Naar de inhoud

Kalvinista Kapitalismo - la anglosaksona formo de nacia ekonomio

door robbkvasnak, 22 september 2015

Berichten: 11

Taal: Esperanto

robbkvasnak (Profiel tonen) 22 september 2015 19:35:15

Ĉi-tie en Usono regas la kalvinista kapitalismo. Mi ankaŭ trovis tion en Anglio kaj en Svislando. Laŭ tiu filozofio, riĉuloj estas sanktaj, malriĉuloj pekantoj. La dia beno venas en formo de ekonmia prospero. La mekkaoj aŭ vatikanoj de tiu religio estas en The City kaj en Wall Street. Usono trudigas tiun vidpunkton sekvante Standard & Poor kiu eldonas "gradojn" (ratings) al aliaj landoj. Tiuj gradoj fariĝas en Eŭropo kaj eĉ en Brazilo eroj de la politiko. Tiel la tuta mondo dancas laŭ la muziko de Wall Street - [kaj The City kiu publikigas LIBOR, la devizŝanĝa mezurilo]. Tial oni subtenas tiom fervore la regon de la angla lingvo. La angla estas la sankta lingvo de tiu ekonomia religio.

ustra (Profiel tonen) 22 september 2015 20:02:12

Kapitalismo ne ekzistas en la mondo, des pli ne en Usono. En kapitalisma sistemo malfunkcionantaj firmoj simple pereus, sed evidentiĝas, ke iuj bankoj ja estas „tro grandaj por perei”. Kion ni havas, estas miksformo el la malbono de socialismo kaj kapitalismo: profitoj estas privatigitaj kaj la malprofitoj estas socialigitaj. Socialismo ja senchavas por la elitoj, ĉar ili malamegas veran konkuradon por iliaj korporacioj. Socialisme ili regas ne nur la merkaton, sed ankaŭ la komunikilojn kaj la edukadon.
Nin ili provas regi per iluzioj kaj per la monsistemo.

Vi tute pravas pri tiu religio.

externalImage.png

Vestitor (Profiel tonen) 22 september 2015 21:16:10

Ustra, Mi konsentas, sed ne tute. La teorio kiu diras 'pura kapitalismo ne ekzistas, tial ĝi ne estas kapitalismo', malklarigas la fakto ke formo de kapitalismo ja regas la koron de la mondekonomio. Ni povas nomi ĝin: neo-liberalismo aŭ io alia, sed ĝi estas ankoraŭ kapitalismo.

robbkvasnak (Profiel tonen) 23 september 2015 02:07:50

Eble Ustra pravis pri la grandaj industrioj en Usono - sed ne pri la malgrandaj "familiaj" komercoj. Mi povas vidi kiel Mobil, Texaco, General Electric, General Motors, ktp floras dum en nia urbo staras multaj vendejoj abandonitaj - sen negocoj. Ne plu estas ĉe ni malgrandaj bakejoj, ktp. Por aĉeti tiajn aferojn vi devas iri en superbazaron - kaj tie oni pagas la dungitojn tiom malbone ke ili (la dungitoj) devas peti helpon publikan! Do kia sistemo estas? Kio estas ĝia nomo? Ĉu Markso ne pravis ke iom post iom ĉio apartenus al et grupo de riĉeguloj? Ĉe ne ŝajnas ke li pravis. Do kontraŭ kia sistemo li staris? Kiel nomi tiun sistemon?

ustra (Profiel tonen) 23 september 2015 09:30:57

Vestitor:Ustra, Mi konsentas, sed ne tute. La teorio kiu diras 'pura kapitalismo ne ekzistas, tial ĝi ne estas kapitalismo', malklarigas la fakto ke formo de kapitalismo ja regas la koro de la mondekonomion. Ni povas nomi ĝin: neo-liberalismo aŭ io alia, sed ĝi estas ankoraŭ kapitalismo.
Mi eĉ ne scias kiel trafe nomi la koron de la mondekonomio. Miaopinie tro multaj sistemoj supermetas la kapitalismajn elementojn por nomi ĝin kapitalisma. Jes, oni povas nomi ĝin novliberalismo, sed novliberalismo postulas, ke oni regas registarojn, kiuj ebligas la novliberalisman ideologion. Kaj la korporacia regado de registaroj estas nenio alia ol faŝismo... Tio estas verŝajne la plej trafa nomo de la sistemo.

