Meldinger: 52
Språk: Esperanto
Серёга (Å vise profilen) 2015 9 21 20:25:49
Sunjo (Å vise profilen) 2015 9 21 20:51:41
robinast:Tio ne tute ĝustas. La artikolo pritraktas la demandon ĉu religianoj estas pli bonaj ol ateistoj. Kaj la respondo estas ke ne. Sed tio diras nenion pri la demando ĉu religio plibonigas homojn.Серёга:Ĉu religio plibonigas onin?Ĉu vi legis la ligilon en la unua poŝto de ĉi tiu fadeno? Ĝi donas respondon - kaj tio ne estas, kion vi supozas...
Jes!
dbob (Å vise profilen) 2015 9 21 21:33:12
Sed la demando estas, ĉu religio plibonigas onin. Laŭ mi la respondo estas, ke tio dependas...
vejktoro (Å vise profilen) 2015 9 22 01:57:21
Jes, je la perspektivo de religio.
ghibulo (Å vise profilen) 2015 9 22 15:32:32
robinast:Miaopinie vi eraras - ateismo estas ja nur sendiulo, sed tio tute ne signifas ke ateisma starpunkto ne influas moralajn valorojn! Ĉiu filozofio havas fortan fluon je persono, kiu sincere ricevas ĝin.ustra:Ĉu ateismo plibonigas iun ajn?Laŭ mi certe ne - ĉar esti sendiulo nur signifas ke la persono simple ne kredas en la ekzisto de dioj (kaj tre verŝajne en la tuta supernatureco). Ne pli ne malpli. Ateismo mem tute ne rilatas al ajna morala valoroj.
bosredsox24 (Å vise profilen) 2015 9 22 15:48:43
ghibulo:Religio povas plibonigi - mi vidis multe da homojn, kiuj levis sian nivelon de moralo poste ili ekkredis kaj neniun inverse .Vi verŝajne kredas ke la religio estas bona afero, kaj malreligio aŭ malkompreno de ĝi estas malbona afero. Religio ja povas onin plibonigi, sed ĝi ne estas tiom simple. Religioj nur estas kredoj kaj kredaĵoj - la kredo ke gejeco estas malbona aŭ eĉ mortigindas, aŭ ke alia religio estas malbona/mortigindas, ktp.
Sed kiam la persono subkomprenas la religion malbone aŭ ne estas sincera, tiam li povas pli malboniĝi...
ghibulo (Å vise profilen) 2015 9 22 15:58:52
robinast:Se oni ricevas la religion sincere kaj ne simule, tiam religio helpas fiksi atentecon de egoo al pli edifaj aĵoj. Se oni "ricevas" la religion nur simule aŭ ne komprenas esenco - tiam la persono povas manifesti malboniĝon, sed estas tion kulpo da religio?
Povas plibonigi - jes, sendube. Sed ĝi ne signifas ke plibonigas, vere? Kaj - kiel vi mem skribis - povas malbonigi.
Religio estas nur ilo, se oni uzadas ĝin bone, ĝi povas helpi.
robinast:Mi intencis ŝanĝon al pli alta morala nivelo. Freŝa sendiulo havas mondvidon ŝanĝintan, sed mi ne scias ekzemplon, kiam tiu ĉi ŝanĝo notinde plialtigis la moralan nivelon kiel tion multfoje atingis religio.
ghibulo:...kiuj kognis iu religian veron, konvertiĝis kaj komplete ŝanĝiĝis. Ateismo ne havas tiun forteconĈu vere? La sendiulo kiu frue estis 'diulo' sendube havas sian mondvidon tre ŝanĝintan.
ghibulo (Å vise profilen) 2015 9 22 16:13:11
bosredsox24:Mi komprenas... ni diskutas pri "religio" kaj ĉiu el ni komprenas tion alie Estas mia eraro, ĉar mi ne komprenas verŝajne "religion" same, kiel ordinare...
Vi verŝajne kredas ke la religio estas bona afero, kaj malreligio aŭ malkompreno de ĝi estas malbona afero. Religio ja povas onin plibonigi, sed ĝi ne estas tiom simple. Religioj nur estas kredoj kaj kredaĵoj - la kredo ke gejeco estas malbona aŭ eĉ mortigindas, aŭ ke alia religio estas malbona/mortigindas, ktp.
Por mi religio estas ilo, por forturni atentecon de egoo (mia riĉo, mia posteno, mia gloro, mia inteligenteco...) al Dio. Tiu ĉi esencon havas ĉiuj ĉefreligioj. Opinioj pri gejeco aŭ kriticismo ne estas por mi religio - tio estas nur resulto de tradiciojn/edukadojn...
dbob (Å vise profilen) 2015 9 22 16:42:47
-Thomas Jefferson-
Moralo ne estas religia elpenso, sed homa trajto.
ghibulo (Å vise profilen) 2015 9 22 17:02:29
dbob:“Se ni faras bonan agon nure pro la amo al Dio kaj la kredo, ke tio plaĉas al Li, de kie devenas la moraleco de la ateisto?... Ties virto do sendube havas alian fundamenton, ol la amo al Dio.”Homoj estas nature bonaj. Se ili manifestas malbonon, tiam ili nur serĉas feliĉon sed eraras, kie ĝin estas, kvazaŭ ili estus blindaj. Iu persono estas pli blinda, iu malpli blinda...kaj vera religio estas nur ilo por demaski ties ĉi erarojn. Se iu vidas nur per unu okulo kaj ne volas ilon por saniĝo - tio estas nur lia elekto.
-Thomas Jefferson-
Moralo ne estas religia elpenso, sed homa trajto.