Al la enhavo

stari aŭ kuŝi

de Тerurĉjo, 2015-septembro-25

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2015-septembro-25 14:57:39

se telero estas sur tablo, ĉu ĝi staras aŭ kuŝas?

se kaserolo estas sur tablo, ĉu ĝi staras aŭ kuŝas?

se birdoj estas sur elektro-konduktiloj, ĉu ili staras aŭ sidas?

Серёга (Montri la profilon) 2015-septembro-25 16:09:21

Law mi, stari.

jagr2808 (Montri la profilon) 2015-septembro-25 18:18:10

Ĉu ili ne povas nur esti sur la tablo

Серёга (Montri la profilon) 2015-septembro-25 19:14:06

Stari estas bone ĉar na esti oni tre ofte uzas.

Ondo (Montri la profilon) 2015-septembro-25 19:36:31

Серёга:Stari estas bone ĉar na esti oni tre ofte uzas.
Interesa opinio. Neniam ĝis nun mi vidis iujn ajn uzi "na esti".

Серёга (Montri la profilon) 2015-septembro-25 19:43:55

Kaj kien almetu mi -n tie?

vikungen (Montri la profilon) 2015-septembro-25 19:48:33

Тerurĉjo:se telero estas sur tablo, ĉu ĝi staras aŭ kuŝas?

se kaserolo estas sur tablo, ĉu ĝi staras aŭ kuŝas?

se birdoj estas sur elektro-konduktiloj, ĉu ili staras aŭ sidas?
Laŭ mi folio kuŝus sur la tablo, glaso starus sur la tablo ktp.

Rujo (Montri la profilon) 2015-septembro-25 20:43:16

Laŭ la ekzemploj prezentitaj, ŝajnas al mi ke "kuŝi" koncernas pli al horizontaleco kaj "stari" al vertikaleco, tamen neniel devige.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2015-septembro-25 21:10:33

Rujo:Laŭ la ekzemploj prezentitaj, ŝajnas al mi ke "kuŝi" koncernas pli al horizontaleco kaj "stari" al vertikaleco, tamen neniel devige.
kio pri kubo?

Rujo (Montri la profilon) 2015-septembro-25 23:45:54

Тerurĉjo:
Rujo:Laŭ la ekzemploj prezentitaj, ŝajnas al mi ke "kuŝi" koncernas pli al horizontaleco kaj "stari" al vertikaleco, tamen neniel devige.
kio pri kubo?
En la vortaro de Lernu! oni trovas jene:
kuŝi (kuŝ·i) esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); troviĝi senmove
stari (star·i) esti en vertikala pozicio.
Ekzemplo: "Mi ĵetis kubon: la sespunkta surfaco kuŝis malsupre, la unupunkta evidente kuŝis supre, kaj la restantaj surfacoj staris kvarflanke." okulumo.gif

Reen al la supro