K vsebini

Donald Trump

od vejktoro, 26. avgust 2015

Sporočila: 125

Jezik: Esperanto

Vestitor (Prikaži profil) 07. januar 2016 10:50:52

Amiko, mi ne kredas ke li ŝanĝis dum la pasintaj 12 jaroj. Li ja diras la samajn aferojn sed tiuj aferoj ankoraŭ estas idiota. Mi tre bone konas lian manieron de penson kaj li imagas ke lando povas esti funkci per la metodoj de la aferistoj. Kiel aferisto, en sian eta imperio, li povas esti diktatoro, sed kiel kandidato li devas konsideri aliajn vidpunktojn. Tiu ne estas facila por li, ĉar li pensas ke li ĉiam pravas (la ofta malsano de granda aferistoj).

Kion li diras ne estas nova, ĝi nur estas pli brua kaj pli sentakta.

Polaris (Prikaži profil) 09. januar 2016 08:14:26

Jonatano: Mi aŭskultus al vi pli se vi ne uzis multajn insultojn en ĉiuj komentoj vi skribas.
Ne sentu surprizon, Jonatano, la liberaluloj ĉiam estas tiel. Jen ĉi tiu fadeno:

Robbkvasnak: Polaris, homoj kiel vi estas malhonestaj, maldemokrataj, memorientitaj, egoistoj
Vestitor: Vi estas simple mensoganto kaj klare idioto .
Amuzege. Estas mirinde ke la maldeskstremuloj ĉie tiom similas. Ili neniam fokusiĝas pri la temo, sed ĉiam apogas sin per insultaj nomoj; emociemaj akuzoj; kaj buŝ-ŝaŭmantaj, infanecaj kolerataketoj. Ili ne povas prezenti siajn ideojn respekteme, kaj vere ne volas konversi pri aferoj—ili nur volas forte altrudi siajn vidpunktojn al vi, kaj silenti opozicion. Ĉar ili kondideras sin kiel morale kaj intelekte superaj, ili ne penas argumenti siajn pensojn logike, kaj oni ne povas diskuti amike kun ili, kompari opiniojn, kaj partopreni perspektivojn. Se vi ne konsentas kun ili, do, vi estas aŭ malbona persono, aŭ kompletidioto.

Rigardu: mi nur diris ke mi subtenas Ted Cruz, ke mi ne konsentas kun la “tutmonda varmigxa” mistifiko, kaj mi eksplikis la kialojn por malakcepti la Obaman sanasekuran legxon. Kaj nur pro tio, mi (supozite) estas “malhonesta”, “maldemokrata”, “memorienta”, “egoista”, “mensoganto” kaj “klare idioto”. Laŭŝajne, ili forgesis diri “bigoto” kaj “maltolerema”.

Oni ne klopodu havi diskutadon kun homoj, kiuj ankoraŭ neniam lernis decajn kondutmanierojn.

Vestitor (Prikaži profil) 09. januar 2016 10:52:21

Polaris:Se vi ne konsentas kun ili, do, vi estas aŭ malbona persono, aŭ kompletidioto.
Tiu estas la pozicio de Trump kaj liaj partianoj, ĉu ne? Estas ankaŭ la kutima pozicio de la dekstremuloj. Vi ŝajnigas ke la dekstremuloj estas virta, eĉ kiel ili aludas ke Araboj kaj Meksikanoj kiel krimulojn kaj seksperfortuloj.

Respekto: Io ke oni devas doni por ricevi.

Polaris (Prikaži profil) 09. januar 2016 21:12:12

Vestitor:Tiu estas la pozicio de Trump kaj liaj partianoj, ĉu ne?
Vestitor, mi ne parolis kun Donald Trump, mi parolis kun vi. Kaj mi ne apogas Donald Trump. Se mi diskutus ion kun Trump, kaj se li estus tiel malbonmaniera kaj malĝentila kiel vi, mi nek ankaŭ parolus kun li.

