Til indholdet

Donald Trump

af vejktoro, 26. aug. 2015

Meddelelser: 125

Sprog: Esperanto

Jonatano (Vise profilen) 11. jan. 2016 17.36.07

robbkvasnak:Esploristoj sciencaj jam montris kelkfoje ke la subtenantoj de kaj Trump kaj Cruz ĝenerale estas homoj sen bona edukado.
Tio estas probable ĉar universitatoj estas ĝenerale liberalaj kaj socialistaj institucioj, kaj universitataj studentoj lernas pensi liberale de iliaj profesoroj. Tio ĉi estas la kialo ke mi ŝatas Ayn Rand. Ŝi provizas forta intelekta defendo de kapitalismo. Pli kaj pli universitataj profesoroj kaj studentoj estos kapitalistoj en la estonteco se pli kaj pli homoj legas Ayn Rand.

Vestitor (Vise profilen) 11. jan. 2016 18.20.49

Do...vi kredas ke studentoj en universitatoj ne scipovas pripensi (ĉar tia institucioj estas socialista) sed vi, leganta Ayn Rand fikcio hejme, estas pli kompetenta?

Se la institutoj estas "socialista" (io kiu estas tre dubinda en hiper-kapitalista lando), la argumento de robbkvasnak estis eble prava.

Jonatano (Vise profilen) 12. jan. 2016 06.13.24

Vestitor:Do...vi kredas ke studentoj en universitatoj ne scipovas pripensi (ĉar tia institucioj estas socialista) sed vi, leganta Ayn Rand fikcio hejme, estas pli kompetenta?

Se la institutoj estas "socialista" (io kiu estas tre dubinda en hiper-kapitalista lando), la argumento de robbkvasnak estis eble prava.
Mi ĉeestas tre liberala publika universitato, kaj mi malakceptas la socialismo ĉar mi pripensas. Ayn Rand estas verkistino kiu mi legas sendepende, kaj mi pensas ŝi havas la plej bonan mondkoncepton konata al homaro: Objektivismo. Mi pensas ke Objektivismo (kiu inkluzivas ateismo, egoismo, kapitalismo, kaj romantikismo) kaj Esperanto kune povas savi la mondon.

Kaj mi ne pensas ke Usono estas hiper-kapitalista. Mi pensas ke ni estas tro socialista kaj ke ni bezonas esti pli kapitalista. ridulo.gif

Polaris (Vise profilen) 13. jan. 2016 05.30.56

Simon_Gauvain:
Kaj vi, Polaris, ĉu viajn ideojn vi prezentas respekteme ?

Polaris:La Senatano Ted Cruz, laŭdeble, agnoskas ke la fablo de "tutmonda varmiĝo" estas rubo. La sciencaj faktoj simple rifutas tiun fuŝkomprenaĵon kaj montras, ke ĝi ne estas pli ol maldekstremula trompado.
Viaj mesaĝoj provokas.
Dankon pro viaj meditemaj vortoj. Mi ne kredas, ke estas malrespekteme diri tion, kion oni kredas, kondiĉe ke oni ne persone atakas aliulojn nur pro malkonsenti. Ŝajnas al mi ke la maldekstremuloj estas treege ofendiĝemaj, kaj ke ili emas ekofendiĝi tuj kiam oni diras ion, kio ne plaĉas al ili. Oni ne rajtas ofendiĝi nur pro tio.

Mi kredas ke la tutmonda varmiĝa komprenaĵo estas fablo ĉar la datumoj klare montras ke la tera temperaturo ne ege ŝangis dum jardekoj. Krome, ne estas pruvoj, kiuj montras ke la etaj ŝanĝoj kiuj ja estas, ne okazis nur pro naturaj procezoj. Precize pro tio, mi sincere kredas ke la tuta movado ne estas plu ol politika klopodo por profiti per vento de karbonaj kreditoj, detrui la petrolan industrion, kaj redukti la landojn (kiel Usono), kiuj havas naturan rimedon, kiel karbo, natura gaso, aŭ petrolo. Se vi ne kredas tion, mi ne ofendiĝos...mi ne rajtas ofendiĝi. Vi povas esprimi viajn ideojn, kaj mi povas decidi se mi konsentas aŭ ne.

Simon_Gauvain (Vise profilen) 14. jan. 2016 08.46.25

Polaris:Mi kredas ke la tutmonda varmiĝa komprenaĵo estas fablo ĉar la datumoj klare montras ke la tera temperaturo ne ege ŝangis dum jardekoj.
En la franclingva vikipedio mi legas, ke la altiĝo de la meza temperaturo de 1906 ĝis 2005 estas taksata je 0.74 °C. Ĉar la marnivelo de nia mondo ligiĝas al la proporcio inter likva akvo kaj polusa glacio, mi supozas ke oni povas konsideri ke tia vario estas grandega - des pli ke lokaj temperatur-varioj povas esti pli ampleksaj.

