ورود به محتوا

kiel priskribi lokon?

از jagr2808, 10 سپتامبر 2015

پست‌ها: 10

زبان: Esperanto

jagr2808 (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2015،‏ 19:09:03

Mi loĝas 1 kilometro en la okcidenta direkto el oslo

Ĉu mi loĝas: apenaŭ okcidente ol aŭ el aŭ por Oslo?
Ĉu apenaŭ estas ĝusta vorto aŭ alia vorto pli ĝustas?

johmue (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2015،‏ 19:39:15

jagr2808:Mi loĝas 1 kilometro en la okcidenta direkto el oslo

Ĉu mi loĝas: apenaŭ okcidente ol aŭ el aŭ por Oslo?
Ĉu apenaŭ estas ĝusta vorto aŭ alia vorto pli ĝustas?
Mi fakte dirus: "Mi loĝas ĵus okcidente de Oslo." Kvankam "ĵus" estas laŭvortare nur tempa vorto.

Ondo (نمایش مشخصات) 11 سپتامبر 2015،‏ 17:29:50

jagr2808:Mi loĝas 1 kilometro en la okcidenta direkto el oslo

Ĉu mi loĝas: apenaŭ okcidente ol aŭ el aŭ por Oslo?
Ĉu apenaŭ estas ĝusta vorto aŭ alia vorto pli ĝustas?
Tuj estas uzata ĝuste tiel, kun loka signifo. PIV donas ĉi tiujn ekzemplojn:

* mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego Z;
* la cikonioj flugis unu tuj post la alia Z;
* la urbo sin trovas tuj sur la bordo de la maro Z;
* tuj sub li la flanko de l’ monto estis krutega B;
* tuj antaŭ via nazo ili vin mokas.


Do, ekzemple: vi loĝas tuj apud Oslo.

DuckFiasco (نمایش مشخصات) 12 سپتامبر 2015،‏ 23:06:05

Mi samopinias kiel Ondo. "tuj" estas la plej taŭga vorto, ĉar kiel jam dirite, "ĵus" montras proksimecon laŭ tempo.

sudanglo (نمایش مشخصات) 13 سپتامبر 2015،‏ 10:58:59

Mi loĝas nur unu kilometron okcidente de Oslo.

raffadalbo (نمایش مشخصات) 13 سپتامبر 2015،‏ 14:09:15

jagr2808:Ĉu mi loĝas: apenaŭ okcidente ol aŭ el aŭ por Oslo?
Ĉu apenaŭ estas ĝusta vorto aŭ alia vorto pli ĝustas?
Laŭ mi, "apenaŭ" ĝustas. Ankaŭ "tuj" taŭgas, sed kun malsama nuanco.

Kaj mi kredas ke sudanglo pravas pri la prepozicio "de", kvankam mi ne scias precize kial.

Do mi dirus: Mi loĝas apenaŭ okcidente de Oslo.

Vinisus (نمایش مشخصات) 13 سپتامبر 2015،‏ 14:18:46

Mi loĝas unu kilometron okcidente malproksime de Oslo

Vinisus (نمایش مشخصات) 13 سپتامبر 2015،‏ 14:33:52

Mi loĝas en okcidenta kvartalo unu kilometron malproksime de la Osla urbocentro.

jagr2808 (نمایش مشخصات) 13 سپتامبر 2015،‏ 14:49:19

Dankon

Mi pensas ke mi diros: Mi loĝas tuj okcidente de Oslo.

Vinisus (نمایش مشخصات) 13 سپتامبر 2015،‏ 15:21:57

Laŭ PIV "tuj" rimarko 2 "Tute proksime de io tute apude"; mi estas tie ĉi proksime tuj post la pordego, Diraĵo de Zamenhof. Do vi certe rajtas skribi la jenon: "Mi loĝas tuj post Oslo unu kilometron okcidente; aŭ je unu kilometro se vi ne volas uzi literon "n".
Plej amike.

بازگشت به بالا