ไปยังสารบัญ

Kial mi povas spekti televidon sen problemo

จาก Alkanadi, 10 กันยายน 2015

ข้อความ 12

ภาษา: Esperanto

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 08:37:54

Kial mi povas spekti televidon aŭ iri al kino dum horoj sen problemo.

Sed, kiam mi uzas la komputilon, miaj okuloj streĉiĝas. Mi ripozas ĉiu 20 minutojn dum 20 sekundoj.

Mi faru kion?

faust_twi (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 08:47:18

Alkanadi:Kial mi povas spekti televidon aŭ iri al kino dum horoj sen problemo.

Sed, kiam mi uzas la komputilon, miaj okuloj streĉiĝas. Mi ripozas ĉiu 20 minutojn dum 20 sekundoj.

Mi faru kion?
per ĉiu vidigilo?

jagr2808 (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 09:29:32

ĉu vi sidis proksime al la komputilo?

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 09:33:42

faust_twi:per ĉiu vidigilo?
Ĉiuj vidigiloj kaj retpaĝoj streĉas miajn okulojn. Mi uzas Linux-n kaj Windows-n. Mi uzas tekkomputilon, poŝtelefonon, aŭ normalan surtablan komputilon. Mi havas problemon kun ĉiuj.

Sed, mi tute ne havas problemojn kun televido.

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 09:34:14

jagr2808:ĉu vi sidis proksime al la komputilo?
Ne

jagr2808 (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 09:50:00

Misterie....

kian televidilon vi uzas?

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 10:00:18

jagr2808:Misterie....

kian televidilon vi uzas?
Mi uzas Samsung televidilon.

faust_twi (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 10:03:16

mi havis saman problemon kun komputilo je labora loko. nun mi sidas proksime de fenestro kaj okuloj ne doloras plu.

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 13:42:49

faust_twi:mi havis saman problemon kun komputilo je labora loko. nun mi sidas proksime de fenestro kaj okuloj ne doloras plu.
Dankon por via respondo.

Ĉu vi opinias, ke mi devas pli da lumo? Mi sidas iom proksime de fenestro kaj mi estas sub bonaj ampoloj.

erinja (แสดงโปรไฟล์) 10 กันยายน 2015, 14:23:03

Kredeble temas pri distanco (vi estas proksima al la komputila ekrano) kaj pri bezono por koncentriĝo, por legi tekston ktp. Tia legado estas multe pli streĉa por la okuloj ol simpla spektado de televida programo en televido.

กลับไปด้านบน