Więcej

Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?

od Alkanadi, 6 września 2015

Wpisy: 54

Język: Esperanto

robbkvasnak (Pokaż profil) 16 września 2015, 17:35:50

En mia strato staras 4 domoj sen loĝantoj. Ni havas la sperton integrigi rifuĝintojn - ni jam akceptis multajn el Kubo, Venezuelo, Kolombrio, Haitio kaj Guatamalo. Ankaŭ loĝas multaj bangladeŝanoj ĉe ni kaj nun venas la ukrainaj rifiĝintoj. Ni ja povas akcepti ilin kaj esti amikoj kun ili. Miaj najbaroj estas meksikanoj kaj ni helpas unu la alian ĉiam. Mi havas amikojn el multaj landoj ĉi-tie. Ni certe povus akcepti pli da irakanoj kaj sirianoj. Sed ni devos klarigi al ili ke la vivo ĉi-tie estas malsama ol tie en Irako kaj Sirio - ke viroj kaj virinoj iras al la plaĝo en malgrandaj vestoj - ke knaboj kaj knabinoj ludas en gimnaziaj lecionoj kune, ke estas homoj ĉe ni kiuj drinkas bieron kaj vinon publike kaj ke la plej granda manĝaĵo de nia regiono estas la kristnaska porkido kaj la 'kuba sandviĉo' en kiu estas ŝinko. En mia regiono oni nuntempe aŭdas kaj legas trilingve: uson-angla, hispana kaj la krejola. Ni povas aldoni la araban sen problemoj. Sed ĉe ni la ŝiitoj ne rajtas mortigi la sunitojn kaj la sunitoj ne rajtas mortigi la ŝiitojn. mi kredas ke la plej multaj rifuĝintoj akceptos tion.

ustra (Pokaż profil) 16 września 2015, 19:59:20

La siriaj rifuĝantoj ne volas vivi en Eŭropo aŭ Usono. Ili simple volas pace vivi hejme. Aŭskultu tiun ĉi siriulinon.

klmn (Pokaż profil) 16 września 2015, 22:09:00

ustra:La siriaj rifuĝantoj ne volas vivi en Eŭropo aŭ Usono. Ili simple volas pace vivi hejme. Aŭskultu tiun ĉi siriulinon.
ĉi tiun

ustra (Pokaż profil) 17 września 2015, 07:42:14

klmn:
ustra:La siriaj rifuĝantoj ne volas vivi en Eŭropo aŭ Usono. Ili simple volas pace vivi hejme. Aŭskultu tiun ĉi siriulinon.
ĉi tiun
Kaj kio? Jam dum kvar jaroj daŭras la milito en Sirio, ĉar iuj eksteraj estroj volas faligi Assad. Kion vi atendas de la fuĝantoj? Krome, multaj aliaj naciecoj troviĝas inter la fuĝantoj. Pruvu, ke via filmeto montras sirianojn...
Ĉu vi entute spektis la siriulinon kaj komprenis ŝin?

klmn (Pokaż profil) 17 września 2015, 09:52:32

Vinisus:Kial NATO kaj Usono ne protektas la rifuĝantoj? Ili estas respondecaj, aŭ Vladimir Putin estas kulpa pri la okazintaĵo, ĉu?
Parte ankaŭ tio, ĉar parto da rifuĝantoj fuĝas for de la reĝimo de Assad. Kiun forte subtenas Rusio ankaŭ per soldatoj kaj militteĥnikaĵoj.

sproshua (Pokaż profil) 17 września 2015, 11:37:50

ustra:La siriaj rifuĝantoj ne volas vivi en Eŭropo aŭ Usono. Ili simple volas pace vivi hejme. Aŭskultu tiun ĉi siriulinon.
certe. kiu volus foriri el sia amata hejmo? sed se oni timiĝas resti, do kio? ĉu vi devigus resti onin? ĉu vi ne provizus forvojon?
konfese, mi ne komprenas tute la milito tie. ĝi ŝajnas malsimpla. se vi scias kiel haltigi ĝin, do mi petas ke vi disvastigu tiun scion.

