Al la enhavo

Donald Trump

de vejktoro, 2015-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 125

Lingvo: Esperanto

vejktoro (Montri la profilon) 2016-januaro-02 07:26:24

Polaris:Mi voĉdonos por Ted Cruz ĉar mi admiras lian kuraĝon. Li klopodis adverti ĉiujn pri la fiaska sana asekura leĝo ("Obama-care" ) kaj kontraŭstaris eĉ alian republikanojn kiam ili penis mensogi al la usona popolo. Mi ankaŭ admiras lian sperton, intelekton, kaj valorojn. Li eĉ argumentis antaŭ la Supera Kortumo kaj li estas inteligentega.
Mi lernis ke Cruz 'ne kredas' je Tutmonda varmiĝo!?.... Ĉu inteligentega?

Kial la republikanoj ne ŝatas publikan sanasekuron?

Polaris: Trump diras multajn ĝustajn aĵojn,
Kial?..

Polaris (Montri la profilon) 2016-januaro-02 18:27:48

Mi lernis ke Cruz 'ne kredas' je Tutmonda varmiĝo!?.... Ĉu inteligentega?
Jes! La Senatano Ted Cruz, laŭdeble, agnoskas ke la fablo de "tutmonda varmiĝo" estas rubo. La sciencaj faktoj simple rifutas tiun fuŝkomprenaĵon kaj montras, ke ĝi ne estas pli ol maldekstremula trompado.
Kial la republikanoj ne ŝatas publikan sanasekuron?
Tiu temo bezonas sian propran fadenon. Kompreneble, ni havas krizon rilate al sanaflegado, kaj la plejmulto el la Usonanoj povas vidi tion. Ankaŭ, ni akceptas ke la sanaflegado devas esti havebla, kaj je moderkostaj prezoj. La fiaska sana sekura leĝo ("Obama-care" ) tute malsukcesegis. Ne faris NENION por malaltiĝi la medicinajn prezojn, kaj la kun-pagoj kaj depreneblaj kostoj estas astronome altaj, kaj aldone, partopreni je la programo estas mandata! Do baze, viro kiu nur volis labori kaj prizorgi edzinon kaj infanojn, antaŭe ne povis toleri la elspezon de sanaflegado, (aŭ ĝi ne estis havebla pro tiom da regularoj). Nun, li devas pagi centojn da dolaroj ĉiumonate por fatrasa "sanasekura" produkto--kaj ANKORAŬ li ne povas toleri la elspezon de sanaflegado pro la altaj kun-pagoj kaj ridindaj depreneblaj kostoj! Mi ankaŭ povus priparoli la katastrofaj efikoj, kiuj ĝi havas je nia ekonomio, sed en alia fadeno.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2016-januaro-02 19:10:29

Mi ne scias kion oni faras en Oklahomo sed ĉi-tie Obamacare funkcias tre bone. Edmar estas pli kontenta kun sia kuracisto ol mi kun la mia. Sed lia kuracisto ne akceptas Medicare.
En mia ĝardeno nun flugas libeloj - normale ili estas en Kubo en tiu sezono. Sed ni ne havis iujn temperturojn sub 75 gradoj F lastjare nek ĉi-jare. Nia pluvsezono ne komencis ĝis aŭgusto - normale ĝi komencas en majo kaj finas en oktobro. Sed nun la pluvsezono daŭras. Kial globa varmigo estus mito - nur ĉar la republikanaj kandidatoj diras tion, ĉu? Ili fakte estas la ununuraj en la mondo. Se ili ne kredas je tio, ke ili venu al Fort Lauderdale kie la maro jam inundis la stratojn lastjare kaj kie la akvonivelo estas nun tiom alta ke la urbo devas altigi la kanalmurojn. Oni antaŭe neniam spertis tion. Ĉio povas vidi tion. Sub kelkaj pontoj apud la plaĝo la akvo jam tuŝas la suban parton de la pontoj!
Kaj Cruz estas aparte danĝera. Li subtenas Kevin Swanson kiu volas malliberigi ĉiujn gegejajn personojn kaj poste 'ekstermi' nin. Tiu Swanson diris tion kaj tuj poste Cruz saltis sur la scenejon por gratuli Swanson kun amikema manpremo. Se mi subtenus Cruz estus kiel koko kiu subtenas Kentucky Fried Chicken. Kaj iu ajn kiu akceptas ke oni ekstermi min nur ĉar mi estas geja certe devus pripensi siajn ideojn pri dio kaj religio. Tio estas la sama pensmaniero de Daeŝ (t.n. 'islama ŝtato'). Tion faris la nazistoj, sed ŝajne estas anoj ĉi-tie kiuj vivas sur tiu nivelo.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-januaro-02 21:44:21

Polaris:

Jes! La Senatano Ted Cruz, laŭdeble, agnoskas ke la fablo de "tutmonda varmiĝo" estas rubo. La sciencaj faktoj simple rifutas tiun fuŝkomprenaĵon kaj montras, ke ĝi ne estas pli ol maldekstremula trompado.
Vi estas simple mensoganto kaj klare idioto . La sciencaj faktoj ne 'rifutas' tutmonda varmego. Ĝi estas nepridubebla. Malgrandega malplimulto malakceptas ke la kaŭzo estas pro homa ago.

