Tin nhắn: 52
Nội dung: Esperanto
Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 15:41:40 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
http://www.livescience.com/47799-morality-religion...
En mia sperto, mi vidis malbonon el ambaŭ flankoj. Ankaŭ, mi vidis bonon el ambaŭ flankoj.
robinast (Xem thông tin cá nhân) 16:47:01 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
ghibulo (Xem thông tin cá nhân) 16:57:28 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Sed kiam la persono subkomprenas la religion malbone aŭ ne estas sincera, tiam li povas pli malboniĝi...
robinast (Xem thông tin cá nhân) 18:14:39 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
ghibulo:Religio povas plibonigi...Eble. Sed almenaŭ parte, mi pensas, ĝi estas ĉar religiuloj konsideras ke kredantoj ĉiam havas pli altan moralon ol ateists en kazo ilia konduto tute samas en aliaj aspektoj.
Kaj religio ankaŭ povas malbonigi, ĉu ne? Pensu ekzemple pri religiaj fanatikuloj.
ustra (Xem thông tin cá nhân) 19:07:08 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
Ĉiukaze estas fakto, ke la plej belajn artverkojn kreis religiuloj manifestintaj siajn kredon en siaj verkoj. Elstaraj (sufiĉe) modernaj artistoj estas ekz. Arvo Pärt kaj Andrij Tarkovskij.
ghibulo (Xem thông tin cá nhân) 19:15:45 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
robinast:Estas multe da latronoj el malliberejoj, kiuj kognis iu religian veron, konvertiĝis kaj komplete ŝanĝiĝis. Ateismo ne havas tiun fortecon
...religiuloj konsideras ke kredantoj ĉiam havas pli altan moralon ol ateists en kazo ilia konduto tute samas en aliaj aspektoj.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
robinast:Vi tute pravas, tion mi opiniis per miaj vortoj...
Kaj religio ankaŭ povas malbonigi, ĉu ne? Pensu ekzemple pri religiaj fanatikuloj.
ghibulo:...subkomprenas la religion malbone aŭ ne estas sincera...Nia diskutado estas pri "plibonigas"... kaj respondo estas JES. Sed religio povas plibonigi aŭ malplibonigi simile kiel tranĉilo povas tranĉi pano aŭ mortigi.
robinast (Xem thông tin cá nhân) 19:24:11 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
ustra:Ĉu ateismo plibonigas iun ajn?Laŭ mi certe ne - ĉar esti sendiulo nur signifas ke la persono simple ne kredas en la ekzisto de dioj (kaj tre verŝajne en la tuta supernatureco). Ne pli ne malpli. Ateismo mem tute ne rilatas al ajna morala valoroj.
robinast (Xem thông tin cá nhân) 19:39:19 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
ghibulo:Povas plibonigi - jes, sendube. Sed ĝi ne signifas ke plibonigas, vere? Kaj - kiel vi mem skribis - povas malbonigi.
Nia diskutado estas pri "plibonigas"... kaj respondo estas JES. Sed religio povas plibonigi aŭ malplibonigi simile kiel tranĉilo povas tranĉi pano aŭ mortigi.
ghibulo:...kiuj kognis iu religian veron, konvertiĝis kaj komplete ŝanĝiĝis. Ateismo ne havas tiun forteconĈu vere? La sendiulo kiu frue estis 'diulo' sendube havas sian mondvidon tre ŝanĝintan.
Серёга (Xem thông tin cá nhân) 19:40:36 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
Jes!
robinast (Xem thông tin cá nhân) 20:07:05 Ngày 21 tháng 9 năm 2015
Серёга:Ĉu religio plibonigas onin?Ĉu vi legis la ligilon en la unua poŝto de ĉi tiu fadeno? Ĝi donas respondon - kaj tio ne estas, kion vi supozas...
Jes!