Ke daftar isi

Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?

dari Alkanadi, 6 September 2015

Pesan: 55

Bahasa: Esperanto

sproshua (Tunjukkan profil) 14 September 2015 16.27.47

pepelui:
sproshua:mi konsentas ke Usono devas akcepti pli da rifuĝintoj el Sirio. krome ni akceptu la rifuĝintojn kiuj ĉi tie jam estas. multajn enmigrintojn el la sudo ankaŭ perfortego fuĝigis. tiun perfortegon Usono pliigis parte, kaj eĉ plejparte. konstrui muregojn ne estas prudenta aŭ justa. kaj mi malestimas la aĉulon, Trump.
Dankon pro via penado. Krom la eblo kaj la rimedoj Usono respondecas. Usono havas malstabiligis la Proksima Oriento kaj ĝi fariĝis la pulvoro barelo kiu estas
malstabiligi estas la usona politiko al la regiono kaj ja multa da la mondo. al usonaj estroj malstabiligo estas la normo.

MrMosier (Tunjukkan profil) 15 September 2015 13.00.00

robbkvasnak:Ni en Usono devas akcepti pli da rifuĝintoj.
Kial ni, kaj ne la aliaj arabaj landoj?

Se ni devas akcepti, do akcepti nur nemuslimojn.

pepelui (Tunjukkan profil) 15 September 2015 13.06.27

Usono kreis la problemo de Mezoriento. kiu malstabiligis la tutan areon. Nun la problemo estas por Eŭropo. Kiom da rifuĝintoj bonvenigos ilin ?. Ĝi estas sia respondeco

sproshua (Tunjukkan profil) 15 September 2015 13.35.50

MrMosier:
robbkvasnak:Ni en Usono devas akcepti pli da rifuĝintoj.
Kial ni, kaj ne la aliaj arabaj landoj?

Se ni devas akcepti, do akcepti nur nemuslimojn.
aliaj arabaj landoj jam akceptas multajn rifuĝintojn. Jordanio akceptis 1.5 milionon, kvarono de sia tuta loĝantaro. tio estus kiel se Usono akceptus ĉirkaŭ 75 milionon.

Eŭropo ne havas purajn manojn pri Mezoriento kaj Nordafriko.

MrMosier (Tunjukkan profil) 15 September 2015 13.57.56

sproshua:
MrMosier:
robbkvasnak:Ni en Usono devas akcepti pli da rifuĝintoj.
Kial ni, kaj ne la aliaj arabaj landoj?

Se ni devas akcepti, do akcepti nur nemuslimojn.
aliaj arabaj landoj jam akceptas multajn rifuĝintojn. Jordanio akceptis 1.5 milionon, kvarono de sia tuta loĝantaro. tio estus kiel se Usono akceptus ĉirkaŭ 75 milionon.
Unu lando. Kaj Saudio? Egiptujo? Libio? Maroko? Alĝerio? La Golfaj Ŝtatoj? Irano? Turkio? La x-stanoj de Centra Azio? Pakistano? (na "arabaj" landoj, sed landoj en kiu la muslimoj devas esti bonvenaj) Usono ne estu stulta kaj akceptu "refuĝintojn" ĉefe tiujn kiuj ni ne povas konfirmi la fonon, ĝis tiam, kiam ĉiuj aliaj arabaj landoj estis farinta tion, kion faris Jordano.

sproshua:Eŭropo ne havas purajn manojn pri Mezoriento kaj Nordafriko.
Tio ne estas parto de la ekvacio. La usonaj kaj eŭropaj estraroj havas la respondecon al siaj civitanoj ne admiti tiujn kiuj povas esti kaŝitaj IŜIS/Al-Kaida-anoj.

Vinisus (Tunjukkan profil) 15 September 2015 14.18.19

Kial NATO kaj Usono ne protektas la rifuĝantoj? Ili estas respondecaj, aŭ Vladimir Putin estas kulpa pri la okazintaĵo, ĉu?

