본문으로

Ĉu vi povus korekti mian tradukon, mi petas?

글쓴이: OneOrEight, 2015년 8월 31일

글: 5

언어: Esperanto

OneOrEight (프로필 보기) 2015년 8월 31일 오후 4:04:27

Saluton,

Por praktiki, kaj plibonigi mian Esperanton, mi pensis, ke ĝi estus bona ideo traduki simplajn anglajn artikolojn Esperante.

La artikolo ne estas longa, do, ĉu vi povus legi mian tradukon, kaj diru al mi miajn erarojn?

Jen la artikolo:

A four-year-old child was waiting for his mother in a salon in Florida. He was playing games on an iPad. This was in July.

A teenager was standing next to him when he snatched the iPad from the child and ran away. The police released the video and a description of the thief. They also offered $3,000 for information which would lead to his arrest.

This month, police arrested the 16-year-old thief.

Jen mia traduko:

Knabo, kiu havas kvar jarojn, atendis sian patrinon en harsalono en Florida. Li ludis ludojn per iPad. Ĉi tiu incidento okazis julion.

Adoleskulo staris apud li, kiam li elprenis la iPad-n for de la infano kaj forkuris. La policio ellasis la videon, kaj priskribo de la ŝtelisto. Ili ankaŭ oferis 3,000 dolarojn por informaĵo, kiu rezultus en lia aresto.

Ĉi tiu monato, la polico arestis la 16 jaran ŝteliston.

Dankon

FHTAGN (프로필 보기) 2015년 8월 31일 오후 5:14:19

Kvar-jara infano (aŭ etulo) atendis sian patrinon en frizejo (aŭ frizsalono) en Florido. Ĝi okupiĝis pri ludoj en iPado. Tio (ĉi) okazis (aŭ estis) en julio.

FHTAGN (프로필 보기) 2015년 8월 31일 오후 5:31:50

Junulo, kiu staris ĉe li, elkaptis (aŭ elŝiris) la aparaton (la aranĝaĵon, la iPadon) de la infano kaj forkuris. La polico aperigis (publikigis) la filmeton kaj la priskribon de la ŝtelisto. Ĝi (la polico) aŭ ili (they) ankaŭ ofertis (ne oferis) 3000 dolarojn kontraŭ la informoj, kiuj helpos aresti lin (aŭ kontribuos al lia aresto).

FHTAGN (프로필 보기) 2015년 8월 31일 오후 5:33:37

This month = ĉi-monate, en tiu ĉi monato, dum tiu ĉi monato (iom dubinde).

OneOrEight (프로필 보기) 2015년 9월 1일 오후 5:26:11

Koran dankon FHTAGN

다시 위로