Kalvinista Kapitalismo - la anglosaksona formo de nacia ekonomio
od robbkvasnak, 22. september 2015
Sporočila: 11
Jezik: Esperanto
robbkvasnak (Prikaži profil) 22. september 2015 19:35:15
ustra (Prikaži profil) 22. september 2015 20:02:12
Nin ili provas regi per iluzioj kaj per la monsistemo.
Vi tute pravas pri tiu religio.
Vestitor (Prikaži profil) 22. september 2015 21:16:10
robbkvasnak (Prikaži profil) 23. september 2015 02:07:50
ustra (Prikaži profil) 23. september 2015 09:30:57
Vestitor:Ustra, Mi konsentas, sed ne tute. La teorio kiu diras 'pura kapitalismo ne ekzistas, tial ĝi ne estas kapitalismo', malklarigas la fakto ke formo de kapitalismo ja regas la koro de la mondekonomion. Ni povas nomi ĝin: neo-liberalismo aŭ io alia, sed ĝi estas ankoraŭ kapitalismo.Mi eĉ ne scias kiel trafe nomi la koron de la mondekonomio. Miaopinie tro multaj sistemoj supermetas la kapitalismajn elementojn por nomi ĝin kapitalisma. Jes, oni povas nomi ĝin novliberalismo, sed novliberalismo postulas, ke oni regas registarojn, kiuj ebligas la novliberalisman ideologion. Kaj la korporacia regado de registaroj estas nenio alia ol faŝismo... Tio estas verŝajne la plej trafa nomo de la sistemo.
robbkvasnak:Eble Ustra pravis pri la grandaj industrioj en Usono - sed ne pri la malgrandaj "familiaj" komercoj. Mi povas vidi kiel Mobil, Texaco, General Electric, General Motors, ktp floras dum en nia urbo staras multaj vendejoj abandonitaj - sen negocoj. Ne plu estas ĉe ni malgrandaj bakejoj, ktp. Por aĉeti tiajn aferojn vi devas iri en superbazaron - kaj tie oni pagas la dungitojn tiom malbone ke ili (la dungitoj) devas peti helpon publikan! Do kia sistemo estas? Kio estas ĝia nomo? Ĉu Markso ne pravis ke iom post iom ĉio apartenus al et grupo de riĉeguloj? Ĉe ne ŝajnas ke li pravis. Do kontraŭ kia sistemo li staris? Kiel nomi tiun sistemon?Kompreneble mi ne priskribis honestajn familiajn komercojn.
Jes, Markso pravis, sed lia analizo fokusiĝas nur sur la kritiko kontraŭ kapitalismo kaj libereco favore al sia propra ideologio. Ruze li evitis la veran kernproblemon: la ŝuld-monsistemo. Anstataŭe li atribuis la malicajn ecojn de la monsistemo al la kapitalismo.
Tiurilate tre interesas la historio de Usono. Fundamente ĝi temas (inkluzive la civila milito) pri la batalo kontraŭ la City of London kaj ties malica monsistemo. La City of London venkis en 1913 kun la ekestigo de la Fed. Mi treege rekomendas ĉi tiun dokumentfilmon ne nur al usonanoj.
En vera kapitalisma sistemo eĉ impostoj ne ekzistus, ĉar nenio baziĝus sur leĝa devigo. Pro tio estas la enspeza imposto kontraŭ la usona konstitucio... ke ĝi tamen ekzistas, pruvas kiaj krimuloj regas Usonon (kaj la aliajn ŝtatojn).
morico (Prikaži profil) 24. september 2015 05:38:33
La internaj diferencoj en ĉiu religio estas pli grandaj ol inter la religioj.
Ekzemple, laŭ mi, oni ne povas kompreni la islamanan integrismon en Saud-Arabio aŭ "Daeŝ" sen la volo de havi la monopolon de la vendo de la nafto por oligarkio en unu lando. Kontraŭe la landoj kiuj ne havas multe da nafto devas obteni monon kaj produktojn per industriaj eksportoj, komerco, turismo ktp. La islamana integrismo, aŭ ankoraŭ pli malbone Daeŝ, estus ekonomia kaj socia katastrofo por tiuj landoj,Egiptio, Tunisio, Maroko,Turkio, Indonezio, Bengalio, Pakistano ktp
La ideologio ke ĉiu responsas ĝis 100% de sia ekonomika situacio estas kapitalisma kaj ne religia ideologio.
morico (Prikaži profil) 24. september 2015 05:42:53
https://eo.mondediplo.com/article2266.html
morico (Prikaži profil) 24. september 2015 06:19:12
Tiu-ĉi estas la oligarkia kapitalismo, aŭ "oligo-kapitalismo"? En la greka oligo= kelkaj. La miliarduloj en dolaroj... tenas la ĉefajn firmojn en la banko, industrio, amaskomunikiloj ktp, do konigas la politikistojn kiuj estas favoraj al la politiko por oligarkio.
Ilia ideologio estas liberala-konservativa, ekonomike liberala por la ideologio kaj ekonomike kaj politike konservativa por la ekonomika realeco, pligrandigi la riĉecon de la pli riĉaj kaj malkreskigi la relativan riĉecon de la aliaj.
robbkvasnak (Prikaži profil) 27. september 2015 18:37:32
Altebrilas (Prikaži profil) 27. september 2015 20:43:29
"Kiel trafe nomi la koron de la mondekonomio"?Memvola sklaveco?