前往目錄

Angla: aperas 'r'

貼文者: Duko, 2015年9月15日

訊息: 7

語言: Esperanto

Duko (顯示個人資料) 2015年9月15日下午3:44:04

Spektante anglalingvajn televid-elsendojn, mi rimarkis strangan aperon de sono 'r' inter du vokaloj.
Ekzemple, dirante "an idea of" oni elparolas ĝin kvazaŭ ĝi estus "an idearof".
Mi rimarkis tion nur dum la lasta jaro. Ĉu mia aŭdo trompas min? Se ne, ĉu tio estas nova evoluaĵo? Ĉu vi mem rimarkis similajn elparol-manierojn?

mbalicki (顯示個人資料) 2015年9月15日下午7:10:45

Ne scias mi multe pri tiu /ɹ/ inter du vokaloj, sed ŝajnas al mi, ke tio estas afero de iu angla elparolmaniero.

Tie ĉi havas vi filmeton (angle) de iu anglo, kiu estis demandita pri tiu superflua /ɹ/.

bdlingle (顯示個人資料) 2015年9月15日下午7:25:47

Mi nur scias pri la homoj de Anglio, kiu ĉiam metas "r" post la litero "a"

vejktoro (顯示個人資料) 2015年9月15日下午8:37:54

Duko:Spektante anglalingvajn televid-elsendojn, mi rimarkis strangan aperon de sono 'r' inter du vokaloj.
Ekzemple, dirante "an idea of" oni elparolas ĝin kvazaŭ ĝi estus "an idearof".
Mi rimarkis tion nur dum la lasta jaro. Ĉu mia aŭdo trompas min? Se ne, ĉu tio estas nova evoluaĵo? Ĉu vi mem rimarkis similajn elparol-manierojn?
Tiu r estas ordinara je pluraj dialektoj. Ĝi estas malnova.

Duko (顯示個人資料) 2015年9月16日上午7:44:04

Dankon! Ja, la menciitaj televid-elsendoj estis britaj. La video estas tre bona, ĝi klarigas la aferon.

Mustelvulpo (顯示個人資料) 2015年9月23日下午6:43:29

Iuj homoj en nordorienta Usono jen aldonas r, jen forigas r. Ili "pahk the cah in Hahvahd yahd" sed nomas iliajn filinojn "Brender" kaj "Linder."

robbkvasnak (顯示個人資料) 2015年9月23日下午10:39:42

Por scii plu pri tio, vi povas spekti tre bonan filmon per Youtube: Do you speak American?

回到上端