ustra (Pokaż profil) 17 września 2015, 12:34:06

sproshua:
ustra:La siriaj rifuĝantoj ne volas vivi en Eŭropo aŭ Usono. Ili simple volas pace vivi hejme. Aŭskultu tiun ĉi siriulinon.
certe. kiu volus foriri el sia amata hejmo? sed se oni timiĝas resti, do kio? ĉu vi devigus resti onin? ĉu vi ne provizus forvojon?
konfese, mi ne komprenas tute la milito tie. ĝi ŝajnas malsimpla. se vi scias kiel haltigi ĝin, do mi petas ke vi disvastigu tiun scion.
Oni nepre devas helpi ilin, sed nepre kun rezono kaj racio. Tiurilate la plej grava ekkono estas kompreni, ke la kaŭzo de la sufero estas la plano faligi Assad per ajna rimedo. Kaj la siriulino en sia filmeto kaj mi en antaŭa mesaĝo jam menciis kiel oni reale povis helpi la sirianojn:

ustra:Jen kiel oni rapide kaj efektive povus helpi la refuĝantojn:

- ĉesigi la planon faligi prezidanton Assad
- ĉesi krei, financadi kaj instrui terororganizojn kiel ISIS aŭ Al Kaida (Usono, Israelo, Britio, Sauda Arabio)
- ĉesi bombardi Sirion pretekste de bombardi ISIS
- ĉesigi la sankciojn kontraŭ Sirio
- rekte subteni la refuĝejojn anstataŭ haltigi la monon
Sed tio ja kontraŭas la geopolitikajn celojn...

klmn (Pokaż profil) 17 września 2015, 18:47:00

ustra:
Kaj kio? Jam dum kvar jaroj daŭras la milito en Sirio, ĉar iuj eksteraj estroj volas faligi Assad. Kion vi atendas de la fuĝantoj? Krome, multaj aliaj naciecoj troviĝas inter la fuĝantoj. Pruvu, ke via filmeto montras sirianojn...
Nome, sirianaj rifuĝintoj estas nur malgranda parto inter ekonomiaj ŝanc-migrantoj el preskaŭ ĉiuj islamaj landoj

ustra:
Ĉu vi entute spektis la siriulinon kaj komprenis ŝin?
Certe ne.
Vi kaj viaj "materialoj" jam antaŭlonge estas ekster kampo de mia interesiĝo.

sproshua (Pokaż profil) 18 września 2015, 05:14:44

ustra:
sproshua:
ustra:La siriaj rifuĝantoj ne volas vivi en Eŭropo aŭ Usono. Ili simple volas pace vivi hejme. Aŭskultu tiun ĉi siriulinon.
certe. kiu volus foriri el sia amata hejmo? sed se oni timiĝas resti, do kio? ĉu vi devigus resti onin? ĉu vi ne provizus forvojon?
konfese, mi ne komprenas tute la milito tie. ĝi ŝajnas malsimpla. se vi scias kiel haltigi ĝin, do mi petas ke vi disvastigu tiun scion.
Oni nepre devas helpi ilin, sed nepre kun rezono kaj racio. Tiurilate la plej grava ekkono estas kompreni, ke la kaŭzo de la sufero estas la plano faligi Assad per ajna rimedo. Kaj la siriulino en sia filmeto kaj mi en antaŭa mesaĝo jam menciis kiel oni reale povis helpi la sirianojn:

ustra:Jen kiel oni rapide kaj efektive povus helpi la refuĝantojn:

- ĉesigi la planon faligi prezidanton Assad
- ĉesi krei, financadi kaj instrui terororganizojn kiel ISIS aŭ Al Kaida (Usono, Israelo, Britio, Sauda Arabio)
- ĉesi bombardi Sirion pretekste de bombardi ISIS
- ĉesigi la sankciojn kontraŭ Sirio
- rekte subteni la refuĝejojn anstataŭ haltigi la monon
Sed tio ja kontraŭas la geopolitikajn celojn...
dankon pro via respondo. klare mi ne legis la fadenon tute.
tiuj estas bonaj punktoj. kvankam mi konsentas kun vi pri tiuj, kiuj devas fariĝi, mi ankoraŭ ne scias kiel plej bone okazigi tiujn. mi ne havas multan monon. mi elparolas miajn kontraŭmilitajn kredojn ofte. iufoje mi marŝas kun aliaj kontraŭ milito aŭ kontraŭ la ordonema sistemo de avido. kion alian?

tamen mi pensas ke Assad foriĝu se li ja uzis ĥemiajn armilojn...

ustra (Pokaż profil) 18 września 2015, 07:56:39

sproshua:tamen mi pensas ke Assad foriĝu se li ja uzis ĥemiajn armilojn...
La gasa atako estis plia mensogo kontraŭ Assad. Tiun atakon plenumis la okcidente subtenitaj rebeloj (t.e. ISIS). Se vi volas forigi Assad, la agresantoj, kiuj kaŭzas tiom da sufero, sukcesis kun ilia propagando kaj vi verŝajne apogas bombardi Sirion, ĉu ne?

Wróć do góry