Vestitor: Estas ankaŭ la kutima pozicio de la dekstremuloj.
Volapukaĵo. Mi oftfoje havas bonajn, interesajn diskutadojn kun aliaj konservemaj Republikanoj, kies opiniojn mi ne partoprenas. Eble surprizos al vi sciiĝi ke ekzistas varieco kaj malsamaj ideoj, eĉ inter dekstremuloj, sed ofte ni povas konversi kaj lerni per auskulti aliajn perspektivojn.
Vi ŝajnigas ke la dekstremuloj estas virta, eĉ kiel ili aludas ke Araboj kaj Meksikanoj kiel krimulojn kaj seksperfortuloj.
DANKON, Vestitor, pro la PERFEKTA ekzemplo de precize tion, pri kio mi parolas. Ne eblas konversi kun vi (nek kun aliaj maldekstremuloj) pri problemoj kiaj malleĝa enmigrado, ĉar tuj kiam oni diras ion, kion ili ne ŝatas, la liberaluloj trafas atakon. Rigardu ĉi tiun aferon: Maldekstremuloj ne povas diferencigi inter Meksikanoj kaj malleĝaj enmigrintoj el Meksiko ĉar en liaj mensoj, se oni havas zorgadon rilate al malleĝa enmigrado, do, ili "ne ŝatas la hispanan rason" kaj estas "RASISTO!" aŭ "MALAMANTO!".

Mi vere ne volas dignigi tian rubon per respondo, sed mi nur invitus ke vi konsideru: (1) Mi parolas la hispanan kaj mi loĝas praktike ĉiutage inter la angla kaj la hispana kulturo, do evidente mi ne pensas ke "la Meksikanoj estas krimuloj aŭ seksperfortuloj", (malgraŭ tio, mi pensas ke oni devas respekti niajn landlimojn kaj niaj leĝoj pri enmigrado), kaj (2) Ted Cruz estas hispana.

Vestitor: Respekto: Io ke oni devas doni por ricevi.
Kion vi scius pri la vorto "respekto"?

Simon_Gauvain (Prikaži profil) 09. januar 2016 22:12:26

Saluton,

Polaris:Eble surprizos al vi sciiĝi ke ekzistas varieco kaj malsamaj ideoj, eĉ inter dekstremuloj, sed ofte ni povas konversi kaj lerni per auskulti aliajn perspektivojn.
Via malfermiteco al aliulaj ideoj estas majesta. Estas tamen iom bedaŭrinde, ke vi ankoraŭ ne malkovris la diversecon de la maldekstraj vidpunktoj:

Polaris:Estas mirinde ke la maldeskstremuloj ĉie tiom similas. Ili neniam fokusiĝas pri la temo, sed ĉiam apogas sin per insultaj nomoj; emociemaj akuzoj; kaj buŝ-ŝaŭmantaj, infanecaj kolerataketoj. Ili ne povas prezenti siajn ideojn respekteme,
Kaj vi, Polaris, ĉu viajn ideojn vi prezentas respekteme ?

Polaris:La Senatano Ted Cruz, laŭdeble, agnoskas ke la fablo de "tutmonda varmiĝo" estas rubo. La sciencaj faktoj simple rifutas tiun fuŝkomprenaĵon kaj montras, ke ĝi ne estas pli ol maldekstremula trompado.
Viaj mesaĝoj provokas. Respekto ne estas nur afero de supraĵa ĝentileco: mi kiel "maldekstremulo" tre bone sentas la profundan malestimon kiu torente fluas el viaj mesaĝoj.

Mi konscias, ke mi ne aldonis argumenton al la diskuto, do mi pardonpetas pro tiu agacita interveno. Foje estas malfacile sin deteni...

Vestitor (Prikaži profil) 09. januar 2016 22:18:15

Polaris:
Vestitor: Respekto: Io ke oni devas doni por ricevi.
Kion vi scius pri la vorto "respekto"?
La sama kiel vi en ĉi tiu situacio.

Vi ne scias kio mia pensas pri enmigrado. Ĝi estas ja problemo, sed ĝia oriĝino estas pli interesa demando. La plejparto da la dekstremuloj nur volas paroli pri la efekton (aŭ rezultato). Mi malofte aŭdas dekstremulo parolanta pri la efektoj de ekonomia malekvilibro pro interveno, aŭ sekreta soldateduko por grupoj kontraŭ la malamiko de la tago (kiu iĝas la malamikoj de morgaŭ).

