Al contingut

Kio Okazis Al Svedio?

de Polaris, 23 d’agost de 2015

Missatges: 37

Llengua: Esperanto

Polaris (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 4.29.01

Mi legis raportojn de multaj fontoj pri la nuna maltrankviliga situacio en Svedio: pro tiom da enmigro, Sveduloj travivas egan plimultiĝon da seksatencoj, pro-honoraj mortigoj, krimoj, kaj perforto. Kiel Svedio nun fariĝas tria-monda lando? Kial ne estas publika brukriado pro ĉi tio? Kial la Svedaj homoj ne haltigas la senlimon de enmigro el tiom da meza-orientaj landoj. Ŝajnas al mi ke la Sveduloj devas protesti la tutan detruadon de sia kulturo kaj socio. Kial tio ne okazas?

Sunjo (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 6.58.28

Polaris:Mi legis raportojn de multaj fontoj pri la nuna maltrankviliga situacio en Svedio: pro tiom da enmigro, Svedulo travivas egan plimultiĝon da seksatencoj, pro-honoraj mortigoj, krimoj, kaj perforto. Kiel Svedio nun fariĝas tria-monda lando? Kial ne estas publika brukriado pro ĉi tio?
Plej verŝajne temas pri troigaj mensogoj de naciistoj, sed sen fontoj tio malfacile direblas.

Polaris:Kial la Svedaj homoj ne haltigas la senlimon de enmigro el tiom da meza-orientaj landoj. Ŝajnas al mi ke la Sveduloj devas protesti la tutan detruadon de sia kulturo kaj socio. Kial tio ne okazas?
Nuntempe okazas amasa enmigrado en Eŭropon kaj tio sendube pludaŭros multajn jarojn. Granda grupo estas rifuĝantoj el militaj regionoj. Alia grupo estas homoj kiuj venas esperante ke ili povas labori por ne senage vidi siajn infanojn morti pro malsato.

Mi scivolas kion vi proponus por malhelpi tion: ĉu mortpafi la enmigrantojn? Ĉu lasi eĉ pli droni en la maro?

Ĉu vi konsideris ankaŭ ke riĉaj eŭropaj landoj kunkulpas pri la mizeroj en la landoj de kie venas la rifuĝantoj (per ekonomika ekspluato, per profitdona vendo de armiloj)?

Demian (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 7.49.50

Polaris:Mi legis raportojn de multaj fontoj pri la nuna maltrankviliga situacio en Svedio: pro tiom da enmigro, Svedulo travivas egan plimultiĝon da seksatencoj, pro-honoraj mortigoj, krimoj, kaj perforto. Kiel Svedio nun fariĝas tria-monda lando?
Granda ŝoko. Neniu gazeto, kiun mi legas, raportis, ke baldaŭ ekaperos nova Kongo (Svedujo) en Eŭropo. Bonvole donu al mi la fonton kun fotoj. Mi volas vidi eŭropajn malriĉajn landojn. Ĉu vi scias, kien svedoj elmigrus?

Polaris:Kial ne estas publika brukriado pro ĉi tio?
Eble svedoj estas pigraj, kiel grekoj, afrikanoj, aŭ azianoj.

Polaris:Kial la Svedaj homoj ne haltigas la senlimon de enmigro el tiom da meza-orientaj landoj.
Plaĉas al mi la respondo de Sunjo.

Polaris:Ŝajnas al mi ke la Sveduloj devas protesti la tutan detruadon de sia kulturo kaj socio. Kial tio ne okazas?
Mi ne estas studento de sveda kulturo. Kiel mi scius? okulumo.gif

yyaann (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 8.59.11

Sunjo:
Nuntempe okazas amasa enmigrado en Eŭropon kaj tio sendube pludaŭros multajn jarojn. Granda grupo estas rifuĝantoj el militaj regionoj. Alia grupo estas homoj kiuj venas esperante ke ili povas labori por ne senage vidi siajn infanojn morti pro malsato.

