Sisu juurde

Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio?

kelle poolt Alkanadi, 6. september 2015

Postitused: 55

Keel: Esperanto

ustra (Näita profiili) 18. september 2015 7:56.39

sproshua:tamen mi pensas ke Assad foriĝu se li ja uzis ĥemiajn armilojn...
La gasa atako estis plia mensogo kontraŭ Assad. Tiun atakon plenumis la okcidente subtenitaj rebeloj (t.e. ISIS). Se vi volas forigi Assad, la agresantoj, kiuj kaŭzas tiom da sufero, sukcesis kun ilia propagando kaj vi verŝajne apogas bombardi Sirion, ĉu ne?

Lakiro (Näita profiili) 19. september 2015 9:08.25

klmn:Parte ankaŭ tio, ĉar parto da rifuĝantoj fuĝas for de la reĝimo de Assad. Kiun forte subtenas Rusio ankaŭ per soldatoj kaj militteĥnikaĵoj.
Assad estas leĝa prezidento de sia lando. Ĉiuj opoziciuloj kaj radikalaj islamanoj estas BANDITOJ far de Usono.
Assad ne murdas propran popolon, li defendas kutimajn homojn. Sed radikaluloj, ricevantaj helpon de Usono, senkapigas loĝantaron, pafas ĉiujn, kiuj ne estas muzulmanoj, detruas antikvan arĥitekturon kaj alportas ĥaoson.

Dekomence Usono foriĝis Ĥusejnon kaj Gaddafi-on, ĉar ili estis neregeblaj. Nun embarasas Assad. Usono devas nomumi alian prousonan vasalon, kiu scipovos leki fremdajn piedojn. Sed jam estas malfrue. Aperis nova islama forto ISIS, kiu disvolvas siajn ŝtatlimojn kaj strebas kapti Eŭropon.

Venas nova usonmaniera ordo de la "DEMOKRATIO" en Mezoriento.

klmn (Näita profiili) 19. september 2015 9:13.03

Lakiro:
klmn:Parte ankaŭ tio, ĉar parto da rifuĝantoj fuĝas for de la reĝimo de Assad. Kiun forte subtenas Rusio ankaŭ per soldatoj kaj militteĥnikaĵoj.
Assad estas leĝa prezidento de sia lando. Ĉiuj opoziciuloj kaj radikalaj islamanoj estas BANDITOJ far de Usono.
Assad ne murdas propran popolon, li defendas kutimajn homojn. Sed radikaluloj, ricevantaj helpon de Usono, senkapigas loĝantaron, pafas ĉiujn, kiuj ne estas muzulmanoj, detruas antikvan arĥitekturon kaj alportas ĥaoson.

Dekomence Usono foriĝis Ĥusejnon kaj Gaddafi-on, ĉar ili estis neregeblaj. Nun embarasas Assad. Usono devas nomumi alian prousonan vasalon, kiu scipovos leki fremdajn piedojn.
ridulo.gif

pepelui (Näita profiili) 19. september 2015 12:37.29

klmn:

Jes vi pravas. jam ke la ONU, kiun debas meti ordon ne faris nenion.

robbkvasnak (Näita profiili) 19. september 2015 13:57.17

Se mi klare komprenas Esperanton, la demando de tiu-ĉi fadeno estas: Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio? ne kiu kaŭzis/kaŭzas la problemojn inter Al Asaad kaj la suni-a loĝantaro. Kulpigi Usonon por la arbitra divido de landoj en tiu regiono miskomprenigas la historion kaj ja ne estas la demando. La respondoj de kelkaj skribintoj ĉi-tie estas "politikistaj", do oni demandas unu aferon kaj ili komencas paroli pri alia.
Mi nur aldonis ke ne nur Eŭropo devas akcepti rifuĝintoj - de homrajtaj kialoj - sed ankaŭ aliaj landoj kiel Kanado, Usono, Brazilo, Argentino.
Jes, estas valora punkto ke neniu propravole forlasas siajn hejmon sen kialo. Sed ĉar la urboj estas detruitaj kaj krom tio Sirio suferas jam de longe je sekeco tiel ke la registaro ne kapablas prisekurigi manĝon por la civitanoj, oni devas kompreni ke multaj volas iri for. Ĝis nun, la mondo silentis ĉar Libano kaj Turkio akceptis la rifuĝintojn (pli ol 2 milionoj vivas jam en Turkio - en Libano ili ne rajtas edukiĝi). Dum tiuj landoj suferis pro la amasa rifuĝo la aliaj landoj silentis.

