Aller au contenu

Donald Trump

de vejktoro, 26 août 2015

Messages : 125

Langue: Esperanto

robbkvasnak (Voir le profil) 19 septembre 2015 13:58:10

Kaj mi ŝatus esti brazilano por voĉdoni por PT

robbkvasnak (Voir le profil) 19 septembre 2015 14:03:04

vejktoro:
robbkvasnak:Plej verŝajne eksterlande oni nur raportas pri trump ĉar li estas tre bunta ulo (hahaha, li havas oranĝ-rozkoloran vizaĝon kaj blondaj haroj) - ne li amuzas aŭ interesas ĉar li diras stultaĵojn publike. Ankaŭ mi subtenas Bernie Sanders.
Mi povas nur paroli pri miaj spertoj, sed..

Kutime, eksterlande oni ne reportas multe pri viaj elektoj ĝis la fino, tiam, kiam oni ofte rigardas por ekscii la venkulon; aŭ respublikano aŭ demokrato. Mi kredas ke la bunteco de Trumpo ne estas la kialo de lia nuna eksterlanda novaĵindeco - tiu estas la kialo de lia landa (ega)rimarkeco.

Kio, tio estas mirinda por la ne-usonano estas ke Trumpo fartas kiel bone tiel li fartas! 39% de la popola voĉdono?! 27% de la registritaj respublikanoj! Laŭ aliuloj, estas nekredeble, usono estas granda lando kaj ĉi tiuj estas okulfrapaj statistikoj pri tia fola kandidato. Oni scivolas ĉu la usona voĉdonanto povus elekti Josimiti Samon.

Ĉu ili ne scias ke la elekto estas vera aĵo? Estas kiel ili rigardas la aferon kiel Realeca televidserio kaj ne vere pensas pri kio ili aŭdas. Ioma terura el tia fortega lando.
Sed inter la demokratoj pli ol 41% preferas Sanders. En Vermonto (jes ja la hejmŝtato de Sanders) eĉ 12% da respublikanoj preferas Sanders. Multe pli da homoj preferas Sanders aŭ eĉ Hilary Clinton ol Trump. Kaj, jes, la eldiroj de Trump ŝokigas ĉar ili estas rasistaj kaj ksenofobaj kaj li parolas en malbona "popola" uson-angla samkiel cirkoamuzisto.

Stefano888 (Voir le profil) 7 novembre 2015 03:37:44

Mi voĉdonos por li ĉar li ne estas profesia politikisto kaj li estas komercestro. Mi esperas ke li gajnos la elektojn kaj fariĝos nia sekva prezidento. Ni bezonas iu, kiu rendimentigos nian registaron, plimalaltigos la nacian ŝuldon, kaj plimalaltigos impostojn. Li estas inteligenta. Mi pensas ke li povas fari ĉi tiujn taskojn bone.

jdawdy (Voir le profil) 7 novembre 2015 06:15:56

Donald Trump estas pli malpli normala homo...por riĉulo. Li havas grandegan egoon, kaj ne zorgas pri kio aliuloj pensi pri sin, sed kiam vi aŭskultas lin, vi sentas ke kio li diras estas io via parencoj aŭ najbaroj, elbe diri, eĉ se vi ne konsentas. Mi konas multajn homojn kiel Trump.

Nun, Ben Carson...li estas tuta frenezulo. Li loĝas en fantazmondo. Sed li estas la primara kandidato de la respublikana partio.

Sunjo (Voir le profil) 7 novembre 2015 10:15:31

Stefano888:Mi voĉdonos por li ĉar li ne estas profesia politikisto kaj li estas komercestro. Mi esperas ke li gajnos la elektojn kaj fariĝos nia sekva prezidento. Ni bezonas iu, kiu rendimentigos nian registaron, plimalaltigos la nacian ŝuldon, kaj plimalaltigos impostojn. Li estas inteligenta. Mi pensas ke li povas fari ĉi tiujn taskojn bone.
Ĉu vi scias ke kvarfoje liaj firmaoj bankrotis? Kiom ofte Usono bankrotu laŭ vi? Mi dubas, ke Trump estus bona por Usono, kaj mi tute certas, ke li estus malbona por la mondo.