Sunjo (Tunjukkan profil) 15 September 2015 15.39.03

MrMosier:
robbkvasnak:Ni en Usono devas akcepti pli da rifuĝintoj.
Kial ni, kaj ne la aliaj arabaj landoj?

Se ni devas akcepti, do akcepti nur nemuslimojn.
Usono akceptas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Tial religia diskriminacio ne estas permesata. Kaj tiu Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj enhavas ankaŭ la rajton je azilo.

Sed se Usono invitus la ĉirkaŭ 2 milionojn kristanojn, kiuj en 2010 loĝis en Sirio, la tuta mondo ege surpriziĝus.

MrMosier:
sproshua:
MrMosier:
robbkvasnak:Ni en Usono devas akcepti pli da rifuĝintoj.
Kial ni, kaj ne la aliaj arabaj landoj?

Se ni devas akcepti, do akcepti nur nemuslimojn.
aliaj arabaj landoj jam akceptas multajn rifuĝintojn. Jordanio akceptis 1.5 milionon, kvarono de sia tuta loĝantaro. tio estus kiel se Usono akceptus ĉirkaŭ 75 milionon.
Unu lando. Kaj Saudio? Egiptujo? Libio? Maroko? Alĝerio? La Golfaj Ŝtatoj? Irano? Turkio? La x-stanoj de Centra Azio? Pakistano? (na "arabaj" landoj, sed landoj en kiu la muslimoj devas esti bonvenaj) Usono ne estu stulta kaj akceptu "refuĝintojn" ĉefe tiujn kiuj ni ne povas konfirmi la fonon, ĝis tiam, kiam ĉiuj aliaj arabaj landoj estis farinta tion, kion faris Jordano.
laŭ UN-raporto pri rifuĝintoj en la jaro 2014 la plej multaj rifuĝintoj venas de Sirio, Afganio, Somalio, Sudano, Demokratia Respubliko Kongo kaj Birmo. La plej multaj el ili nun estas en Turkio, Pakistano, Libano, Irano, Etiopio kaj Jordanio (fonto: https://www.uno-fluechtlingshilfe.de/fluechtlinge/... - en la germana, sed sendube trovebla ankaŭ en aliaj lingvoj)

Fenris_kcf (Tunjukkan profil) 15 September 2015 18.08.32

Usono ne povas akcepti multajn fuĝantojn, ĉar la ekonomia situacio ne sufiĉe bonas tie. Jam ĉirkaŭ 12% de la Usona loĝantaro iam estis dependa de nutraĵ-helpaĵoj. Multaj personoj estas senlaboraj kaj senhejmaj.

sproshua (Tunjukkan profil) 16 September 2015 01.38.19

Fenris_kcf:Usono ne povas akcepti multajn fuĝantojn, ĉar la ekonomia situacio ne sufiĉe bonas tie. Jam ĉirkaŭ 12% de la Usona loĝantaro iam estis dependa de nutraĵ-helpaĵoj. Multaj personoj estas senlaboraj kaj senhejmaj.
al Usono ne mankas laboroj, sed mankas la volo por ke rekompenciĝu juste homoj pro sia penado. oni povas rigardi la stratojn por vidi la farendajn laborojn. ankaŭ estas pli da neokupitaj domoj ol senhejmaj homoj. do estas afero de volo.

vejktoro (Tunjukkan profil) 16 September 2015 02.22.02

ustra:Ridinde kiel oni provas malgravigi la rolon de Usono ĉi tie...
Kaj mi ne volas fari tiun. Jes ja, la agoj (aŭ malagoj) de usono rolas, ĉi tie kaj tie, sed...

Se la usono ne ekzistas, la mondo havus la samajn problemojn/maljustecojn; la malbono ne naskiĝis en usono, ĝi estas parto da homo.

Mi volis diri ke dum ĉi tiu momento la rifuĝintoj ja bezonas helpon, ĉiu lando povas helpi iom. Ili ne havas la tempon por atendi tian debaton.

Se ni povas, mi kredas ke ni devas urĝi ke niaj landoj helpu.

Kembali ke atas