Polaris:Krome, ne estas pruvoj, kiuj montras ke la etaj ŝanĝoj kiuj ja estas, ne okazis nur pro naturaj procezoj.
Mi pensas ke la tera klimato estas io tre malsimpla, kiu interrilatas kun oceanoj, plantoj, ktp; do pro tio oni oni ne parolu pri fakta nerefutebla pruvo, sed prefere pri verŝajneco de iu teorio kompare kun alia(j).

Mi ne kompetentas pri ĉio ĉi, sed al mi ŝajnas, ke la aer-enmetado de karbona duoksido fare de la industriaj landoj kongruas kun la konstatita klimat-ŝanĝiĝo.

Polaris:Precize pro tio, mi sincere kredas ke la tuta movado ne estas plu ol politika klopodo por profiti per vento de karbonaj kreditoj, detrui la petrolan industrion, kaj redukti la landojn (kiel Usono), kiuj havas naturan rimedon, kiel karbo, natura gaso, aŭ petrolo.
Tio ne estus malkohere, sed tio signifus ke sciencistoj kaj politikistoj de la tuta mondo komplotu por fari amasan trompadon. Tio al mi ŝajnas tre malverŝajna afero, kiu postulus multegajn mensogojn kaj subaĉetojn. En tiu artikolo (eo) de Le monde diplomatique, la verkinto, ano de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo, diras la jenon:

Malfacile oni povas imagi, ke la 259 esploristoj pri klimatscienco, kiuj partoprenis la lastan raporton de la grupo 1 de la ISKŜ povus esti ĉiuj kulpantoj pri sekreta interkonsento ; kaj tio des pli, ke la taksado-procezo de tiu dokumento kunigis preskaŭ 50 000 komentojn de fakuloj el ĉiuj direktoj, al kiuj la aŭtoroj devige respondis.

Polaris (Vise profilen) 16. jan. 2016 05.42.11

Simon_Gauvain:
En la franclingva vikipedio mi legas, ke la altiĝo de la meza temperaturo de 1906 ĝis 2005 estas taksata je 0.74 °C.
Precize. Post preskaŭ 100 jaroj, eĉ nek unu grado C. Ĉu vi konscias, ke tia "altiĝo" povas eksplikiĝi per arego da kialoj?

Simon_Gauvain:Mi pensas ke la tera klimato estas io tre malsimpla, kiu interrilatas kun oceanoj, plantoj, ktp; do pro tio oni oni ne parolu pri fakta nerefutebla pruvo, sed prefere pri verŝajneco de iu teorio kompare kun alia(j).
Mi aĝas 52 jarojn. Mi bone memoras, kiam mi estis junulo, ke la tiutempa maldekstremula teorio estis ke venus "tutmonda glaciepoko" Per la "emisioj de forcejaj gasoj", supozite, la tero malvarmiĝus. La vero estas, ke la tero trapasas cikojn. Pensu pri ĉi tio: kiam la tero varmiĝis dum la glaciepoko, kaj degelis la glacio, ĉu vi pensas, ke la homofarita tutmonda varmiĝo okazigis tion? Kompreneble ne. Sed nuntempe, se ni havas uraganon, inundon, aŭ ian ajn severan veteron, stulta registrara oficialulo tuj kulpiĝos "tutmonda varmiĝo" aŭ "klimata ŝanĝo", kvazaŭ estus fakte. Ili prezentas sian hipotezon kiel fakta, kiun iu ajn de normala inteligenteco akceptus tutkore.

Simon_Gauvain (Vise profilen) 16. jan. 2016 11.08.11

Polaris:
Simon_Gauvain:
En la franclingva vikipedio mi legas, ke la altiĝo de la meza temperaturo de 1906 ĝis 2005 estas taksata je 0.74 °C.
Precize. Post preskaŭ 100 jaroj, eĉ nek unu grado C. Ĉu vi konscias, ke tia "altiĝo" povas eksplikiĝi per arego da kialoj?
Bone, ĉi tie la temo estas la kaŭzoj de la konstatita klimata ŝanĝiĝo. Ja multaj naturaj aferoj rilatas al la klimato, sed el ĉiuj eblaj faktoroj, la homa agado ŝajne estas la ĉefa. Konsideru la nombrojn da karbobrulaj centraloj, krom-gasaj torĉoj, aŭtoj, kamionoj, aviadiloj, ktp, kiuj ĉiuj metas CO2 en la atmosferon de jardekoj. Permesu ke mi respondu al vi per alia demando: ĉu oni povas plenfide aserti, ke ĉio ĉi havas nenian efikon al la atmosfero, nek al la klimato?

Polaris:Mi aĝas 52 jarojn. Mi bone memoras, kiam mi estis junulo, ke la tiutempa maldekstremula teorio estis ke venus "tutmonda glaciepoko" Per la "emisioj de forcejaj gasoj", supozite, la tero malvarmiĝus.
Mi ne konas tiun teorion. Ĉu ĝi estis akceptita de la tiama scienca komunumo? Ĉu oni taksis ĝiajn antaŭdirojn eblaj, probablaj, aŭ tute certaj? Kaj ĉu ĝi estis la ununura klimata teorio tiam? Tiajn demandojn oni pripensu, antaŭ ol juĝi la tutan klimatan sciencon, laŭ mi.