Mi neniam diris "RASISTO" (mi ne scias ĉu vi estas rasisto aŭ ne rasisto) sed mi vidas kaj aŭdas la kutimajn respondojn kaj mi aŭdas timo: timo de islamo kaj malsameco kiel minaco kontraŭ Kristaneco kaj la aliaj sensencaĵo.

Vi eble ne volas dignigi mian respondan; tiu tre plaĉas al mi.

devilyoudont (Prikaži profil) 10. januar 2016 01:18:36

Polaris:
Vestitor:Vi ŝajnigas ke la dekstremuloj estas virta, eĉ kiel ili aludas ke Araboj kaj Meksikanoj kiel krimulojn kaj seksperfortuloj.
DANKON, Vestitor, pro la PERFEKTA ekzemplo de precize tion, pri kio mi parolas. Ne eblas konversi kun vi (nek kun aliaj maldekstremuloj) pri problemoj kiaj malleĝa enmigrado, ĉar tuj kiam oni diras ion, kion ili ne ŝatas, la liberaluloj trafas atakon.
Tio estas ŝerco, ĉu ne?

Vere, la problemo estas ke Donald Trump diris ke meksikaj enmigrintoj estas seksperfortuloj, ne ke li ofendis maldekstremulojn kaj maldekstremuloj diris ke li estas rasisto.

Se vi vere volus paroli pri problemoj de enmigrado, ne komencu per diri multe da rasista sensencaĵo. Tio estas tiel simpla.

Koncerne al mi, mi ŝatas Donald Trump ĉar nun ĉiuj klare povas vidi ĉu homo estas rasisto aŭ faŝisto. Viaj vortoj ne mistifikas nin. Homoj ŝatas rasistojn ĉar homoj estas rasistoj.

Jonatano (Prikaži profil) 10. januar 2016 14:29:38

Polaris:
Jonatano: Mi aŭskultus al vi pli se vi ne uzis multajn insultojn en ĉiuj komentoj vi skribas.
Ne sentu surprizon, Jonatano, la liberaluloj ĉiam estas tiel. Jen ĉi tiu fadeno:

Robbkvasnak: Polaris, homoj kiel vi estas malhonestaj, maldemokrataj, memorientitaj, egoistoj
Vestitor: Vi estas simple mensoganto kaj klare idioto .
Jes, mi estas lernanta ĉi tion. Dankon por la konsilon.

robbkvasnak (Prikaži profil) 10. januar 2016 17:42:30

Esploristoj sciencaj jam montris kelkfoje ke la subtenantoj de kaj Trump kaj Cruz ĝenerale estas homoj sen bona edukado. Temas pri homoj kiuj timas la veran vivon kaj serĉas propekajn kaprojn ĉe aliaj grupoj, aparte ĉe grupoj pri kiuj ili nenion aŭ pokon scias. Anbaŭ Trump kaj Cruz uzas apokoliptan timon de malkleruloj por trovi subtenon. Cruz vere enigmas ĉar li feroce kontraŭas al enmigrintoj kaj li estas la filo de enmigrintoj - de patro kuba kaj de patrino kiuj eble naskiĝis en Usono sed kiu formigris por fariĝi kanadanino. Eble li havis traŭmon kontraŭ siaj gepatroj kiel junulo kaj nun li volas subkonscie solvi la traŭmon. Li ankaŭ uzas multajn ŝajnreligiajn frazojn kiam li parolas. Li volus 'ekstermi' gegeulojn - mi komprenas la vorton 'ekstermi' kiel 'murdi' - kiel tia homo povas esti 'religiema'?

Jonatano (Prikaži profil) 11. januar 2016 17:36:07

robbkvasnak:Esploristoj sciencaj jam montris kelkfoje ke la subtenantoj de kaj Trump kaj Cruz ĝenerale estas homoj sen bona edukado.
Tio estas probable ĉar universitatoj estas ĝenerale liberalaj kaj socialistoj institucioj, kaj universitataj studentoj lernaj pensi liberale de iliaj profesoroj. Tio ĉi estas la kialo ke mi ŝatas Ayn Rand, ĉar ŝi provizas forta intelekta defendo de kapitalismo. Pli kaj pli profesoroj estos kapitaistoj en la estonteco se pli kaj pli profesorj legis Ayn Rand.

Nazaj na začetek