jdawdy:Donald Trump estas pli malpli normala homo...por riĉulo. Li havas grandegan egoon, kaj ne zorgas pri kio aliuloj pensi pri sin, sed kiam vi aŭskultas lin, vi sentas ke kio li diras estas io via parencoj aŭ najbaroj, elbe diri, eĉ se vi ne konsentas. Mi konas multajn homojn kiel Trump.
Timige. Mi ne asertus la samon pri homoj kiujn mi konas.

vejktoro (Voir le profil) 10 décembre 2015 06:42:20

Stefano888:Mi voĉdonos por li ĉar li ne estas profesia politikisto kaj li estas komercestro. Mi esperas ke li gajnos la elektojn kaj fariĝos nia sekva prezidento. Ni bezonas iu, kiu rendimentigos nian registaron, plimalaltigos la nacian ŝuldon, kaj plimalaltigos impostojn. Li estas inteligenta. Mi pensas ke li povas fari ĉi tiujn taskojn bone.
Ankoraŭ? Cŭ vi ankoraŭ kredas ke li estas la bona elekto? Ĉu li parolas inteligente?

Vestitor (Voir le profil) 11 décembre 2015 13:48:00

Stefano888:Mi voĉdonos por li ĉar li ne estas profesia politikisto kaj li estas komercestro. Mi esperas ke li gajnos la elektojn kaj fariĝos nia sekva prezidento. Ni bezonas iu, kiu rendimentigos nian registaron, plimalaltigos la nacian ŝuldon, kaj plimalaltigos impostojn. Li estas inteligenta. Mi pensas ke li povas fari ĉi tiujn taskojn bone.
Usono jam havis tro multe aferistoj en sia registaroj; ĉi tiu estas la ĉefa problemo. La meza usonano ĉiam pensas ke tia persono estas 'savanto' kiu estos rejunigi la ekonomion, sed tiu ekonomio jam estas morti pro tiaj korporacia kapitalistoj. Ĉi tiuj homoj estas la sama homoj kiu remetas aliajn homojn por robotojn kaj sendas okupojn al fremdaj landoj.

Ĉu vi vere kredas ke tia prezidento povas rekonstrui tiun detruon? Li nur estas pli multe detruo.

Mustelvulpo (Voir le profil) 11 décembre 2015 16:27:18

Tro ofte, ŝajnas al mi ke la nuntempa usona politiko estas nur senfina kampanjo. Tro multe da kompanjo, tro malmulte da laboro.

Vestitor (Voir le profil) 11 décembre 2015 23:01:58

Trump nun diras ke li staras je numero unu (efektive la baloto estis antau sian lastaj komentoj). Demokratio kun timo signifas ke homoj voĉdonas por iu kiu promesas solvi tiun problemon en la plej facilan manieron.

Trump pretendas ke li estas 'ordinara persono', sed li estas miliardulo kaj ano de la sama eta elito super la populo.
Se kelkaj homoj kredas ke Trump estas ilia savanto, ili miskomprenas unu fakton, nome ke li ne povas savi ilin. La malsanoj de socioj estas pli granda ol unu viro. Trump estas trompado.

Velkro (Voir le profil) 30 décembre 2015 22:38:48

S-ro Trump estas sukcesa viro kiu parolas (ŝajne) sincere; ne kiel normala politikisto. Tial li estas populara. Mi opinias ke li estas bona ekzemplo de usona viro. Tamen, li estas iom malĝentila por la ofico de prezidanto. Ĉu vi memoras pri prezidinto kiu havas publikan manieron kiel Trump?

Tamen usono bezonas Trump-tipan prezidanton; viro aŭ virino kiu pensas simile. Tiu helpos usonon sukcesiĝi. S-ro Sanders, S-ino Clinton ktp ne multe fidas je la entreprenista 'spirito' de homo, anstataŭe preferante la ŝtato. Tiu pensmaniero ne estos ideala por usono. Clinton ŝajnas tro persone ambicia, kaj nesufice humila kaj land-helpema por la ofico de prezidento. Sanders ŝajnas tro malforta kiel viro; mi opinias ke usonanoj ne preferos tian kandidaton.

Do, kiu kandidato estos la plej bona por la respublika partio? Mi ne scias. Tiu kiu plej similas al Reagan, eble. Tamen mi opinias ke nur Trump, Cruz, Carson aŭ Fiorina povos venki Clinton.

Retour au début