目次へ

Al la kredantoj

MrMosier,2015年9月15日の

メッセージ: 53

言語: Esperanto

dbob (プロフィールを表示) 2015年9月18日 16:52:50

Dum vi scias ke Dio estas por vi, tiuj kiuj kontraŭas vin ne gravas.
El la biblia vidpunkto tiu frazo ŝajnas tute vera kaj kohera.
Se Li estas ĉiopova, kial Li ne povas subteni individuojn?
Se Li estas ĉiopova, kial Li permesas ĉian malbonon kaj suferon en la mondo?

ustra (プロフィールを表示) 2015年9月18日 17:24:25

dbob:Se Li estas ĉiopova, kial Li permesas ĉian malbonon kaj suferon en la mondo?
Preskaŭ ĉian malbonon kaj suferon kaŭzas homoj mem, ĉu ne? Kial do kulpigi Dion?

dbob (プロフィールを表示) 2015年9月18日 17:33:21

ustra:
dbob:Se Li estas ĉiopova, kial Li permesas ĉian malbonon kaj suferon en la mondo?
Preskaŭ ĉian malbonon kaj suferon kaŭzas homoj mem, ĉu ne? Kial do kulpigi Dion?
Mi konsentas. Krome, ne eblas kulpigi Dion.

Notxor (プロフィールを表示) 2015年9月18日 17:48:59

ustra:
dbob:Se Li estas ĉiopova, kial Li permesas ĉian malbonon kaj suferon en la mondo?
Preskaŭ ĉian malbonon kaj suferon kaŭzas homoj mem, ĉu ne? Kial do kulpigi Dion?
Se Dio povas halti kaj permesas ĝin: estas kunlaboranto (se ne povas halti ne estas ĉiopova), do aŭ Dio ne ekzistas aŭ estas malbonulo aŭ ne estas ĉiopova. Se ne estas ĉiopova ne estas Dio, se estas malbonulo ne estas adorinda... Dio ne ekzistas estas la plej simpla fakto.

dbob (プロフィールを表示) 2015年9月18日 18:02:43

Notxor:

Feliĉe aŭ bedaŭrinde, tio estas tre logika argumento.

ustra (プロフィールを表示) 2015年9月18日 18:40:59

Notxor:
ustra:
dbob:Se Li estas ĉiopova, kial Li permesas ĉian malbonon kaj suferon en la mondo?
Preskaŭ ĉian malbonon kaj suferon kaŭzas homoj mem, ĉu ne? Kial do kulpigi Dion?
Se Dio povas halti kaj permesas ĝin: estas kunlaboranto (se ne povas halti ne estas ĉiopova), do aŭ Dio ne ekzistas aŭ estas malbonulo aŭ ne estas ĉiopova. Se ne estas ĉiopova ne estas Dio, se estas malbonulo ne estas adorinda... Dio ne ekzistas estas la plej simpla fakto.
Kial Dio devus haltigi ion? Kial Dio devus ankaŭ prizorgi, ke ni memvole elektas ruinigi nian propran vivon? Li jam donis la mondon, vivon, liberan volon ktp. Kion vi ankoraŭ atendas de Li?

Notxor (プロフィールを表示) 2015年9月18日 19:19:57

Se viaj gefilioj ruinigas sian vivon vi farus nenion? Se vi ne prizorgus, certe, vi ne amas viajn gefiliojn. Ne ekzistas Dion kaj nenion donis al mi, nek povis krei mondon nek povis doni vivon. Sed, se Dio ekzistus, kial mi devas ami lin se li nek amas nek prizorgas de lian gefilioj?

dbob (プロフィールを表示) 2015年9月18日 21:51:47

Ŝajnas pli kaj pli, ke Dio ne estas tiel, kiel la plimulto de homoj Lin imagas. Sed la ĉefa demando estas, kial homoj imagas Lin tiel, se la Biblio detale priskribas Lin alie?

opincar (プロフィールを表示) 2015年9月19日 2:19:29

dbob:Ŝajnas pli kaj pli, ke Dio ne estas tiel, kiel la plimulto de homoj Lin imagas. Sed la ĉefa demando estas, kial homoj imagas Lin tiel, se la Biblio detale priskribas Lin alie?
Bedauxrinde, cxar individuo ni mezuras nek pezas la ekzistecon de libera volo, vero, beleco kaj alia konceptoj/homaj spertoj. Cxiu persono devas trovi sian propran vojon ke EBLAS tiu scii plej alta povo/inteligenteco (por kredantoj: Dio).

vejktoro (プロフィールを表示) 2015年9月19日 4:16:09

ustra:
dbob:Se Li estas ĉiopova, kial Li permesas ĉian malbonon kaj suferon en la mondo?
Preskaŭ ĉian malbonon kaj suferon kaŭzas homoj mem, ĉu ne? Kial do kulpigi Dion?
Se ĉiu estas de la kredanto, se Dio igis la universon kiel ĝi estas, kaj en tiu, la homon kiel ĝi estas, do ni estas Lia kulpo. Niaj ago, eĉ niaj pensoj estas de Dio kaj ĉar kaj laŭ Dio - Li faris ke ni povas fari kiel ni faras.

Do, Li kulpas. Li sole kulpas, ĉar eĉ la diablo ne ekzistus sen Li.

Plue, ĉar Dio ne povas agi malbone, ĉar ĉio ke Li faras estas sankta kaj bona, ĉar ĉio estas Lia intenca skizo, la malbonaĵo de homaro estas bona kaj sankta.

先頭にもどる