Mi scivolas kion vi proponus por malhelpi tion: ĉu mortpafi la enmigrantojn? Ĉu lasi eĉ pli droni en la maro?

Ĉu vi konsideris ankaŭ ke riĉaj eŭropaj landoj kunkulpas pri la mizeroj en la landoj de kie venas la rifuĝantoj (per ekonomika ekspluato, per profitdona vendo de armiloj)?
Konsentan aplaŭdadon. Speciale pro via lasta alineo.

ustra (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 9.02.18

Polaris:Mi legis raportojn de multaj fontoj pri la nuna maltrankviliga situacio en Svedio: pro tiom da enmigro, Svedulo travivas egan plimultiĝon da seksatencoj, pro-honoraj mortigoj, krimoj, kaj perforto. Kiel Svedio nun fariĝas tria-monda lando? Kial ne estas publika brukriado pro ĉi tio? Kial la Svedaj homoj ne haltigas la senlimon de enmigro el tiom da meza-orientaj landoj. Ŝajnas al mi ke la Sveduloj devas protesti la tutan detruadon de sia kulturo kaj socio. Kial tio ne okazas?
Mi ne scias ĉu tiuj statistikoj pri krimoj veras aŭ ne (tendence verŝajne jes), sed fakto estas, ke la ekscesa enmigrado kaŭzas kaj kaŭzos grandajn tensiojn. Kaj Svedio ne estas escepto, ĉar tuta Eŭropo alfrontas tiun problemon. Tiuj rifuĝantoj ("enmigrantoj" estas la malĝusta termino, jure ĝi havas tute alian signifon - la propaganda maŝinaro uzas tiun malĝustan terminon) venas ĝuste el tiuj regionoj, kie "ni" militadis sub la anglosaksa gvido, kompreneble. Sed tiun simplan kaj veran kialon oni neniam mencias en la stultigantaj komunikiloj. Do estus hipokritece kaj hontinde kulpigi tiujn povrulojn.

Miaopinie tiu masiva enmigrado okazas laŭ plano de la estroj. Tiel ili facile povas malriĉigi Eŭropon. (Tio estas tre verŝajne nur unu konsekvenco el multaj aliaj.) Unue, ili alportis la militon al Eŭropo (kontraŭ Jugoslavio), poste ili enkondukis la kontraŭdemokratian EU-on kun neebla valuto kaj Grekio (Goldman Sachs), nuntempe ni havas la militon en Ukrainio kaj idiotajn sankciojn kontraŭ Rusio (kiujn Eŭropo tute ne volis, sed la mastro ordonis ilin). Kaj nun la rifuĝantoj. Por ĉio pagas Eŭropo.

Pri via konkludo mi konsentas. La eŭropanoj (la uloj, ne la politika mafio) devus defendi sin. Tio ne okazas, ĉar la komunikiloj tuj atakus vin. Ili prezentus vin kiel nazion. Bona ekzemplo estas Hungarujo, kiu ne volas ludi tiun ludon kaj fermas siajn limojn. Tial ili komparas la hungaran ĉefministron Viktor Orbán kun Hitler.

Ni observas draman kulminon.

Alkanadi (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 14.43.02

Demian:Bonvole donu al mi la fonton kun fotoj
http://www.independent.co.uk/news/world/europe/naz...

Lakiro (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 15.46.57

externalImage.png
externalImage.png

Matthieu (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 17.52.55

Kion foto farita en Parizo pruvas pri Svedio?

Fenris_kcf (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 18.14.49

Mutusen:Kion foto farita en Parizo pruvas pri Svedio?
Ke propagando ne respektas faktojn.

alimales (Mostra el perfil) 23 d’agost de 2015 21.09.04

Fenris_kcf:
Mutusen:Kion foto farita en Parizo pruvas pri Svedio?
Ke propagando ne respektas faktojn.
Fotoj kiuj ne rilatas al la temo, mankaj aŭ fantaziaj fontoj ne devus surprizi vin : nur ordinara tago en tiu parto de la forumo...

Tornar a dalt