לתוכן העניינים

Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?

של Alkanadi, 6 בספטמבר 2015

הודעות: 54

שפה: Esperanto

Alkanadi (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2015, 16:49:40

Ĉu devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?

jagr2808 (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2015, 17:02:32

Ĉu*

Fenris_kcf (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2015, 17:36:26

Kial "devus"? Ĝi jam faras.

FHTAGN (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2015, 18:03:29

strangas al mi.
apud sirio troviĝas kelkaj tre riĉaj arabaj ŝtatoj - saud-arabio, unuiĝintaj emirlandoj, irako, kie dank'al usono fin-fine venkis demokratio.
kial la migrantoj strebas en eŭropon, sed ne al propraj arabaj samtribanoj?

Fenris_kcf (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2015, 18:28:45

FHTAGN:strangas al mi.
apud sirio troviĝas kelkaj tre riĉaj arabaj ŝtatoj - saud-arabio, unuiĝintaj emirlandoj, irako, kie dank'al usono fin-fine venkis demokratio.
kial la migrantoj strebas en eŭropon, sed ne al propraj arabaj samtribanoj?
Kelkaj ja faras tion. Libano akceptis tre multajn fuĝintojn. La kaŭzo estas, ke ĝi estas nek nur-Sunna nur-Ŝiita ŝtato.
Sed krom religio ekzistas aliaj kaŭzoj.

FHTAGN (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2015, 18:30:13

onidire islamanoj tute ne toleras gejojn, ĉu?

ustra (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2015, 18:47:53

Dum jaroj la komunikiloj en Germanio egaligis islamon kun teroro. Jen eta kompilaĵo de germanaj magazinoj el la lastaj jaroj:

externalImage.png

Post tiu endoktrinigo nun ĉio pretas por la divide et impera. Vidu ankaŭ Kontraŭstaro inter Civilizacioj.

Aquilino (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2015, 19:08:14

La mondo devu helpi la rifuĝintoj ĉar estas malhumana forlasi militviktimoj. Estas neakcepteble lasi senkulpuloj mortas pro ilia religio aŭ ilia origino.

MrMosier (הצגת פרופיל) 6 בספטמבר 2015, 19:12:18

Alkanadi:Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?
La demando devus esti: ĉu devus la aliaj arabaj landoj akcepti enmigrintojn el Sirio......vi scias, la "fratoj" de la Sirianoj?

Alkanadi (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2015, 14:55:06

jagr2808:Ĉu*
Dankon

לראש הדף