去目錄頁

stari aŭ kuŝi

从 Тerurĉjo, 2015年9月25日

讯息: 19

语言: Esperanto

Тerurĉjo (显示个人资料) 2015年9月25日下午2:57:39

se telero estas sur tablo, ĉu ĝi staras aŭ kuŝas?

se kaserolo estas sur tablo, ĉu ĝi staras aŭ kuŝas?

se birdoj estas sur elektro-konduktiloj, ĉu ili staras aŭ sidas?

Серёга (显示个人资料) 2015年9月25日下午4:09:21

Law mi, stari.

jagr2808 (显示个人资料) 2015年9月25日下午6:18:10

Ĉu ili ne povas nur esti sur la tablo

Серёга (显示个人资料) 2015年9月25日下午7:14:06

Stari estas bone ĉar na esti oni tre ofte uzas.

Ondo (显示个人资料) 2015年9月25日下午7:36:31

Серёга:Stari estas bone ĉar na esti oni tre ofte uzas.
Interesa opinio. Neniam ĝis nun mi vidis iujn ajn uzi "na esti".

Серёга (显示个人资料) 2015年9月25日下午7:43:55

Kaj kien almetu mi -n tie?

vikungen (显示个人资料) 2015年9月25日下午7:48:33

Тerurĉjo:se telero estas sur tablo, ĉu ĝi staras aŭ kuŝas?

se kaserolo estas sur tablo, ĉu ĝi staras aŭ kuŝas?

se birdoj estas sur elektro-konduktiloj, ĉu ili staras aŭ sidas?
Laŭ mi folio kuŝus sur la tablo, glaso starus sur la tablo ktp.

Rujo (显示个人资料) 2015年9月25日下午8:43:16

Laŭ la ekzemploj prezentitaj, ŝajnas al mi ke "kuŝi" koncernas pli al horizontaleco kaj "stari" al vertikaleco, tamen neniel devige.

Тerurĉjo (显示个人资料) 2015年9月25日下午9:10:33

Rujo:Laŭ la ekzemploj prezentitaj, ŝajnas al mi ke "kuŝi" koncernas pli al horizontaleco kaj "stari" al vertikaleco, tamen neniel devige.
kio pri kubo?

Rujo (显示个人资料) 2015年9月25日下午11:45:54

Тerurĉjo:
Rujo:Laŭ la ekzemploj prezentitaj, ŝajnas al mi ke "kuŝi" koncernas pli al horizontaleco kaj "stari" al vertikaleco, tamen neniel devige.
kio pri kubo?
En la vortaro de Lernu! oni trovas jene:
kuŝi (kuŝ·i) esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); troviĝi senmove
stari (star·i) esti en vertikala pozicio.
Ekzemplo: "Mi ĵetis kubon: la sespunkta surfaco kuŝis malsupre, la unupunkta evidente kuŝis supre, kaj la restantaj surfacoj staris kvarflanke." okulumo.gif

回到上端