Al la enhavo

Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?

de Alkanadi, 2015-septembro-06

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-06 16:49:40

Ĉu devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-septembro-06 17:02:32

Ĉu*

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-septembro-06 17:36:26

Kial "devus"? Ĝi jam faras.

FHTAGN (Montri la profilon) 2015-septembro-06 18:03:29

strangas al mi.
apud sirio troviĝas kelkaj tre riĉaj arabaj ŝtatoj - saud-arabio, unuiĝintaj emirlandoj, irako, kie dank'al usono fin-fine venkis demokratio.
kial la migrantoj strebas en eŭropon, sed ne al propraj arabaj samtribanoj?

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-septembro-06 18:28:45

FHTAGN:strangas al mi.
apud sirio troviĝas kelkaj tre riĉaj arabaj ŝtatoj - saud-arabio, unuiĝintaj emirlandoj, irako, kie dank'al usono fin-fine venkis demokratio.
kial la migrantoj strebas en eŭropon, sed ne al propraj arabaj samtribanoj?
Kelkaj ja faras tion. Libano akceptis tre multajn fuĝintojn. La kaŭzo estas, ke ĝi estas nek nur-Sunna nur-Ŝiita ŝtato.
Sed krom religio ekzistas aliaj kaŭzoj.

FHTAGN (Montri la profilon) 2015-septembro-06 18:30:13

onidire islamanoj tute ne toleras gejojn, ĉu?

ustra (Montri la profilon) 2015-septembro-06 18:47:53

Dum jaroj la komunikiloj en Germanio egaligis islamon kun teroro. Jen eta kompilaĵo de germanaj magazinoj el la lastaj jaroj:

externalImage.png

Post tiu endoktrinigo nun ĉio pretas por la divide et impera. Vidu ankaŭ Kontraŭstaro inter Civilizacioj.

Aquilino (Montri la profilon) 2015-septembro-06 19:08:14

La mondo devu helpi la rifuĝintoj ĉar estas malhumana forlasi militviktimoj. Estas neakcepteble lasi senkulpuloj mortas pro ilia religio aŭ ilia origino.

MrMosier (Montri la profilon) 2015-septembro-06 19:12:18

Alkanadi:Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?
La demando devus esti: ĉu devus la aliaj arabaj landoj akcepti enmigrintojn el Sirio......vi scias, la "fratoj" de la Sirianoj?

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-07 14:55:06

jagr2808:Ĉu*
Dankon

Reen al la supro