Naar de inhoud

Kial mi povas spekti televidon sen problemo

door Alkanadi, 10 september 2015

Berichten: 12

Taal: Esperanto

Vinisus (Profiel tonen) 10 september 2015 16:22:41

Alkanadi:Kial mi povas spekti televidon aŭ iri al kino dum horoj sen problemo.

Sed, kiam mi uzas la komputilon, miaj okuloj streĉiĝas. Mi ripozas ĉiu 20 minutojn dum 20 sekundoj.

Mi faru kion?
Eble LED ekrano estus pli komforta por viaj okuloj ol aliaj.

novatago (Profiel tonen) 10 september 2015 17:07:01

Por vidi filmojn ĝustigu la ekranan brilon kaj sidiĝu iom pli malproksime. Por legi pligrandigu la tekston (Ctrl + +) kaj uzu la tiel nomatan “noktan modon” (ne ĉiu ilo nomas tion tiel). Tiu modo inversigas la plej kutimajn tekstajn kolorojn nigran sur blanka. Do, vi havos nigran fonon sub blanka teksto. Kelkaj retumiloj permesas al oni fari tion iel. Nuna versio de Fajrvulpo havas butoneton sur la dekstra flanko de la adresa tekstujo, la bildo de la butono estas libro, tamen tiu butono ne aperas ĉiam. Post premi la butonon vi vidos la ĉefan tekston de retpaĝo kaj maldekstre du butonojn: unu por eliri de la modo, kaj alia por agordi kolorojn kaj tekstograndon.

Mi ne povas ekspliki la aferon por ĉiu retumilo. Tamen estas retpaĝo, kiu faras tion por preskaŭ ĉiu retumilo: https://www.readability.com/ (eĉ tabuletoj kaj poŝtelefonoj). Ĝi havas programetojn por kelkaj retumiloj sed se ne oni volas aŭ povas elŝuti tiujn oni povas aldoni markilon al la retumila markilaron, estas facila maniero kaj “malfacila”:
https://www.readability.com/bookmarklets. Ankaŭ estas butonoj por selekti kolorojn kaj tekstogrando.

Por PDF-legilo, en la oficiala programo iru al la menuo Redakti - Preferencoj, (laŭ la deka versio) aperos dialoga kadro, kiu enhavas elektaĵojn maldekstre, elektu aleriblecon (accesibility), kaj dekstre marku “ŝanĝi dokumentajn kolorojn” kaj elektu rondeton de la koloroj laŭ persona ŝato. Tamen memoru ke ne ĉiu PDF-dokumento estas blanka kaj nigra, kaj vi devos malmarki “ŝanĝi dokumentajn kolorojn” por vidi ĝuste kelkajn dokumentojn. Oficiala PDF-legilo por Androjdo ankaŭ permesas fari tion iel, verŝajne pli facile, sed mi ne memoras nun, esploru la aferon.

Mi faras tion delonge kaj povas legi tiom longe per komputilo kaj poŝtelefono, kiel per normala libro… se la seĝo estas komforta. Gravas ambaŭ aferoj, koloroj kaj teksto grando. Se eblas, mi ne elektas blankan koloron por teksto sed helan grizon.

Eble estas normala tio, kio okazas al vi ĉar komputila ekrano ne funkcias tute same al televidilo. Komputila ekrano estas pli taŭga por senmovaj bildoj kaj televidilo male, tial en televido oni legas (aŭ legus) multe pli malkomforte, kvankam eble en modernaj televidiloj tion iom ŝanĝiĝis.

Ĝis, Novatago.

Terug naar boven