Späť na obsah

Diskriminacio kaŭita de angla kaj hinda

od Demian, 18. septembra 2015

Príspevky: 5

Jazyk: Esperanto

Demian (Zobraziť profil) 18. septembra 2015 13:03:25

Jen estas interesa artikolo pri la diskriminacio, kiu estas rezultato de la trudo de angla kaj hinda al Barato. http://scroll.in/article/756105/stop-outraging-ove...

Altebrilas (Zobraziť profil) 20. septembra 2015 13:40:35

Mi komprenis, ke la ŝoforoj de taksietoj kiuj ne parolas la lokan lingvon de Mumbaj ne plu rajtas ŝofori en tiu urbo. Ĉu tiu lingvo estas parolata de la tuta loĝantaro, aŭ ĉu estas pluraj lingvoj?

Demian (Zobraziť profil) 20. septembra 2015 14:54:08

Altebrilas:Mi komprenis, ke la ŝoforoj de taksietoj kiuj ne parolas la lokan lingvon de Mumbaj ne plu rajtas ŝofori en tiu urbo. Ĉu tiu lingvo estas parolata de la tuta loĝantaro, aŭ ĉu estas pluraj lingvoj?
Mumbai estas la ĉefurbo de Maharaŝtro. Kvankam la gepatra lingvo de Maharaŝtro estas marata, en Mumbai oni parolas dialekton de hindustana, kiu similas al hinda kaj urdua. Tial, oni diras, ke kono de hinda-urdua estas pli utila en Mumbai ol marata. La decido estas politika ĉar ksenofobio estas alloga al politikistoj.

La aŭtoro de la menciita verkaĵo diras, ke kvankam la decido de trudi maratan en Mumbai estas simptomo de ksenofobio, tiu malamo al fremduloj estas malgranda kompare al ksenofobio de angla-lingvanoj kaj hinda-lingvanoj en Barato. Ĉiu en Barato studas devas studi anglan kaj hindan, sed angla- kaj hinda-parolantoj rarege studas aliajn baratajn lingvojn.

morico (Zobraziť profil) 21. septembra 2015 6:57:52

En 2020 la loĝantaro de Barato (1314 milionoj da homoj en 2015)estos la pli granda en la mondo antaŭ Ĉinio (1372 milionoj en 2015), ĉar la loĝantaro de Barato kreskas pli rapide. Do la situacio en Barato estas grava por la mondo.

La lingvaj diskriminacioj kaŭzas multajn konfliktojn inter gentoj, nacioj kaj iafoje militojn.
Plie la nuna monda bezonas universalan konsciencon kaj konscion.

La internacia lingvo, meze dek foje pli facila kaj cent foje pli justa ol la angla, devus esti subtenota de la landoj kaj civitanoj en la mondo.

Miland (Zobraziť profil) 21. septembra 2015 12:25:18

Laŭ tiu artikolo, anglalingvaj ĵurnaloj atingas nur 3 procentojn de Baratanoj. Ĉu ne, tamen multaj legas novaĵon komputile aŭ pruntas ĵurnalon el amiko aŭ parenco? Krome, multaj Baratanoj, kiuj ne ĉe-estis anglalingvan lernejon tamen lernis la lingvon kiel dua lingvo, kaj lernis uzi ĝin tiel bone kiel denaskuloj. Precipe, miaopinie, ĉe-estintoj de la pli prestiĝaj barat-lingvaj lernejoj.
Bv. doni al ni, do, pli precizan takson de la proporcio de Baratanoj, kiuj konas la anglan, almenaŭ je nivelo de dua lingvo. Kion vi opinias?

Nahor