去目錄頁

La diablo sentas malbone, ĉu ne?

Alkanadi, 2015年8月18日

讯息: 20

语言: Esperanto

Alkanadi (显示个人资料) 2015年8月18日下午1:54:11

En norda Ameriko, homoj ĉiam preĝas, ke la diablo restus for.

Kiam ili aĉetas domon, ili preĝas, ke la diablo ne eniru. Kiam ili havas infanojn, ili preĝas, ke la diablo ne influus ilin.

Kaj, homoj malbenas la diablon. Neniu volas proksimi la diablon.

Ĉu tio estas afabla? Kiel vi sentus, se homoj farus tion al vi? Vi sentus malbone, ĉu ne? Eble ĉi tio estas, kial la diablo malamas homojn. Ni devas esti pli amemaj kaj zorgemaj al aliaj.

Ĉu iu havas simpation?

http://orig02.deviantart.net/908f/f/2011/103/b/3/s...

Miland (显示个人资料) 2015年8月18日下午2:24:29

Se ni fidas je la boneco kaj saĝeco de Dio, ĉu ne ni malakceptu ĉiujn spiritojn, kiuj ribelas kontraŭ Li? Jesuo forĵetis tiajn spiritojn.

Altebrilas (显示个人资料) 2015年8月18日下午3:19:32

Unue oni devas kredi la ekziston de la Diablo...

Ĉu ĉiuj, kiuj kredas je Dio, devas samtempe kredi je Diablo?

bdlingle (显示个人资料) 2015年8月18日下午3:53:21

Kiel kristano, mi kredas en la diablo. Mi scias, ke li ekzistas kaj mi scias, ke li faras malbonajn aferojn en la vivoj de ĉiuj homoj. Sed se vi sekvas Jesuon kaj lia Vorto, la diablo ne povas tuŝi vin. Kaj Miland, vi pravas pri Jesuo forĵetinta la malbonaj spiritoj, se vi permesu lin. Tio estas kio mi kredas.

robinast (显示个人资料) 2015年8月18日下午6:10:56

Mi trovis nenian kaŭzon kredi - nek en Dio (aŭ en iaj dioj) nek en Diablo (aŭ en iaj diabloj). Mi pensas ke nenio supernatura ekzistas kaj tial preĝoj eblas ŝanĝi nur la mensostaton de preĝulo.

vejktoro (显示个人资料) 2015年8月19日上午5:24:55

Ĉu ni devas havi simpation por la kompatinda infantimigulo?

Vere la ideo de Dio kaj Diablo estas la plenkreskula versio de tiu.

ustra (显示个人资料) 2015年8月20日上午10:46:32

Por elitoj malluma okultismo ja tre gravas. Tio inkluzivas vaste disvastigitan pedofilion kaj ritualajn oferojn. Nur du el multaj aliaj ekzemploj estas la skandalo de Boy's Town kaj la monstro Jimmy Savile. La kazo de Savile estas precipe "interesa", ĉar ĝi facile montras, ke implikitaj estas politikistoj, juristoj, aferistoj, komunikiloj, la reĝa familio ktp.

Alkanadi, tiu fadeno de vi konfuzas min iomete. Tre verŝajne nur humuro estis la motivo por tiu ĉi fadeno, sed la simbolo sur via bildeto ja estas bone konata simbolo de okultismo. Ĉiuokaze, mi esperas, ke nur naiveco regas vin.

Miland (显示个人资料) 2015年8月20日下午12:41:45

ustra:Por elitoj malluma okultismo ja tre gravas.
Ĉu vere la "Bohemia bosko" temas pri okultismo? Laŭ la wikipedia artikolo, ĝi ŝajnas al me kiel mezaĝa versio de fratularoj, kiuj troviĝas en Usonaj universitatoj.

ustra (显示个人资料) 2015年8月20日下午1:10:28

Miland:
ustra:Por elitoj malluma okultismo ja tre gravas.
Ĉu vere la "Bohemia bosko" temas pri okultismo? Laŭ la wikipedia artikolo, ĝi ŝajnas al me kiel mezaĝa versio de fratularoj, kiuj troviĝas en Usonaj universitatoj.
Nepre temas pri malluma okultismo. Vikipedio donas ĉiam nur la oficialan version.

Miland (显示个人资料) 2015年8月20日下午1:42:44

Ĉu la Bohemia bosko faris aĉajn krimojn, mi ne scias. Certe, tamen, konata verkisto de romanoj temantaj pri okultismo en Britio antaŭ la dua mondmilito forte avertis lian legantaron nepre ne enmiksiĝi en la praktiko de okultismo pro realaj danĝeroj.

回到上端