Al la enhavo

Kial mi povas spekti televidon sen problemo

de Alkanadi, 2015-septembro-10

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-10 08:37:54

Kial mi povas spekti televidon aŭ iri al kino dum horoj sen problemo.

Sed, kiam mi uzas la komputilon, miaj okuloj streĉiĝas. Mi ripozas ĉiu 20 minutojn dum 20 sekundoj.

Mi faru kion?

faust_twi (Montri la profilon) 2015-septembro-10 08:47:18

Alkanadi:Kial mi povas spekti televidon aŭ iri al kino dum horoj sen problemo.

Sed, kiam mi uzas la komputilon, miaj okuloj streĉiĝas. Mi ripozas ĉiu 20 minutojn dum 20 sekundoj.

Mi faru kion?
per ĉiu vidigilo?

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-septembro-10 09:29:32

ĉu vi sidis proksime al la komputilo?

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-10 09:33:42

faust_twi:per ĉiu vidigilo?
Ĉiuj vidigiloj kaj retpaĝoj streĉas miajn okulojn. Mi uzas Linux-n kaj Windows-n. Mi uzas tekkomputilon, poŝtelefonon, aŭ normalan surtablan komputilon. Mi havas problemon kun ĉiuj.

Sed, mi tute ne havas problemojn kun televido.

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-10 09:34:14

jagr2808:ĉu vi sidis proksime al la komputilo?
Ne

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-septembro-10 09:50:00

Misterie....

kian televidilon vi uzas?

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-10 10:00:18

jagr2808:Misterie....

kian televidilon vi uzas?
Mi uzas Samsung televidilon.

faust_twi (Montri la profilon) 2015-septembro-10 10:03:16

mi havis saman problemon kun komputilo je labora loko. nun mi sidas proksime de fenestro kaj okuloj ne doloras plu.

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-10 13:42:49

faust_twi:mi havis saman problemon kun komputilo je labora loko. nun mi sidas proksime de fenestro kaj okuloj ne doloras plu.
Dankon por via respondo.

Ĉu vi opinias, ke mi devas pli da lumo? Mi sidas iom proksime de fenestro kaj mi estas sub bonaj ampoloj.

erinja (Montri la profilon) 2015-septembro-10 14:23:03

Kredeble temas pri distanco (vi estas proksima al la komputila ekrano) kaj pri bezono por koncentriĝo, por legi tekston ktp. Tia legado estas multe pli streĉa por la okuloj ol simpla spektado de televida programo en televido.

Reen al la supro