Al la enhavo

Laseran Okulan Kirurgion

de Alkanadi, 2015-septembro-02

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-02 09:05:08

Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.

MrMosier (Montri la profilon) 2015-septembro-02 09:17:51

Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Ĉu cia amiko ne demandis al kuracisto kial li surhavis 'vitrojn anstataŭ havi la ĥirugion?

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-02 13:55:26

MrMosier:
Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Ĉu cia amiko ne demandis al kuracisto kial li surhavis 'vitrojn anstataŭ havi la ĥirugion?
La kuracisto diris, ke tio estas sia propra decido.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-02 14:39:09

Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Laŭ mi via amiko pravegas, ĉar eĉ la kuracisto preferas uzi okulvitrojn ol submeti sin al lasera kirurgio, tio signifas, ke li mem ne fidas ĝin.

mbalicki (Montri la profilon) 2015-septembro-02 15:22:21

Vinisus:
Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Laŭ mi via amiko pravegas, ĉar eĉ la kuracisto preferas uzi okulvitrojn ol submeti sin al lasera kirurgio, tio signifas, ke li mem ne fidas ĝin.
Mi tute ne konsentas. Tiaj anekdotoj nenion pruvas, nenion signifas.

Se oni volas havi bonan komprenon pri efektoj de iu aŭ alia (ĥirurgi)operacio, oni legu kuracartan literaturon, oni ekkonu sciencajn esploroj kaj statistikajn datenojn ktp. Unuopaj historioj pri vivo devus havi neniom da valoro por decido ĉu iu volas havi operacion aŭ ne. Tio estas kontraŭlogika, sensenca kaj ĉesenda.

MrMosier (Montri la profilon) 2015-septembro-02 16:11:55

Alkanadi:
MrMosier:
Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Ĉu cia amiko ne demandis al kuracisto kial li surhavis 'vitrojn anstataŭ havi la ĥirugion?
La kuracisto diris, ke tio estas sia propra decido.
Nu, povas esti ke la kuracisto ne estis bona kandidato por la ĥirurgio pro alia medicina kialo. En mia kazo, mia korneo estas tro fuŝformita.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-septembro-02 17:36:11

Kie estas la malbono ĉe okulvitroj? ridulo.gif

Kontaktlensoj larmigas miajn okulojn kaj mi ne havas la monon por iu nenecesa ĥirurgio ... okulvitroj servas min bone. Ĉu ili ne faras aspekton pli intelekta, almenaŭe? ...

Lakiro (Montri la profilon) 2015-septembro-02 18:53:12

Mia edzino antaŭ kvin jaroj vizitis okulĥirurgon kaj korektis per lasero sian vidadon al la emetropio. La operacio finiĝis tre sukcese, sed nun, post longa tempo, ŝia vidado malrapide pli malboniĝas. Oni diras, ke tia situacio eksplikiĝas kiel banala maljuniĝo.

erinja (Montri la profilon) 2015-septembro-02 19:56:40

Mi neniam eĉ esploris tian kirurgion, sufiĉis lerni en universitata kurso ke tia okul-histo neniam ripariĝas, se ĝi estas tranĉita ĝi restas tranĉita por ĉiam. Interalie mi estas tre kontenta pri miaj okulvitroj, kaj mi sentas neniun emon riski mian vidadon, eĉ je minimuma nivelo, kiam mi jam sentas min tre sana kaj kontenta pri mia situacio. Kompreneble aliaj faru laŭ propra plaĉo, kelkaj trovas okulvitrojn tre ĝenaj.

MrMosier (Montri la profilon) 2015-septembro-02 20:37:00

Tempodivalse:Kie estas la malbono ĉe okulvitroj? ridulo.gif
Nenio, pro si. Sed, kiel oni sentus se, vizitante la ĥirugo kiu faros la ĥirurgo, kaj vidus ke "eĉ li ne havis la ĥirurgo"? Eble la homo pensis, "Hmmm.....se LI preferas okulvitroj, ĉu la ĥirurgo estas vere bona ideo???"

Eble.

Reen al la supro