Polaris:La vero estas, ke la tero trapasas cikojn. Pensu pri ĉi tio: kiam la tero varmiĝis dum la glaciepoko, kaj degelis la glacio, ĉu vi pensas, ke la homofarita tutmonda varmiĝo okazigis tion? Kompreneble ne.
Mi konsentas pri tio. Tamen la freŝa kaj rapida (laŭ tera temposkalo) ŝanĝiĝo ne kongruas kun naturaj faktoroj, kiuj povus esti ties kaŭzoj: nek astronomia nek vulkana procezo klarigas la lastan altiĝon.

Polaris:Sed nuntempe, se ni havas uraganon, inundon, aŭ ian ajn severan veteron, stulta registrara oficialulo tuj kulpiĝos "tutmonda varmiĝo" aŭ "klimata ŝanĝo", kvazaŭ estus fakte. Ili prezentas sian hipotezon kiel fakta, kiun iu ajn de normala inteligenteco akceptus tutkore.
Politikistoj ja politikas okulumo.gif
Mi invitas vin apartigi la kampojn politikan kaj sciencan, kaj ne juĝi la laboron de sciencistoj surbaze de politikistaj deklaroj.

Rande de la diskuto: ĉu vi akceptas la ideon, ke la ozon-tavolo truiĝis fare de homa agado?

Vestitor (Vise profilen) 16. jan. 2016 11.08.52

Polaris:
Mi aĝas 52 jarojn. Mi bone memoras, kiam mi estis junulo, ke la tiutempa maldekstremula teorio estis ke venus "tutmonda glaciepoko"...
Maldekstremulo teorio? Vi projektas viajn antaŭjuĝojn sur la historio.

'Mi aĝas 52 jarojn..' vi diris. Domaĝo. Vi malŝparis multajn jarojn kaj lernis tre malmulte.

La demando estas: kial la dekstremaj ĉiam pensas ke ili estas defendas minoritaton veron, kiu estas 'subpremita fare liberala elito'?

Polaris (Vise profilen) 17. jan. 2016 06.22.18

Vestitor:
Maldekstremulo teorio?
Efective JES, Vestitor... Ĉu vi serioze ne sciis tion? Kiam mi estis en la lernejo, la maldekstremuloj eĉ klopodis doktrinigi LA INFANOJN de ĉi tiu fatraso. Ĉu vi VERE neniam lernis pri tio?

Vestitor: Vi projektas viajn antaŭjuĝojn sur la historio.
Ne estas antaŭjuĝo, Vestitoro, mi mem estis en la lernejo kaj mi persone aŭdis ĝin en miaj klasoj! Mi ne scias kiom vi aĝas, kaj eble en Nederlando la liberaluloj neniam provis disvastigi ĉi tiun mistifikon. Tamen, ĉi tie en Usono la maldekstremuloj ŝovis tian eraran miskomprenon en praktike ĉiun lernejon de la nacio, kaj estas mirindEGe ke vi ne konsciis tion. Vi estas havinta tre ŝirmitan vivon se vi neniam lernis ke la tutmonda klimata ŝanĝa ruzo komenciĝis per prognozoj de tutmonda glaciepoko.

Vestitoro:
'Mi aĝas 52 jarojn..' vi diris. Domaĝo. Vi malŝparis multajn jarojn kaj lernis tre malmulte.
Evidente mi sciis ion, kion vi ne sciis. Se vi ne sciis pri la maldekstremuloj kaj sia trompado pri "tutmonda glaciepoko", mi pridubas kiom vi supozite lernis.

Vestitoro:
La demando estas: kial la dekstremaj ĉiam pensas ke ili estas defendas minoritaton veron, kiu estas 'subpremita fare liberala elito'?
Kiu demandas tion? Kiu pensas tion? Mi estas dekstremulo, kaj mi ne konsideras la liberaluloj kiel "elitoj", kaj mi ne pensas ke la vero estas "minoritatan". La vero estas la vero, kaj ne gravas kiom kredas ĝin.

Sunjo (Vise profilen) 17. jan. 2016 17.19.06

Polaris:Precize pro tio, mi sincere kredas ke la tuta movado ne estas plu ol politika klopodo por profiti per vento de karbonaj kreditoj, detrui la petrolan industrion, kaj redukti la landojn (kiel Usono), kiuj havas naturan rimedon, kiel karbo, natura gaso, aŭ petrolo.
Mi ne komprenas kion ekzakte vi timas. Usono estas grandega, kaj se prudento venkos, amaso de inteligegaj usonanoj (aŭ aliaj mondanoj) trovos solvon por uzi la energion de vento, suno kaj akvofluo tiel efike, ke Usono rilate al energibezono daŭre estos sendependa de aliaj landoj. Eĉ se oni ne kredus ke la mallongtempa forbruligado de fosiliaj brulaĵoj, kiuj estis la rezulto de jarmilionoj, havus ajnan negativan efikon, tio ne estus kontraŭargumento pri alternativaj energifontoj. La nura risko de alternativaj energifontoj estas ke ili forigas pretekston por militi kontraŭ aliaj landoj.

Tilbage til start