前往目錄

Laseran Okulan Kirurgion

貼文者: Alkanadi, 2015年9月2日

訊息: 11

語言: Esperanto

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年9月2日上午9:05:08

Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.

MrMosier (顯示個人資料) 2015年9月2日上午9:17:51

Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Ĉu cia amiko ne demandis al kuracisto kial li surhavis 'vitrojn anstataŭ havi la ĥirugion?

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年9月2日下午1:55:26

MrMosier:
Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Ĉu cia amiko ne demandis al kuracisto kial li surhavis 'vitrojn anstataŭ havi la ĥirugion?
La kuracisto diris, ke tio estas sia propra decido.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年9月2日下午2:39:09

Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Laŭ mi via amiko pravegas, ĉar eĉ la kuracisto preferas uzi okulvitrojn ol submeti sin al lasera kirurgio, tio signifas, ke li mem ne fidas ĝin.

mbalicki (顯示個人資料) 2015年9月2日下午3:22:21

Vinisus:
Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Laŭ mi via amiko pravegas, ĉar eĉ la kuracisto preferas uzi okulvitrojn ol submeti sin al lasera kirurgio, tio signifas, ke li mem ne fidas ĝin.
Mi tute ne konsentas. Tiaj anekdotoj nenion pruvas, nenion signifas.

Se oni volas havi bonan komprenon pri efektoj de iu aŭ alia (ĥirurgi)operacio, oni legu kuracartan literaturon, oni ekkonu sciencajn esploroj kaj statistikajn datenojn ktp. Unuopaj historioj pri vivo devus havi neniom da valoro por decido ĉu iu volas havi operacion aŭ ne. Tio estas kontraŭlogika, sensenca kaj ĉesenda.

MrMosier (顯示個人資料) 2015年9月2日下午4:11:55

Alkanadi:
MrMosier:
Alkanadi:Mia amiko diris al mi, ke li iris por akiri laseran okulan kirurgion kaj la kuracisto surhavis okulvitrojn. Tio ŝanĝis lian decision.
Ĉu cia amiko ne demandis al kuracisto kial li surhavis 'vitrojn anstataŭ havi la ĥirugion?
La kuracisto diris, ke tio estas sia propra decido.
Nu, povas esti ke la kuracisto ne estis bona kandidato por la ĥirurgio pro alia medicina kialo. En mia kazo, mia korneo estas tro fuŝformita.

Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年9月2日下午5:36:11

Kie estas la malbono ĉe okulvitroj? ridulo.gif

Kontaktlensoj larmigas miajn okulojn kaj mi ne havas la monon por iu nenecesa ĥirurgio ... okulvitroj servas min bone. Ĉu ili ne faras aspekton pli intelekta, almenaŭe? ...

Lakiro (顯示個人資料) 2015年9月2日下午6:53:12

Mia edzino antaŭ kvin jaroj vizitis okulĥirurgon kaj korektis per lasero sian vidadon al la emetropio. La operacio finiĝis tre sukcese, sed nun, post longa tempo, ŝia vidado malrapide pli malboniĝas. Oni diras, ke tia situacio eksplikiĝas kiel banala maljuniĝo.

erinja (顯示個人資料) 2015年9月2日下午7:56:40

Mi neniam eĉ esploris tian kirurgion, sufiĉis lerni en universitata kurso ke tia okul-histo neniam ripariĝas, se ĝi estas tranĉita ĝi restas tranĉita por ĉiam. Interalie mi estas tre kontenta pri miaj okulvitroj, kaj mi sentas neniun emon riski mian vidadon, eĉ je minimuma nivelo, kiam mi jam sentas min tre sana kaj kontenta pri mia situacio. Kompreneble aliaj faru laŭ propra plaĉo, kelkaj trovas okulvitrojn tre ĝenaj.

MrMosier (顯示個人資料) 2015年9月2日下午8:37:00

Tempodivalse:Kie estas la malbono ĉe okulvitroj? ridulo.gif
Nenio, pro si. Sed, kiel oni sentus se, vizitante la ĥirugo kiu faros la ĥirurgo, kaj vidus ke "eĉ li ne havis la ĥirurgo"? Eble la homo pensis, "Hmmm.....se LI preferas okulvitroj, ĉu la ĥirurgo estas vere bona ideo???"

Eble.

回到上端