robbkvasnak:Eble Ustra pravis pri la grandaj industrioj en Usono - sed ne pri la malgrandaj "familiaj" komercoj. Mi povas vidi kiel Mobil, Texaco, General Electric, General Motors, ktp floras dum en nia urbo staras multaj vendejoj abandonitaj - sen negocoj. Ne plu estas ĉe ni malgrandaj bakejoj, ktp. Por aĉeti tiajn aferojn vi devas iri en superbazaron - kaj tie oni pagas la dungitojn tiom malbone ke ili (la dungitoj) devas peti helpon publikan! Do kia sistemo estas? Kio estas ĝia nomo? Ĉu Markso ne pravis ke iom post iom ĉio apartenus al et grupo de riĉeguloj? Ĉe ne ŝajnas ke li pravis. Do kontraŭ kia sistemo li staris? Kiel nomi tiun sistemon?
Kompreneble mi ne priskribis honestajn familiajn komercojn.
Jes, Markso pravis, sed lia analizo fokusiĝas nur sur la kritiko kontraŭ kapitalismo kaj libereco favore al sia propra ideologio. Ruze li evitis la veran kernproblemon: la ŝuld-monsistemo. Anstataŭe li atribuis la malicajn ecojn de la monsistemo al la kapitalismo.

Tiurilate tre interesas la historio de Usono. Fundamente ĝi temas (inkluzive la civila milito) pri la batalo kontraŭ la City of London kaj ties malica monsistemo. La City of London venkis en 1913 kun la ekestigo de la Fed. Mi treege rekomendas ĉi tiun dokumentfilmon ne nur al usonanoj.
En vera kapitalisma sistemo eĉ impostoj ne ekzistus, ĉar nenio baziĝus sur leĝa devigo. Pro tio estas la enspeza imposto kontraŭ la usona konstitucio... ke ĝi tamen ekzistas, pruvas kiaj krimuloj regas Usonon (kaj la aliajn ŝtatojn).

morico (Profiel tonen) 24 september 2015 05:38:33

Ni povas diferencigi la religiojn kaj la kapitalismojn. Kapitalista oligarkio uzas la religiojn, kiam ili povas, por kreskigi iliajn profitojn. En la komenco kalvinismo estis reago kontraŭ la lukso de la alta katolika Eklezio.

La internaj diferencoj en ĉiu religio estas pli grandaj ol inter la religioj.
Ekzemple, laŭ mi, oni ne povas kompreni la islamanan integrismon en Saud-Arabio aŭ "Daeŝ" sen la volo de havi la monopolon de la vendo de la nafto por oligarkio en unu lando. Kontraŭe la landoj kiuj ne havas multe da nafto devas obteni monon kaj produktojn per industriaj eksportoj, komerco, turismo ktp. La islamana integrismo, aŭ ankoraŭ pli malbone Daeŝ, estus ekonomia kaj socia katastrofo por tiuj landoj,Egiptio, Tunisio, Maroko,Turkio, Indonezio, Bengalio, Pakistano ktp

La ideologio ke ĉiu responsas ĝis 100% de sia ekonomika situacio estas kapitalisma kaj ne religia ideologio.

morico (Profiel tonen) 24 september 2015 05:42:53

Por informo, La papo kontraŭ la « sterko de la diablo », en La diplomotia mondo", Le Monde diplomatique,

https://eo.mondediplo.com/article2266.html

morico (Profiel tonen) 24 september 2015 06:19:12

"Kiel trafe nomi la koron de la mondekonomio"?

Tiu-ĉi estas la oligarkia kapitalismo, aŭ "oligo-kapitalismo"? En la greka oligo= kelkaj. La miliarduloj en dolaroj... tenas la ĉefajn firmojn en la banko, industrio, amaskomunikiloj ktp, do konigas la politikistojn kiuj estas favoraj al la politiko por oligarkio.

Ilia ideologio estas liberala-konservativa, ekonomike liberala por la ideologio kaj ekonomike kaj politike konservativa por la ekonomika realeco, pligrandigi la riĉecon de la pli riĉaj kaj malkreskigi la relativan riĉecon de la aliaj.

robbkvasnak (Profiel tonen) 27 september 2015 18:37:32

Eble mi havas tiun ideon ĉar ĉi-tie en Usono oni ofte miksas la ekonomion (ekonomian sistemon) kun religio. Mi ankaŭ vidas tion en la novaĵoj pri kelkaj aliaj landoj, aparte en Pollando kaj Rusio. Kaj vere en Usono oni parolas publike pri la malriĉuloj kvazaŭ ili estus krimuloj. Oni povas sekvi tiun ideon en la novelaro de Dickens ankaŭ.

Altebrilas (Profiel tonen) 27 september 2015 20:43:29

"Kiel trafe nomi la koron de la mondekonomio"?
Memvola sklaveco?

Terug naar boven