Contenido

Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?

de Alkanadi, 6 de septiembre de 2015

Aportes: 54

Idioma: Esperanto

Lakiro (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2015 18:08:24

Alkanadi:Ĉu devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?
Kiam Muammar Gaddafi avertis Eŭropon, do ĝi lin ne aŭdis. Sed diris li proksimume tion: "Vi, eŭropanoj, estas idiotoj, ĉar vi bombardas la muron (Libion), defendantan vin de islama radikalismo".

Sed tre "saĝaj" usonaj vasaloj daŭrigis bombi Libion. Nun eŭropanoj demandas sin pri sia agado en Mezoriento. Certe vi devas akcepti kaj akumuli arabojn en via hejmo, ĉar vi mem detruis arabajn ŝtatojn. ridulo.gif

vincas (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2015 18:52:23

robbkvasnak (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2015 20:48:24

Ni en Usono devas akcepti pli da rifuĝintoj. Ni havas la eblecojn, la lokon kaj la infrastrukturon. Bedaŭrinde dekstremaj politikistaĉoj kiel Trump ne volas. Se ni povas lukti kontraŭ li. Mi skribis leteron al senato kaj ricevis tre malfeliĉan respondon de angladevena senatano rasista. Mi respondos akre al li.

sproshua (Mostrar perfil) 12 de septiembre de 2015 01:56:35

mi konsentas ke Usono devas akcepti pli da rifuĝintoj el Sirio. krome ni akceptu la rifuĝintojn kiuj ĉi tie jam estas. multajn enmigrintojn el la sudo ankaŭ perfortego fuĝigis. tiun perfortegon Usono pliigis parte, kaj eĉ plejparte. konstrui muregojn ne estas prudenta aŭ justa. kaj mi malestimas la aĉulon, Trump.

Lakiro (Mostrar perfil) 12 de septiembre de 2015 09:07:23

Nu en Usono loĝas nur unu racionalisto - Trump. Li estas la plej saĝa homo.

Aliaj politikistoj nur montras siajn ambiciojn kaj hipokritas. Dekomence ili alvokas bombi Sirion, kaj poste volas doni azilon al sirianoj en Usono. Forestas ajna ligiko.
Usono faras tion, kio profitas al mem Usono. Laŭ usona ekstera politiko tuta Mezoriento devas aparteni al Usono. Venki iu ajn popolon eblas per simpla asimilado en sia lando. Sed ĉiuj restintaj homoj en la mondo devas morti, krom usonanoj. ridulo.gif Tuta mondo devas aparteni al Usono.

klmn (Mostrar perfil) 13 de septiembre de 2015 08:46:11

Lakiro:Nu en Usono loĝas nur unu racionalisto - Trump. Li estas la plej saĝa homo.

Aliaj politikistoj nur montras siajn ambiciojn kaj hipokritas. Dekomence ili alvokas bombi Sirion, kaj poste volas doni azilon al sirianoj en Usono. Forestas ajna ligiko.
Usono faras tion, kio profitas al mem Usono. Laŭ usona ekstera politiko tuta Mezoriento devas aparteni al Usono. Venki iu ajn popolon eblas per simpla asimilado en sia lando. Sed ĉiuj restintaj homoj en la mondo devas morti, krom usonanoj. ridulo.gif Tuta mondo devas aparteni al Usono.
hohoho, kiom da usonofobio!

pepelui (Mostrar perfil) 13 de septiembre de 2015 12:37:02

Alkanadi:Ĉu devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?
Bedaŭrinde la lingvo ne estas grava por Europo . Sed ni povus ŝanĝi tion. Ne estas tial malfacila

pepelui (Mostrar perfil) 13 de septiembre de 2015 12:42:35

sproshua:mi konsentas ke Usono devas akcepti pli da rifuĝintoj el Sirio. krome ni akceptu la rifuĝintojn kiuj ĉi tie jam estas. multajn enmigrintojn el la sudo ankaŭ perfortego fuĝigis. tiun perfortegon Usono pliigis parte, kaj eĉ plejparte. konstrui muregojn ne estas prudenta aŭ justa. kaj mi malestimas la aĉulon, Trump.
Dankon pro via penado. Krom la eblo kaj la rimedoj Usono respondecas. Usono havas malstabiligis la Proksima Oriento kaj ĝi fariĝis la pulvoro barelo kiu estas

vejktoro (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2015 02:17:26

Jes ja, Usono devas akcepti enmigrintojn.

Kial?

Nur ĉar ĝi povas!

Se mi kredus duonon da fadenuloj ĉi tie, la tuto de la malbona aŭ maljusteco sur la tero estas la kulpo de usono. Ni ĉiu estas la sama. Homoj povas fari tre malbonajn agojn, kaj certe faris tiun, ja usonano, ja kristanoj, ja sirianoj, ja salvadorano, ja, ja...

Sed ankaŭ, homoj kapablas bonegon. Ne gravas via aŭ mia opinio de la milito en Sirio; ne gravas se oni NUN diras ke lando X devis fari ion iam aŭ ne devis blablabla.

Fakte, la homoj kiuj nun fuĝas bezonas helpon. Eŭropo, Usono, Rusio, Brazilo, k.t.p. Helpu!

ustra (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2015 07:55:06

Jen kiel oni rapide kaj efektive povus helpi la refuĝantojn:

- ĉesigi la planon faligi prezidanton Assad
- ĉesi krei, financadi kaj instrui terororganizojn kiel ISIS aŭ Al Kaida (Usono, Israelo, Britio, Sauda Arabio)
- ĉesi bombardi Sirion pretekste de bombardi ISIS
- ĉesigi la sankciojn kontraŭ Sirio
- rekte subteni la refuĝejojn anstataŭ haltigi la monon

Ridinde kiel oni provas malgravigi la rolon de Usono ĉi tie...

Volver arriba