Ke daftar isi

KUN plus N-finaĵo

dari dbob, 18 September 2015

Pesan: 4

Bahasa: Esperanto

dbob (Tunjukkan profil) 18 September 2015 18.04.36

Kial en la jenaj frazoj el Tekstaro, la vortoj post “kun” finiĝas per N-finaĵo?

1 “Kaj Aĥaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo”
2 “el la arbaro venis sur belega ĉevalo [...] juna knabino kun malproksimen lumanta ruĝa ĉapeto sur la kapo”
3 “Post kvin horoj ili revenas kun lacegajn mienoj.”

Antaŭdankon.

PS: Serĉesprimo = kun w+n

Tempodivalse (Tunjukkan profil) 18 September 2015 18.14.02

Numeroj 1 kaj 3 ŝajne estas preseraroj. Mi iom surpriziĝas ke la Tekstaro permesas tiaĵojn. Okaze de numero 2, temas ne pri rektobjekto sed pri akuzativo de direkto; do, estas tute ebla frazo, t.e. "kun ĉapeto sur la kapo kiu lumas en la malproksimecon".

Тerurĉjo (Tunjukkan profil) 18 September 2015 18.16.44

la unua kaj la tria estas evidentaj eraroj, ĉu pro mistajpo aŭ gramatikaj

la dua estas ĝusta, ĉar montras distancan direkton de lumo, kiun radias la ĉapelo

Kembali ke atas