Aller au contenu

La ĉielarko.......

de MrMosier, 2 septembre 2015

Messages : 83

Langue: Esperanto

ustra (Voir le profil) 2 septembre 2015 07:57:36

Tempodivalse:Jes. Tutmonda varmiĝo kaj maraltiĝo estas maleblaj ĉar Dio promesis al Noaĥo ke ne estos plu diluvoj.
Ne. Tutmonda varmiĝo kaj maralitiĝo estas eblaj, ĉar diaj "sciencistoj" kaj politikistoj promesas al homoj, ke tio vere okazas.

Matthieu (Voir le profil) 2 septembre 2015 08:03:34

ustra:
Tempodivalse:Jes. Tutmonda varmiĝo kaj maraltiĝo estas maleblaj ĉar Dio promesis al Noaĥo ke ne estos plu diluvoj.
Ne. Tutmonda varmiĝo kaj maralitiĝo estas eblaj, ĉar diaj "sciencistoj" kaj politikistoj promesas al homoj, ke tio vere okazas.
Tempodivalse estis klare sarkasma.

Ĉiukaze mi ne komprenas, kion celas la aŭtoro de tiuj strangaj fadenoj.

ustra (Voir le profil) 2 septembre 2015 08:14:02

Mutusen:
ustra:
Tempodivalse:Jes. Tutmonda varmiĝo kaj maraltiĝo estas maleblaj ĉar Dio promesis al Noaĥo ke ne estos plu diluvoj.
Ne. Tutmonda varmiĝo kaj maralitiĝo estas eblaj, ĉar diaj "sciencistoj" kaj politikistoj promesas al homoj, ke tio vere okazas.
Tempodivalse estis klare sarkasma.

Ĉiukaze mi ne komprenas, kion celas la aŭtoro de tiuj strangaj fadenoj.
Jes, li estis sarkasma kaj primokis religion, sed li faris tion favore al sia propra religio, kiun mi nomas sciencismo: la blinda kredo je ajna invento (tutmonda varmiĝo) de iuj sciencistoj (kaj kutime de politikistoj). Laŭ tiu religio sciencistoj estas noblaj dioj. (Tio ne estas ĝenerala rifuzo de scienco de mi.)

Mi ankaŭ estis sarkasma.

Alkanadi (Voir le profil) 2 septembre 2015 08:18:29

Ili ne povas uzi ĉielarkon, ĉar Dio havas la kopirajton, ĉu ne?

Ĉu Esperanto rajtas uzi stelon?

johmue (Voir le profil) 2 septembre 2015 08:23:20

Polaris:
vejktoro:Kaj ĉu Ĝi ne ŝatas ke aliuloj uzas la ĉielarkon kiel simbolo?
Ĝi? Mi estas konfuzita.
Nu, la mondo estas konfuza. Kun tio oni devas vivi. Estus ja enuige alikaze, ĉu ne?

MrMosier (Voir le profil) 2 septembre 2015 09:43:13

Alkanadi:Ili ne povas uzi ĉielarkon, ĉar Dio havas la kopirajton, ĉu ne?

Ĉu Esperanto rajtas uzi stelon?
Ne por malbono.

jagr2808 (Voir le profil) 2 septembre 2015 09:58:30

MrMosier:
Alkanadi:Ili ne povas uzi ĉielarkon, ĉar Dio havas la kopirajton, ĉu ne?

Ĉu Esperanto rajtas uzi stelon?
Ne por malbono.
Kaj unuiĝi homoj estas malbono...?

MrMosier (Voir le profil) 2 septembre 2015 10:10:48

jagr2808:
MrMosier:
Alkanadi:Ili ne povas uzi ĉielarkon, ĉar Dio havas la kopirajton, ĉu ne?

Ĉu Esperanto rajtas uzi stelon?
Ne por malbono.
Kaj unuiĝi homoj estas malbono...?
Miskompreno. Se oni uzas "stelon" por malbono, tiu estas malbono/peko. Varbi Esperanton ne estas malbono (krom por Chris Culver, lol), do.......

johmue (Voir le profil) 2 septembre 2015 10:24:53

MrMosier:Varbi Esperanton ne estas malbono (krom por Chris Culver, lol), do.......
Samseksumi ne estas malbono (krom por kelkaj religiemuloj, lol), do .......

MrMosier (Voir le profil) 2 septembre 2015 11:50:03

johmue:
MrMosier:Varbi Esperanton ne estas malbono (krom por Chris Culver, lol), do.......
Samseksumi ne estas malbono (krom por kelkaj religiemuloj, lol), do .......
Orgojlo estas malbono.

Retour au début