Zum Inhalt

Kiujn programlingvojn vi ŝatas la plej?

von Alkanadi, 27. August 2015

Beiträge: 28

Sprache: Esperanto

ghibulo (Profil anzeigen) 28. August 2015 19:53:08

Clojure

Bodler (Profil anzeigen) 28. August 2015 20:16:59

Erlang, OCaml kaj Bash

Rasolar (Profil anzeigen) 2. September 2015 23:15:49

Mi ne estas programisto, sed mi faras programarojn iam. Mi tre ŝatas programi en Python, estas tre amuza, sed mi plejofte programas en JavaScript pro mia retejo. Kiam mi havos tempon mi ekstudos je PHP.

Altebrilas (Profil anzeigen) 3. September 2015 21:12:17

Python.

En mia juna aĝo mi ŝatis programi per APL (la programlingvo de Iverson), sed nun tiu lingvo malaperis, ĉar ĝi uzis specialan signaron (Esperanto havas la saman problemon pri sia alfabeto, sed ŝajnas, ke la esperantistoj havas pli da energio por fari la ĉiamajn readaptadojn). Iverson kreis postan lingvaĵon, nomita "J" uzante nur ascii-signojn, sed la lingvo iĝis tute nelegebla.

Frano (Profil anzeigen) 5. September 2015 09:23:37

Pascalo estis mia "denaska" programlingvo kaj mi ankoraŭ ŝatas ĝin.

tommjames (Profil anzeigen) 9. September 2015 17:47:25

Nuntempe mi plejparte uzas C# kaj mi tre ŝatas ĝin, sed C havas la plej specialan lokon en mia koro. Ankaŭ Python mi tre ŝatas, sed bedaŭrinde mi nun havas malmultajn ŝancojn uzi ĝin en mia laborado.

Andreo Jankovskij (Profil anzeigen) 14. September 2015 12:42:45

Mi ŝatus havi programon, kun kiu mi povus komuniki (voĉe, geste, ...), kaj ĝi mem elektas programlingvojn, helpas kun dezajnon kaj kreas versiojn de la programo por ĉiuj iloj ridulo.gif

Altebrilas (Profil anzeigen) 16. September 2015 15:21:32

Altebrilas:
En mia juna aĝo mi ŝatis programi per APL (la programlingvo de Iverson), sed nun tiu lingvo malaperis, ĉar ĝi uzis specialan signaron (Esperanto havas la saman problemon pri sia alfabeto, sed ŝajnas, ke la esperantistoj havas pli da energio por fari la ĉiamajn readaptadojn). Iverson kreis postan lingvaĵon, nomita "J" uzante nur ascii-signojn, sed la lingvo iĝis tute nelegebla.
Tiu paĝo montras, kiel funkcias tiu APL programlingvo:
http://baruchel.hd.free.fr/apps/apl/
Vi povas provi ĝin, tajpante sur la signoj kiuj estas sube de la ekrano (uzu la lifton dekstre por aperigi ilin)

Estas kelkaj klarigoj en esperanta vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/APL

Ekzemplo:
a←2 3⍴⍳6
a
1 2 3
4 5 6
a+1
2 3 4
5 6 7
b←2 2⍴3 6 5 4
b
3 6
5 4
⍴a
2 3
⍴b
2 2
a,b
1 2 3 3 6
4 5 6 5 4
+/a
6 15
b+.×a
27 36 45
21 30 39
⍳6: nombroj de 1 ĝis 6
a←2 3⍴⍳6 : a estas tabelo kun du linioj kaj tri kolumnoj
⍴a : estas la dimensioj de a
a,b : kunkatenaĵo de a kaj b
+/a : sumo de ĉiu linio de a
b+.×a : matrica produkto de a per b

(NB: la nigraj rondoj anstataûas spacojn kiuj malaperas)

Zurück nach oben