Estas ja eble ke la Tero klimato ŝanĝas sen homa ago, sed nur idioto pensas ke homa agado ne havis influon je la ŝanĝoj de la lasta 100-150 jaroj.

vejktoro (Montri la profilon) 2016-januaro-02 21:55:11

Kaj Trump, ĉu li ankaŭ neas la tutmondan varmiĝon? Kio estas lia vidpunkto? Ĉu li alparolis pri la temo?

Vestitor (Montri la profilon) 2016-januaro-02 22:41:54

Li ne havas kredeblan vidpunkton. Lian buŝo malfermiĝas kaj fermiĝas, sed li ne diras io ajn inteligenta. Li parolas por la timaj personoj, sed sen kredebla ideojn.

yyaann (Montri la profilon) 2016-januaro-03 02:34:58

Vestitor:Lian buŝo malfermiĝas kaj fermiĝas
Kiam ĝi fermiĝas?

Velkro (Montri la profilon) 2016-januaro-03 07:58:33

Fojfoje, dum la pasantaj eonoj, la vetero ŝanĝas. Tion ni scias. En la pasinteco, la vetero ĉiam ŝanĝis sen la influo de homo. Sed nun, ĉu la ŝanĝon kauzis homo? Do, iu estas kompreneble skeptika pri tiu ideo.

Scianta tion, kial iu teoriumis ke la kaŭzo de klimatŝanĝo estas homa agado? Nu, kiam oni komprenas la ĉefa 'sociologio' de la Okcidento (en universitatoj k.t.p), oni povas klare vidi kial iu teoriumus tiele. Do, oni havas tre bonan kialon skeptikiĝi pri tiu teorio.

Ĉu homo estas kulpa pri tutmonda varmiĝo? Eble. Sed mi havas dubojn, por diversaj kialoj. Ĉu mi estas idioto pro esti skeptika? Ĉu mi ŝanĝas mian opinion kiam iu uzus insultojn? Ĉu, kontraste, tiu ago (ŝanĝi opinion pro insulto) estas la ago de reala idioto?

Laŭ tion, kion mi vidis kaj legis pri S-ro Cruz, li estas nek idioto nek stultulo. Li ŝajnas esti inteligenta, digna viro. Nu, (reveni al la temo de tiu ĉi fadeno) dirante kiel eksterlandano de lando kiu estas intima aliancano kaj ofte sekvas la ekzemplo de usono, S-ro Cruz ŝajnas esti la plej bona prezidanto por ni. Li ŝajnas esti bona estro, kaj forta defendanto de la plej bonaj de Okcidentaj valoroj. Ni plejparte ja amos fortan, honestan, 'usonan' usonon. Kompreneble usonanoj ne voĉdonos por kandidato por la profito de fremdaj landoj! Tamen Cruz ankaŭ ŝajnas esti bona elekto por usono.

Tamen mi scivolas ĉu Cruz povos venki Clinton, ĉar ŝi estas forta kaj admirata. Tio estas grava afero por la respublika partio. Mi opinias ke Trump ja povos venki Clinton, sed Cruz, nur eble. Espereble. Sed finfine, oni volus subteni tiun, kiu plej facile povos venki Clinton.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-januaro-03 16:07:57

yyaann:
Vestitor:Lian buŝo malfermiĝas kaj fermiĝas
Kiam ĝi fermiĝas?
Haha. Vi pravas. Sed mi estas optimisto.

Velkro (Montri la profilon) 2016-januaro-07 10:08:39

Do, post legi tiun ĉi fadenon, kaj pensi pri la temo, mi aŭskultis iom de la parolo de Trump; liajn vortojn, ne la vortojn de novaĵistoj. Mi nun havas pli grandan respekton por li.

Mi ankaŭ legis lian libron, Kiel oni riĉigas ('How to Get Rich', BBC Books, 2004). Li skribis tion:

En 2000, mi konsideris kandidatiĝi por la prezidanto de usono, kiel 3a-partia kandidato (por la Reform-partio)… Finfine, mi estis ĝuanta mia komerca afero tro multe, do mi ne povis la provon por prezidantiĝi. Ĉu vi memoras la regulon ke mi menciis, pri ne eviti diri eksplicitan eldiron? Tia parolo-maniero povus bone taŭgi komercan aferon, tamen pri politiko, oni estu singarda pri la elekto de vortoj. Mi estas tro abrupta por esti politikisto… Se mi estus eniri la konkurson, mi ne estus populara. Eĉ dum la malmultaj monatoj ke mi konsdieris kandidatiĝi, mi rimarkis ke iuj traktis min malsame – per pli gardita, malpli amike maniero.

Do, la menso de S-ro Trump ŝajne ŝanĝis dum la pasintaj 12 jaroj. Mi skribis frue ke li estas tro malĝentila por esti prezidanto; li diris same en 2004. Sed li estis malprava pri abrupteco kaj populareco. En 2016, oni ne povas nei ke li estas populara.

Reen al la supro