Naar de inhoud

Ĉu religio plibonigas onin?

door Alkanadi, 21 september 2015

Berichten: 52

Taal: Esperanto

Alkanadi (Profiel tonen) 21 september 2015 15:41:40

Religiaj homoj kaj ateistoj havas la saman nivelon de moralo, laŭ nova studo.

http://www.livescience.com/47799-morality-religion...

En mia sperto, mi vidis malbonon el ambaŭ flankoj. Ankaŭ, mi vidis bonon el ambaŭ flankoj.

robinast (Profiel tonen) 21 september 2015 16:47:01

Alivorte, ne gravas ĉu homoj kredas aŭ ne - ili precipe agas same. La diferenco estas en kiel ili pensas pri siaj spertoj...

ghibulo (Profiel tonen) 21 september 2015 16:57:28

Religio povas plibonigi - mi vidis multe da homojn, kiuj levis sian nivelon de moralo poste ili ekkredis kaj neniun inverse okulumo.gif.
Sed kiam la persono subkomprenas la religion malbone aŭ ne estas sincera, tiam li povas pli malboniĝi...

robinast (Profiel tonen) 21 september 2015 18:14:39

ghibulo:Religio povas plibonigi...
Eble. Sed almenaŭ parte, mi pensas, ĝi estas ĉar religiuloj konsideras ke kredantoj ĉiam havas pli altan moralon ol ateists en kazo ilia konduto tute samas en aliaj aspektoj.
Kaj religio ankaŭ povas malbonigi, ĉu ne? Pensu ekzemple pri religiaj fanatikuloj.

ustra (Profiel tonen) 21 september 2015 19:07:08

Ĉu ateismo plibonigas iun ajn?

Ĉiukaze estas fakto, ke la plej belajn artverkojn kreis religiuloj manifestintaj siajn kredon en siaj verkoj. Elstaraj (sufiĉe) modernaj artistoj estas ekz. Arvo Pärt kaj Andrij Tarkovskij.

ghibulo (Profiel tonen) 21 september 2015 19:15:45

robinast:
...religiuloj konsideras ke kredantoj ĉiam havas pli altan moralon ol ateists en kazo ilia konduto tute samas en aliaj aspektoj.
Estas multe da latronoj el malliberejoj, kiuj kognis iu religian veron, konvertiĝis kaj komplete ŝanĝiĝis. Ateismo ne havas tiun fortecon okulumo.gif

robinast:
Kaj religio ankaŭ povas malbonigi, ĉu ne? Pensu ekzemple pri religiaj fanatikuloj.
Vi tute pravas, tion mi opiniis per miaj vortoj...
ghibulo:...subkomprenas la religion malbone aŭ ne estas sincera...
Nia diskutado estas pri "plibonigas"... kaj respondo estas JES. Sed religio povas plibonigi aŭ malplibonigi simile kiel tranĉilo povas tranĉi pano aŭ mortigi.

robinast (Profiel tonen) 21 september 2015 19:24:11

ustra:Ĉu ateismo plibonigas iun ajn?
Laŭ mi certe ne - ĉar esti sendiulo nur signifas ke la persono simple ne kredas en la ekzisto de dioj (kaj tre verŝajne en la tuta supernatureco). Ne pli ne malpli. Ateismo mem tute ne rilatas al ajna morala valoroj.

robinast (Profiel tonen) 21 september 2015 19:39:19

ghibulo:
Nia diskutado estas pri "plibonigas"... kaj respondo estas JES. Sed religio povas plibonigi aŭ malplibonigi simile kiel tranĉilo povas tranĉi pano aŭ mortigi.
Povas plibonigi - jes, sendube. Sed ĝi ne signifas ke plibonigas, vere? Kaj - kiel vi mem skribis - povas malbonigi.
ghibulo:...kiuj kognis iu religian veron, konvertiĝis kaj komplete ŝanĝiĝis. Ateismo ne havas tiun fortecon
Ĉu vere? La sendiulo kiu frue estis 'diulo' sendube havas sian mondvidon tre ŝanĝintan.

Серёга (Profiel tonen) 21 september 2015 19:40:36

Ĉu religio plibonigas onin?
Jes!

robinast (Profiel tonen) 21 september 2015 20:07:05

Серёга:Ĉu religio plibonigas onin?
Jes!
Ĉu vi legis la ligilon en la unua poŝto de ĉi tiu fadeno? Ĝi donas respondon - kaj tio ne estas, kion vi supozas...

Terug naar boven