kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?
从 bluephoenix, 2008年2月10日
讯息: 24
语言: Esperanto
bluephoenix (显示个人资料) 2008年2月10日上午7:01:33
Mi havas demandon... kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?
Mi scias, ke la angla vorto 'database' estas 'datumbazo' kaj 'website' estas 'retejo,' sed mi ne scias tiel, kiel oni signifas 'driven'. Mia plej bona konjekto estas 'datumbaze subtena retejo,' aŭ io simila.
Dankon frue.
-Tim
RiotNrrd (显示个人资料) 2008年2月10日上午7:10:31
sergejm (显示个人资料) 2008年2月10日上午10:02:00
Do:
datumbase pelata retejo
Aŭ:
datumbase regata retejo
datumbase kontrolata retejo
so9q (显示个人资料) 2008年2月10日下午12:43:37
bluephoenix:Saluton, ĉiu!Mi vidis: Retejo povigita de datumbazo (uzita ĉe http://drupalo.org/)
Mi havas demandon... kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?
Mi dirus:
Datumbazpovigita retejo.
aŭ: Retejo funkciigita per datumbazo.
Ekz. Mi hieraŭ vizitis datumbazpovigitan retejon, nome dejo.dk!
Amike
Denizo
so9q (显示个人资料) 2008年2月10日下午12:45:43
RiotNrrd:Datumbaze potencata retejo.Ĉu vere temas pri "povo"? Por mi povo ne tiel manifestiĝas.
so9q (显示个人资料) 2008年2月10日下午1:05:57
sergejm:Do:Laŭ mia kompreno de la angla estas granda diferenco inter driver kaj driven. Driver estas komputila termino, sed "to drive, to be drivin" estas nur kutima anglaĵo.
datumbase pelata retejo
Aŭ:
datumbase regata retejo
datumbase kontrolata retejo
Rigardu: http://www.answers.com/to+drive
mi dirus ke 3 estas la celita signifo do: "To guide, control, or direct (a vehicle)."
sergejm (显示个人资料) 2008年2月10日下午2:26:51
ReVo ankaŭ donas tradukon 'pelilo' por komputila 'driver'.
Ĉi tie 'drive (drove, driven)' estas komputila termino. Ĝia traduko ĉeestas senpere nek en Komputada Leksikono de Pokrovskij, nek en ReVo.
LMMO, el ordinaraj signifoj de 'drive' plej konvenas 'force someone to work'. Do:
Funkciigata de datumbazo retejo.
bluephoenix (显示个人资料) 2008年2月11日上午4:52:03
-Tim
so9q (显示个人资料) 2008年2月11日下午12:39:37
bluephoenix:Koran dankon, RiotNrrd, sergejm kaj so9q. Mi elektas "datumbaz-povigita retejo." Mi pli ŝatas "povigita" ol "pelata", ĉar la vorto signifas ke sen la datumbazo, le retejo ne ekzistus.Jen plia rimarko:
Via kunskribo per dividostreko ne tre plaĉas al mi. Kial enmeti la dividostrekon?
"datumbazpovigita retejo" estas tute bona laŭ mi. Same oni ne metas dividostrekon en kun-metita, ktp. Temas pri bonstila konsidero.
Bertilo rimarkis la jenon pri kunskriboj:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...
"Speciala formo de apudmeto estas kunskribo. En kunskribo pluraj (plej ofte du) samspecaj vortoj kunlaboras por esprimi ion specialan. La apartaj vortoj en kunskribo preskaŭ fariĝas unu kunmetita vorto. Oni elparolas ilin senpaŭze, kaj oni kutimas ilin skribi kune, sed kun dividostreko. Tamen ne temas pri veraj kunmetaĵoj. Gramatike oni traktas ilin (normale) kiel apartajn vortojn:"
leonarde (显示个人资料) 2008年2月13日下午4:17:38
so9q:La fonto, kiuj vi citis, ŝajnas apogi la uzon de la dividstreko. Ĝi ne apogas vian argumenton. Kial vi poŝtis la fonton?
Via kunskribo per dividostreko ne tre plaĉas al mi.
Bertilo rimarkis la jenon pri kunskriboj:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...