŝancon de ekzisti de ekstratera vivo.
Mi ŝategus pensi, ke ĉi ŝanco estas vere alta. Bedaŭrinde mi ne povus ĉar mi simple ne scias sufiĉe.

squishy_mage (Tunjukkan profil) 15 Agustus 2015 17.57.56

robinast:
squishy_mage:... la ŝanco ke Tero estas la sola planeto en la universo kun vivo estas malgrandega.
Kiel vi scias? okulumo.gif Mi pensas, ke ni simple ne havas sufiĉan informon por decidi... Pripensu pri la paradoxo de Fermi. Vere, ĝi rilatas al foresto de signoj de inteligenta vivo (kiom ni povas decidi) en la observabla Universo - sed malgraŭ ĝi, ni tute ne povas taksi la ĝeneralan ŝancon de ekzisti de ekstratera vivo.
Mi ŝategus pensi, ke ĉi ŝanco estas vere alta. Bedaŭrinde mi ne povus ĉar mi simple ne scias sufiĉe.
Eĉ se la ŝanco ke la vivo okazas estas un en biliono, estas multe da bilionoj da planetoj en la universo. La vivo trovas irejon. Ni ne scias kio estas pli malproksime ol 13.7 miliardo kilometro. Eble nenio, eble io ni ne povas vidi. Sed, mi pensas ke la ideo ke la Tero estas la sola planeto kun vivo estas aroganta. Nia formo de vivo postulas specifajn elementojn, sed ni ne scias se ĝi estas la sola recepto por vivo. Ni ne scias kion ni povus traserĉi.

robinast (Tunjukkan profil) 15 Agustus 2015 18.16.02

squishy_mage:Eĉ se la ŝanco ke la vivo okazas estas un en biliono, estas multe da bilionoj da planetoj en la universo.
Vi tute pravas... sed ni tute ne scias kiel alta ĉi tiu ŝanco estas, vere?
La vivo trovas irejon.
Sed tiu ĉi deklaro estas ja konvinko, ne sciado!
... mi pensas ke la ideo ke la Tero estas la sola planeto kun vivo estas aroganta.
Pro kio?
Nia formo de vivo postulas specifajn elementojn, sed ni ne scias se ĝi estas la sola recepto por vivo. Ni ne scias kion ni povus traserĉi.
Certege - ni ne scias...

vejktoro (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2015 05.32.07

squishy_mage:Nia formo de vivo postulas specifajn elementojn, sed ni ne scias se ĝi estas la sola recepto por vivo. Ni ne scias kion ni povus traserĉi.
Vere, je temperaturo, je stela lumo, je likva akvo....
Ebla malvarmegaj organismoj trinkas metanon kaj spiras dio-ne-scias-on.

Kaj inteligenteco... kio estas tio? Mem-konscio? Ĉu iu povas esti mem-konscia kaj neniam 'krias' tiun?

Ni, homaro, ni mirandas ke ni pensas.. ni krias! Sed eble inteligenteco aliloke povus silenti.

Lakiro (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2015 15.36.12

Squishy_mage, planeto = plan-et-o = malgranda plano ridulo.gif
Amike!

jagr2808 (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2015 17.40.32

Mi pensas ke vivo preskaŭ certe ekzistas sur alia planedo, sed inteligenta vivo ne tiel certe.
La dinosaŭroj dominis la tero dum 165 milion jaroj, kaj neniam evoluis inteligenteco. Homoj ekzistis dum malpli ol kvincent mil jaroj, sed nur havis intereson por kontakti eksterteranojn dum la lasta (eble) kvincent jaroj.
Mi pensas ke vivantoj kiu volas kontakti aliaj vivantoj estas maldensa, sed vivantoj ne estas.

jagr2808 (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2015 20.09.33

vidas vandenis:Ni diskutas pri vivo. Sed kio estas tiu vivo? Ni imaĝas vivon laŭ vivformoj de nia Tero. Laŭ per nia kompreneblo. Mi demandas vin: atomo, elektrono, aliaj fundamentai partecoj, kiujn mi scias, aŭ imaĝas,polvo, pulvo,ŝtono,ŝlimo, viruso, bakterio, infuzorio, amebo, k. t. p. ne estas vivo? De kia punkto tie ĉi estas VIVO? Ĉu ne povas esti vivo sen karbono, H,O?
Vivo estas, laŭ mi, kemia reakcio kiu rekreas sin mem. Ekzemple: homoj kreas novan homojn, bakterioj kreas novan bakteriojn, viruso ne kreas novan viruson sole, sed preskaŭ do ĝi estas sur la limo.

De kiu kemiaĵoj ĝi konsistas ne gravas, sed sur la tero ĉiu organismo estis karbonbazata. Mi legis iam ke eble vivas sulfurbazita bakterioj sur Venuso, do nekarbonbazita vivo estas ebla.

robinast (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2015 20.51.13

Karbonbazata vivo ŝajnas al mi esti la sola ebleco - tamen la siliciobazata vivo ŝajnas ne tute malebla ankaŭ. Neniu alia kemielemento ne povas formi longegaj kaj sufiĉe stabilaj polimerĉenoj. Estas tro malfacila imagi vivon, bazatan je malgrandaj molekuloj.
Mi pensas, ke la vivo (=vivorganismoj) devas havi homeostazon, determinatan heredecon kaj principan eblecon reprodukti. Muloj (kiuj principe povus reprodukti) malsimile virusoj (kiuj mem principe ne povas reprodukti) estas viva.
Sulfurbazata vivo ŝajnas al mi nenio krom nur fascia fantazio.

jagr2808 (Tunjukkan profil) 16 Agustus 2015 21.28.58

robinast:
Sulfurbazata vivo ŝajnas al mi nenio krom nur fascia fantazio.
Pardonu min, mi mismemoris. Mi ĵus retrovis la artikolo, kaj ĝi estis bakterioj kiuj produktas sulfuracidon, sed kiuj estis karbonbazata.
Mi ne scias kial mi memoris tiel malprave. lango.gif

Kembali ke atas