Messages: 8
Language: Esperanto
reza_k (User's profile) September 21, 2015, 8:00:14 AM
Nupta festo... Post kelkaj monatoj jen venis resobriĝo: "Kion mi trovis en ŝi?". Iufoje kazo ĉi-tipa banalas kiel virina ruzaĵo:...
Jakobo havas ioman sperton en am-aferoj, sperton pli malgajan ol bravur-memoran...
Kion signifas la dikaj vortoj supere?
jagr2808 (User's profile) September 21, 2015, 8:13:10 AM
resobriĝo = re-sobr-iĝo, la ado ke ree iĝi sobra
banalas = estas banala
mi ne konas la lastan vorton
Simon_Gauvain (User's profile) September 21, 2015, 7:04:20 PM
sergejm (User's profile) September 22, 2015, 10:30:34 AM
PIV:bravur/o. Tre brila stilo aŭ ludmaniero: bravura peco; ludi la adaĝon kun bravuro.Do, Jakobo estis malgaja pro sia am-aferoj, anstataŭ memori pri ili kun bravura muziko.
reza_k (User's profile) September 22, 2015, 3:00:03 PM
sergejm:Dankon tre bone.PIV:bravur/o. Tre brila stilo aŭ ludmaniero: bravura peco; ludi la adaĝon kun bravuro.Do, Jakobo estis malgaja pro sia am-aferoj, anstataŭ memori pri ili kun bravura muziko.
Ondo (User's profile) September 23, 2015, 7:22:36 PM
reza_k:Mi pensas, ke la frazo neniel rilatas al muziko, sed pli ĝenerale al bravuro = brila lerteco, granda stila sukceso. Do, proksimume
Jakobo havas ioman sperton en am-aferoj, sperton pli malgajan ol bravur-memoran...
Kion signifas la dikaj vortoj supere?
* Viktor havas sperton, kiu estas pli malgaja ol memoriganta pri bravuro (pri bravura momento en rilatoj kun virino, pri brile lertega sukceso en amo).
Li ne memoras siajn spertojn kiel brilajn sukcesojn, kiel lertegajn agojn, sed pli kiel ion malgajan.
reza_k (User's profile) September 24, 2015, 10:03:53 AM
Ondo:Jes, mi pensas ke via interpreto estas plej proksime al koncepto de la resto de teksto ol oni de Sergejm.reza_k:Mi pensas, ke la frazo neniel rilatas al muziko, sed pli ĝenerale al bravuro = brila lerteco, granda stila sukceso. Do, proksimume
Jakobo havas ioman sperton en am-aferoj, sperton pli malgajan ol bravur-memoran...
Kion signifas la dikaj vortoj supere?
* Viktor havas sperton, kiu estas pli malgaja ol memoriganta pri bravuro (pri bravura momento en rilatoj kun virino, pri brile lertega sukceso en amo).
Li ne memoras siajn spertojn kiel brilajn sukcesojn, kiel lertegajn agojn, sed pli kiel ion malgajan.
Alia demando:
Kiel mi devas traduki suba frazo al Esperanto?:
Your answer is better than john's.
fizikisto (User's profile) September 25, 2015, 8:48:48 AM
reza_k:Kiel mi devas traduki subaN frazoN al Esperanto?
Kiel mi devas traduki suba frazo al Esperanto?:
Your answer is better than john's.
Eble tiel:
Via respondo estas pli bona ol tiu de John.
Vi respondis pli bone ol John.