Mesaĝoj: 5
Lingvo: Esperanto
Demian (Montri la profilon) 2015-septembro-18 13:03:25
Altebrilas (Montri la profilon) 2015-septembro-20 13:40:35
Demian (Montri la profilon) 2015-septembro-20 14:54:08
Altebrilas:Mi komprenis, ke la ŝoforoj de taksietoj kiuj ne parolas la lokan lingvon de Mumbaj ne plu rajtas ŝofori en tiu urbo. Ĉu tiu lingvo estas parolata de la tuta loĝantaro, aŭ ĉu estas pluraj lingvoj?Mumbai estas la ĉefurbo de Maharaŝtro. Kvankam la gepatra lingvo de Maharaŝtro estas marata, en Mumbai oni parolas dialekton de hindustana, kiu similas al hinda kaj urdua. Tial, oni diras, ke kono de hinda-urdua estas pli utila en Mumbai ol marata. La decido estas politika ĉar ksenofobio estas alloga al politikistoj.
La aŭtoro de la menciita verkaĵo diras, ke kvankam la decido de trudi maratan en Mumbai estas simptomo de ksenofobio, tiu malamo al fremduloj estas malgranda kompare al ksenofobio de angla-lingvanoj kaj hinda-lingvanoj en Barato. Ĉiu en Barato studas devas studi anglan kaj hindan, sed angla- kaj hinda-parolantoj rarege studas aliajn baratajn lingvojn.
morico (Montri la profilon) 2015-septembro-21 06:57:52
La lingvaj diskriminacioj kaŭzas multajn konfliktojn inter gentoj, nacioj kaj iafoje militojn.
Plie la nuna monda bezonas universalan konsciencon kaj konscion.
La internacia lingvo, meze dek foje pli facila kaj cent foje pli justa ol la angla, devus esti subtenota de la landoj kaj civitanoj en la mondo.
Miland (Montri la profilon) 2015-septembro-21 12:25:18
Bv. doni al ni, do, pli precizan takson de la proporcio de Baratanoj, kiuj konas la anglan, almenaŭ je nivelo de dua lingvo. Kion vi opinias?