본문으로

Donald Trump

글쓴이: vejktoro, 2015년 8월 26일

글: 125

언어: Esperanto

vejktoro (프로필 보기) 2015년 8월 28일 오전 4:01:20

Alkanadi:
whysea:Mi voĉdonos por Bernie Sanders.
Bernie Sanders estas la plej bona.
Malgaje, mi ne scias ĉi tiun Sro Sanders-on. Ekstere de usono oni nur audas pri Trumpo.

Mi feliĉas ke la respondoj sajnas diri ke la kriada laŭta homo estus nur spektaklo, eĉ se liaj buntagoj allasas senŝarĝiĝon al la laca voĉdonanto.

MrMosier (프로필 보기) 2015년 9월 15일 오후 2:59:54

robbkvasnak:Tronald Dump havas ĉ. 25% de la registritaj respublikanoj.
Mi ne pensas ke ni bezonas maltrankviliĝi. La partia maŝino neniam elektos Trump esti kandidato. Ili elektos mezulo kiu ne povos fari ion ajn........kiel kutime.

vejktoro (프로필 보기) 2015년 9월 16일 오전 3:24:00

MrMosier:
robbkvasnak:Tronald Dump havas ĉ. 25% de la registritaj respublikanoj.
Mi ne pensas ke ni bezonas maltrankviliĝi. La partia maŝino neniam elektos Trump esti kandidato. Ili elektos mezulo kiu ne povos fari ion ajn........kiel kutime.
Mi ĵus legis ke Trumpo regas nun 39%.

sproshua (프로필 보기) 2015년 9월 16일 오전 4:57:08

Vermin Supreme reestas sendube la plej bona kandidato.

MrMosier (프로필 보기) 2015년 9월 16일 오후 2:27:14

vejktoro:
MrMosier:
robbkvasnak:Tronald Dump havas ĉ. 25% de la registritaj respublikanoj.
Mi ne pensas ke ni bezonas maltrankviliĝi. La partia maŝino neniam elektos Trump esti kandidato. Ili elektos mezulo kiu ne povos fari ion ajn........kiel kutime.
Mi ĵus legis ke Trumpo regas nun 39%.
Jes, de la popola voĉdono. Sed la popola voĉdono ne estas tio kio elektas la kandidatojn. Tio estas la partia maŝino, kej ili neniam lasos al Trump kandidatiĝi.

sproshua (프로필 보기) 2015년 9월 16일 오후 3:18:25

simple Trump estas demagogo. lia retejo eldonis nur unu politikan aferon: enmigrada reformo. lia retoriko alvokas tiujn kiuj kriegas "White power!" ĉe kunvenegoj de Trump. Trump vere simbolas privilegion kaj arogantecon.

Edigxepe (프로필 보기) 2015년 9월 18일 오후 4:16:55

Bernie Sanders estas la plej farebla opcio. Se Donald Trump fariĝus prezidanto... mi ne volu pensi pri kio povus okazi... liaj komentarioj montras kiel li estus.

robbkvasnak (프로필 보기) 2015년 9월 18일 오후 7:39:15

Plej verŝajne eksterlande oni nur raportas pri trump ĉar li estas tre bunta ulo (hahaha, li havas oranĝ-rozkoloran vizaĝon kaj blondaj haroj) - ne li amuzas aŭ interesas ĉar li diras stultaĵojn publike. Ankaŭ mi subtenas Bernie Sanders.

vejktoro (프로필 보기) 2015년 9월 19일 오전 3:08:59

robbkvasnak:Plej verŝajne eksterlande oni nur raportas pri trump ĉar li estas tre bunta ulo (hahaha, li havas oranĝ-rozkoloran vizaĝon kaj blondaj haroj) - ne li amuzas aŭ interesas ĉar li diras stultaĵojn publike. Ankaŭ mi subtenas Bernie Sanders.
Mi povas nur paroli pri miaj spertoj, sed..

Kutime, eksterlande oni ne reportas multe pri viaj elektoj ĝis la fino, tiam, kiam oni ofte rigardas por ekscii la venkulon; aŭ respublikano aŭ demokrato. Mi kredas ke la bunteco de Trumpo ne estas la kialo de lia nuna eksterlanda novaĵindeco - tiu estas la kialo de lia landa (ega)rimarkeco.

Kio, tio estas mirinda por la ne-usonano estas ke Trumpo fartas kiel bone tiel li fartas! 39% de la popola voĉdono?! 27% de la registritaj respublikanoj! Laŭ aliuloj, estas nekredeble, usono estas granda lando kaj ĉi tiuj estas okulfrapaj statistikoj pri tia fola kandidato. Oni scivolas ĉu la usona voĉdonanto povus elekti Josimiti Samon.

Ĉu ili ne scias ke la elekto estas vera aĵo? Estas kiel ili rigardas la aferon kiel Realeca televidserio kaj ne vere pensas pri kio ili aŭdas. Ioma terura el tia fortega lando.

pikolas (프로필 보기) 2015년 9월 19일 오후 1:46:37

Nun mi dezirus esti usonano nur por voĉdoni por Bernie ridulo.gif

다시 위로