본문으로

La vortoj

글쓴이: reza_k, 2015년 9월 21일

글: 8

언어: Esperanto

reza_k (프로필 보기) 2015년 9월 21일 오전 8:00:14

Enamiĝo ekardas; la gejunuloj prenas la reciprokan altiriĝon por "spiritaj ligoj nerompeblaj".

Nupta festo... Post kelkaj monatoj jen venis resobriĝo: "Kion mi trovis en ŝi?". Iufoje kazo ĉi-tipa banalas kiel virina ruzaĵo:...

Jakobo havas ioman sperton en am-aferoj, sperton pli malgajan ol bravur-memoran...

Kion signifas la dikaj vortoj supere?

jagr2808 (프로필 보기) 2015년 9월 21일 오전 8:13:10

Altiriĝon = "Attraction" kiam homoj enamiĝas ili tiras al alia homo, ili altiras kaj altiriĝas.

resobriĝo = re-sobr-iĝo, la ado ke ree iĝi sobra

banalas = estas banala

mi ne konas la lastan vorton

Simon_Gauvain (프로필 보기) 2015년 9월 21일 오후 7:04:20

- forviŝita -

sergejm (프로필 보기) 2015년 9월 22일 오전 10:30:34

PIV:bravur/o. Tre brila stilo aŭ ludmaniero: bravura peco; ludi la adaĝon kun bravuro.
Do, Jakobo estis malgaja pro sia am-aferoj, anstataŭ memori pri ili kun bravura muziko.

reza_k (프로필 보기) 2015년 9월 22일 오후 3:00:03

sergejm:
PIV:bravur/o. Tre brila stilo aŭ ludmaniero: bravura peco; ludi la adaĝon kun bravuro.
Do, Jakobo estis malgaja pro sia am-aferoj, anstataŭ memori pri ili kun bravura muziko.
Dankon tre bone.

Ondo (프로필 보기) 2015년 9월 23일 오후 7:22:36

reza_k:
Jakobo havas ioman sperton en am-aferoj, sperton pli malgajan ol bravur-memoran...

Kion signifas la dikaj vortoj supere?
Mi pensas, ke la frazo neniel rilatas al muziko, sed pli ĝenerale al bravuro = brila lerteco, granda stila sukceso. Do, proksimume

* Viktor havas sperton, kiu estas pli malgaja ol memoriganta pri bravuro (pri bravura momento en rilatoj kun virino, pri brile lertega sukceso en amo).

Li ne memoras siajn spertojn kiel brilajn sukcesojn, kiel lertegajn agojn, sed pli kiel ion malgajan.

reza_k (프로필 보기) 2015년 9월 24일 오전 10:03:53

Ondo:

Jes, mi pensas ke via interpreto estas plej proksime al koncepto de la resto de teksto ol oni de Sergejm.

Alia demando:

Kiel mi devas traduki suba frazo al Esperanto?:
Your answer is better than john's.

fizikisto (프로필 보기) 2015년 9월 25일 오전 8:48:48

reza_k:
Kiel mi devas traduki suba frazo al Esperanto?:
Your answer is better than john's.
Kiel mi devas traduki subaN frazoN al Esperanto?
Eble tiel:
Via respondo estas pli bona ol tiu de John.
Vi respondis pli bone ol John.

다시 위로