raffadalbo (Näita profiili) 19. september 2015 17:07.47

robbkvasnak:Se mi klare komprenas Esperanton, la demando de tiu-ĉi fadeno estas: Devus Eŭropo akcepti enmigrintojn el Sirio? ne kiu kaŭzis/kaŭzas la problemojn inter Al Asaad kaj la suni-a loĝantaro.
La nuna situacio estas kiel tertremo. Ĉu oni devas helpi viktimojn de tertremo? Sendube jes. Tamen, oni devas konstrui domojn tiel ke ili ne falos, kiam la tertremo okazos. Kaj, se oni scias ke tertremo eblas, oni devas pretigi krizplanon.

Tion oni ne faris. Rigardu! Ni sciis pri la milito en Sirio kaj pri la teruraj suferoj de la siranoj, sed ni ne preparis ian planon. Poste, en 2014, multaj rifuĝintoj (veraj kaj, bedaŭrinde, ankaŭ malveraj) alvenis transmare en Grecion kaj Sicilion, multegaj (pli ol unu miliono) atingis Turkion, sed Eŭropo ne faris krizplanon. Multaj diris ke ĝi estas loka problemo.

Dum la unua duono de 2015, la kvanto de migrantoj pligrandigis. Pluraj komencis trapasi Serbion, tiel ke Hungario decidis konstrui muron inter si kaj Serbio. Sed ankoraŭ multaj opiniis ke la problemo estas aŭ malgranda aŭ loka.

Ĉu oni ne povis debati pri strategioj, leĝoj, traktatoj, akceptejoj, limoj, helpoj, kontroloj ktp kiam oni havis la ĝustan tempon? Antaŭ unu jaro?

Nun, Eŭropo ja devas akcepti la rifuĝintojn, sed:
*Ĉu Eŭropo kapablos akcepti ilin, sen komuna plano, aŭ sukcesos fari planon komunan kaj bonan sufiĉe haste?

Ĉar la kvanto de migrantoj estas tiel granda nun, ke ĝi krizigas eĉ Germanion.
Malkomunaj planoj aŭ komuna sed malbona plano naskos novajn problemojn.

ghibulo (Näita profiili) 19. september 2015 21:36.51

Ĉiun belan lokon povas man turniĝi en infero. Man sufiĉas nur koncentrigi tien multe da personojn. Alia maniero por kreo la inferon estas forlogi de la ŝtato sanajn, kapablajn kaj riĉajn personojn, kiuj povus batali por plibonigon en ĝian patrolandon sed kiuj preferas memevidente vivi pacame, senzorge kaj abunde, ĉar tiuj kiuj restas estas aŭ militantoj aŭ iliaj lamentindaj malriĉaj viktimoj. Tiuj kiuj volas krei pluajn inferojn ĉi tie en la Tero, tiuj estas veraj inferuloj kaj ne humanistoj aŭ aktivistoj kiel ili preferas indiki sin mem okulumo.gif.

Enmigrintoj jam ne kuras for de milito (ili estas jam en sendanĝerejojn kvazaŭ Greko, Turko, Serbo, Hungaro...), ili pelas sin al riĉecon kaj komforton da Germanio/Svedo/Brito. Ili ne suferas mortdanĝeron, ili suferas nur pro avido al pli komforto. Turko estas sendanĝera ŝtato por plimulto, sed ili nehezitas riski vivojn siajn infanojn en maro pro siaj avidoj. Kroato estas sendanĝera ŝtato, sed ĝia ekzistsekureco ne estas tiel alta, kiel en Germanio/Svedo kaj tial ĉiuj "devas" pluvojaĝi. Monero por komforto tiu ĉi unusola enmigrito povus helpi al multe da veraj mizeruloj, kiuj devas resti en Afrika.

sproshua (Näita profiili) 20. september 2015 2:55.57

ustra:
sproshua:tamen mi pensas ke Assad foriĝu se li ja uzis ĥemiajn armilojn...
La gasa atako estis plia mensogo kontraŭ Assad. Tiun atakon plenumis la okcidente subtenitaj rebeloj (t.e. ISIS). Se vi volas forigi Assad, la agresantoj, kiuj kaŭzas tiom da sufero, sukcesis kun ilia propagando kaj vi verŝajne apogas bombardi Sirion, ĉu ne?
mi klare skribis "se". la esploro estas ada, ĉu ne? mi ne apogas bombardi Sirion aŭ ie ajn. simile kiel mi kontraŭas grapolbombojn, kiujn Usono uzadas, mi kontraŭas ĥemiajn armilojn.

