Към съдържанието

Ĉi tiam

от eran1999, 20 септември 2015

Съобщения: 4

Език: Esperanto

eran1999 (Покажи профила) 20 септември 2015, 18:49:00

Kion signifas "ĉi tiam"? Ĉu tio estas same kiel "nun"?

Серёга (Покажи профила) 20 септември 2015, 19:29:50

Mi pensas ne. Tio estas la konkreta tempo pri kiu ĵus diris. Ĝi povus esti "nun", "hieraŭ", "morgaŭ" aŭ je 1900 jaro.

Tempodivalse (Покажи профила) 20 септември 2015, 20:01:52

Ĉi tiam = dum ĉi tiu tempo, laŭ la kunteksto (sed la priparolata tempo povas esti aŭ la estanteco aŭ la pasinteco, aŭ eĉ la futuro)

sudanglo (Покажи профила) 21 септември 2015, 09:28:29

Mi supozus ke la nombro de kazoj kie oni bezonas distingi inter tiam proksima kaj tiam for estas malgranda.

La trafoj en la Tekstaro por 'ĉi tiam' estas preskaŭ ĉiuj en unu sola teksto, kaj 'tiam ĉi' ŝajnas esti evitata en modernaj tekstoj - same 'ĉi tiu tempo' mankas en modernaj fontoj.

Kontraste, 'tiu tempo' kaj 'tiam' troviĝas en fontoj modernaj kaj malnovaj

Обратно нагоре