Sisu juurde

Ayn Rand

kelle poolt Jonatano, 26. august 2015

Postitused: 8

Keel: Esperanto

Jonatano (Näita profiili) 26. august 2015 23:53.54

Mi estas scivola se iu je Lernu legis kaj aprezis la verkojn de Ayn Rand. Ŝi estis rusa-usona verkistino kiu kreis filozofion ke ŝi nomis Objektivismon. Ĝi estas tre disputiga kaj radikala pro ĝia defendo de ateismo, egoismo, kaj kapitalismo. Ŝi estas primare populara en Usono, sed ŝi havas kreskanta populareco en aliaj nacioj.

mbalicki (Näita profiili) 27. august 2015 0:33.15

Jen ŝerca sumigo de Ajina Rand (angle).

Jonatano (Näita profiili) 27. august 2015 0:36.59

Mi demandis se iu legis kaj aprezis Ayn Rand, ne se iu aŭskultis la multajn homojn kiuj insultas ŝin. ridulo.gif

robbkvasnak (Näita profiili) 27. august 2015 1:02.56

Mi legis Atlas Shrugged kiam mi estis 18jara. Unue mi estis tre entuziasma - ĝis mi komencis pensi ... tiam mi ĉesis pensi pri ŝi tute kaj ne plu volis legi ion pli verkitan de ŝi.

Jonatano (Näita profiili) 27. august 2015 1:11.27

robbkvasnak:Mi legis Atlas Shrugged kiam mi estis 18jara. Unue mi estis tre entuziasma - ĝis mi komencis pensi ... tiam mi ĉesis pensi pri ŝi tute kaj ne plu volis legi ion pli verkitan de ŝi.
Interesa. Vi diris ke vi komencis pensi. Ĉu vi komencis pensi . . . kion? Vi ne provizis unu kialon por kial vi perdis via entuziasmon pri ŝia idearo.

Jonatano (Näita profiili) 27. august 2015 1:57.28

Mi legis The Fountainhead (Esperante La Fontkapo), kaj mi trovis multajn similecojn inter la vivo de Howard Roark (la heroo de la romano) kaj la vivo de Zamenhof. Roark havas nekompromisitan vidon por lia arkikturo kiel Zamenhof havis nekompromositan vidon por lia lingvo.

Bruso (Näita profiili) 27. august 2015 2:26.07

Himno ("Anthem" ) estas en Esperanta traduko:

http://www.leibman.net/himno/

Jonatano (Näita profiili) 29. august 2015 2:41.38

Himno estas tre bona romaneto. Mi estas feliĉa ke Leibman tradukis ĝin.

Tagasi üles