nu revenante al la fadena temo, mi kontraŭas militon, sed mi helpus homojn fuĝi bezonate. ni ne ĉesigos militojn ĝis ni la militan industrion ĉesigu. ni ne ĉesigos la militan industrion ĝis ni tutmondan monsistemon malkonstruu. ni ne malkonstruos tutmondan monsistemon ĝis ni pli donacemaj homoj fariĝu.

raffadalbo (Näita profiili) 20. september 2015 6:28.47

ghibulo:Enmigrintoj jam ne kuras for de milito (ili estas jam en sendanĝerejojn kvazaŭ Greko, Turko, Serbo, Hungaro...), ili pelas sin al riĉecon kaj komforton da Germanio/Svedo/Brito. Ili ne suferas mortdanĝeron, ili suferas nur pro avido al pli komforto. Turko estas sendanĝera ŝtato por plimulto, sed ili nehezitas riski vivojn siajn infanojn en maro pro siaj avidoj.
Mi kredas ke en tiu frazo vero kaj malvero danĝere miksas.

Veras ke homoj fuĝantaj el la milito en Sirio jam ne plu suferas mortdanĝeron en Turkio. Veras ke estas ero da avido en ilia volo atingi Germanion/Svedion/Brition.

Sed, aliflanke, ĉu ĝustas ke Turkio akceptas milionojn da refuĝintoj kaj aliaj landoj pli malproksimaj ne akceptas eĉ unun? ke la tuta aranĝo por tiu akceptado estas pagata per la mono de la turkaj civitanoj?

Pardonu, ghibulo. Estas tro facile komforte loĝi en Ceĥio kaj diri: ili restu en Grekio, en Italio, en Turkio; tio estu ilia problemo. Kiam Turkio kaj Grekio ne plu kapablis porti la pezon, ili diris: ekde morgaŭ tio estu VIA problemo.

Bedaŭrinde malmultaj diras: tio estu NIA komuna problemo, Eŭropo agu kiel unu lando, ĉiuj prenu eron de la komuna pezo. Male, Ĉeĥio estas hodiaŭ kontraŭ Grekio, Britio kontraŭ Francio, ktp.

ghibulo (Näita profiili) 20. september 2015 7:53.25

raffadalbo:Sed, aliflanke, ĉu ĝustas ke Turkio akceptas milionojn da refuĝintoj kaj aliaj landoj pli malproksimaj ne akceptas eĉ unun? ke la tuta aranĝo por tiu akceptado estas pagata per la mono de la turkaj civitanoj?

Pardonu, ghibulo. Estas tro facile komforte loĝi en Ceĥio kaj diri: ili restu en Grekio, en Italio, en Turkio; tio estu ilia problemo. Kiam Turkio kaj Grekio ne plu kapablis porti la pezon, ili diris: ekde morgaŭ tio estu VIA problemo.

Bedaŭrinde malmultaj diras: tio estu NIA komuna problemo, Eŭropo agu kiel unu lando, ĉiuj prenu eron de la komuna pezo. Male, Ĉeĥio estas hodiaŭ kontraŭ Grekio, Britio kontraŭ Francio, ktp.
Malĵoje multe da Eŭropanoj kredas je mediala propagando, ke Ĉeĥoj/Slovakoj/Hungaroj/Poloj ne volas helpi kun enmigrintojn, ĉar ili rifuzis "kvotojn", sed malmulte scias, ke reale ili akceptas ilin kaj ke ili estas volontaj akcepti pli enimgrintojn ol "kvotoj" elpostulas. Ĉeĥoj nur ne volas diktaĵoj kaj "kvotojn" vidas nur kiel malproksimigito kaj ne kiel elnodiĝo. Ni ne volas subterajn enmigrintojn -> se iu enmigrito ricevus azilon en Grekio, poste li povas esti sendita en Ĉeĥia kaj povas vivi ĉi tie ĝis la milito en lia patrolando finas.
Ni ofris tion ankaŭ subterajn enmigrintojn kiuj trairis, sed ili nevolis kaj nun ili jam estas en Germanio okulumo.gif Pro kio enkonduki "kvotojn", se ĉiuj enmigrintoj irus tien, kien ili volus (-> kompreneble en Germanio/Svedo)?
Vi diras "Europo... unu lando", sed Eŭropo povas esti unu lando nur poste en ĉiu Eŭropa lando enmigrintoj trovas egalajn ekzistsekurecojn!

Tagasi üles