Tästä sisältöön

Ĉu religio plibonigas onin?

Alkanadi :lta, 21. syyskuuta 2015

Viestejä: 52

Kieli: Esperanto

Серёга (Näytä profiilli) 21. syyskuuta 2015 20.25.49

Mi estis ateisto kaj finis por tio. Mi ne vidas kial ĉi tiu mia elekto malbonas ol tio kio min donis lernejo. Se oni kredus kaj poste ne kredus aŭ male tiam oni povus kompari, sed alie oni estas devigata kredi je sia kredo (aŭ ateismo).

Sunjo (Näytä profiilli) 21. syyskuuta 2015 20.51.41

robinast:
Серёга:Ĉu religio plibonigas onin?
Jes!
Ĉu vi legis la ligilon en la unua poŝto de ĉi tiu fadeno? Ĝi donas respondon - kaj tio ne estas, kion vi supozas...
Tio ne tute ĝustas. La artikolo pritraktas la demandon ĉu religianoj estas pli bonaj ol ateistoj. Kaj la respondo estas ke ne. Sed tio diras nenion pri la demando ĉu religio plibonigas homojn.

dbob (Näytä profiilli) 21. syyskuuta 2015 21.33.12

Mi pensas, ke religio ĝenerale plifortigas aŭ respegulas ĉiun homan trajton tiel, kiel ĝi jam estas. Alidirite, homoj trovos en religio tion, kio jam troviĝas interne de ili, ĉu bono aŭ malbono. Tiu dualeco ĉeestas preskaŭ ĉie en Okcidento, ne tiom altgrade en Oriento. Tipaj ekzemploj: la Forto kaj la Malluma Flanko de la Forto (dualismo en Star Wars); “ne estas iu kulero” (la menso superas la dualan miraĝon laŭ la filmo Matrix); la biblia bono kaj malbono; ktp.

Sed la demando estas, ĉu religio plibonigas onin. Laŭ mi la respondo estas, ke tio dependas...

vejktoro (Näytä profiilli) 22. syyskuuta 2015 1.57.21

Ĉu religio plibonigas onin?

Jes, je la perspektivo de religio.

ghibulo (Näytä profiilli) 22. syyskuuta 2015 15.32.32

robinast:
ustra:Ĉu ateismo plibonigas iun ajn?
Laŭ mi certe ne - ĉar esti sendiulo nur signifas ke la persono simple ne kredas en la ekzisto de dioj (kaj tre verŝajne en la tuta supernatureco). Ne pli ne malpli. Ateismo mem tute ne rilatas al ajna morala valoroj.
Miaopinie vi eraras - ateismo estas ja nur sendiulo, sed tio tute ne signifas ke ateisma starpunkto ne influas moralajn valorojn! Ĉiu filozofio havas fortan fluon je persono, kiu sincere ricevas ĝin.

bosredsox24 (Näytä profiilli) 22. syyskuuta 2015 15.48.43

ghibulo:Religio povas plibonigi - mi vidis multe da homojn, kiuj levis sian nivelon de moralo poste ili ekkredis kaj neniun inverse okulumo.gif.
Sed kiam la persono subkomprenas la religion malbone aŭ ne estas sincera, tiam li povas pli malboniĝi...
Vi verŝajne kredas ke la religio estas bona afero, kaj malreligio aŭ malkompreno de ĝi estas malbona afero. Religio ja povas onin plibonigi, sed ĝi ne estas tiom simple. Religioj nur estas kredoj kaj kredaĵoj - la kredo ke gejeco estas malbona aŭ eĉ mortigindas, aŭ ke alia religio estas malbona/mortigindas, ktp.

ghibulo (Näytä profiilli) 22. syyskuuta 2015 15.58.52

robinast:
Povas plibonigi - jes, sendube. Sed ĝi ne signifas ke plibonigas, vere? Kaj - kiel vi mem skribis - povas malbonigi.
Se oni ricevas la religion sincere kaj ne simule, tiam religio helpas fiksi atentecon de egoo al pli edifaj aĵoj. Se oni "ricevas" la religion nur simule aŭ ne komprenas esenco - tiam la persono povas manifesti malboniĝon, sed estas tion kulpo da religio? okulumo.gif
Religio estas nur ilo, se oni uzadas ĝin bone, ĝi povas helpi.

robinast:
ghibulo:...kiuj kognis iu religian veron, konvertiĝis kaj komplete ŝanĝiĝis. Ateismo ne havas tiun fortecon
Ĉu vere? La sendiulo kiu frue estis 'diulo' sendube havas sian mondvidon tre ŝanĝintan.
Mi intencis ŝanĝon al pli alta morala nivelo. Freŝa sendiulo havas mondvidon ŝanĝintan, sed mi ne scias ekzemplon, kiam tiu ĉi ŝanĝo notinde plialtigis la moralan nivelon kiel tion multfoje atingis religio.

ghibulo (Näytä profiilli) 22. syyskuuta 2015 16.13.11

bosredsox24:
Vi verŝajne kredas ke la religio estas bona afero, kaj malreligio aŭ malkompreno de ĝi estas malbona afero. Religio ja povas onin plibonigi, sed ĝi ne estas tiom simple. Religioj nur estas kredoj kaj kredaĵoj - la kredo ke gejeco estas malbona aŭ eĉ mortigindas, aŭ ke alia religio estas malbona/mortigindas, ktp.
Mi komprenas... ni diskutas pri "religio" kaj ĉiu el ni komprenas tion alie ridulo.gif Estas mia eraro, ĉar mi ne komprenas verŝajne "religion" same, kiel ordinare...
Por mi religio estas ilo, por forturni atentecon de egoo (mia riĉo, mia posteno, mia gloro, mia inteligenteco...) al Dio. Tiu ĉi esencon havas ĉiuj ĉefreligioj. Opinioj pri gejeco aŭ kriticismo ne estas por mi religio - tio estas nur resulto de tradiciojn/edukadojn...

dbob (Näytä profiilli) 22. syyskuuta 2015 16.42.47

“Se ni faras bonan agon nure pro la amo al Dio kaj la kredo, ke tio plaĉas al Li, de kie devenas la moraleco de la ateisto?... Ties virto do sendube havas alian fundamenton, ol la amo al Dio.”
-Thomas Jefferson-

Moralo ne estas religia elpenso, sed homa trajto.

ghibulo (Näytä profiilli) 22. syyskuuta 2015 17.02.29

dbob:“Se ni faras bonan agon nure pro la amo al Dio kaj la kredo, ke tio plaĉas al Li, de kie devenas la moraleco de la ateisto?... Ties virto do sendube havas alian fundamenton, ol la amo al Dio.”
-Thomas Jefferson-
Moralo ne estas religia elpenso, sed homa trajto.
Homoj estas nature bonaj. Se ili manifestas malbonon, tiam ili nur serĉas feliĉon sed eraras, kie ĝin estas, kvazaŭ ili estus blindaj. Iu persono estas pli blinda, iu malpli blinda...kaj vera religio estas nur ilo por demaski ties ĉi erarojn. Se iu vidas nur per unu okulo kaj ne volas ilon por saniĝo - tio estas nur lia elekto.

Takaisin ylös