Al la enhavo

Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?

de Alkanadi, 2015-septembro-28

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-28 14:37:37

Hodiaŭ, mi rigardas la interretan trafikon por nia firmao. Mi malkovris, ke unu dungito spektis pornografion ĉe laboro. Mi ne zorgas tro multe. Mi ne raportos lin. Estas lia decido por spekti aŭ ne spekti.

Estas 2 ironiaj partoj. Unue, la homo, kiu faris ĉi tion estas religia.

Due, kial ni estas tiel sentemaj pri pornografio? Se li spektus perfortajn filmetojn, la mondo akceptus ĝin.

Ĉu perforta estas akceptas, sed ne pornografio? Kial? Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?

Ĉu mi diru al li, ke mi povas vidi ĉiujn retejojn li uzas?

jefusan (Montri la profilon) 2015-septembro-28 15:29:33

Alkanadi:unu dunganto spektis pornografion ĉe laboro
Mi scipovas ĉu vi intencis skribi "dunganto" aŭ "dungito." Ĉu ŝ/li laboras en la fako de personaro?

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-septembro-28 15:42:38

jefusan:
Alkanadi:dunganto
"dunganto" aŭ "dungito."
Li estas laboristo. Mi redaktis la fadenon.

Miland (Montri la profilon) 2015-septembro-28 16:28:46

Alkanadi:Ĉu mi diru al li, ke mi povas vidi ĉiujn retejojn li uzas?
Estas via decido. Eble amikema averto savos lin el pli malbona fatalo.

vincas (Montri la profilon) 2015-septembro-28 16:53:35

Alkanadi:Hodiaŭ, mi rigardas la interretan trafikon por nia firmao. Mi malkovris, ke unu dungito spektis pornografion ĉe laboro. Mi ne zorgas tro multe. Mi ne raportos lin. Estas lia decido por spekti aŭ ne spekti.

Estas 2 ironiaj partoj. Unue, la homo, kiu faris ĉi tion estas religia.

Due, kial ni estas tiel sentemaj pri pornografio? Se li spektus perfortajn filmetojn, la mondo akceptus ĝin.

Ĉu perforta estas akceptas, sed ne pornografio? Kial? Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?

Ĉu mi diru al li, ke mi povas vidi ĉiujn retejojn li uzas?
Dum labortempo ĉiuj devas labori, sed ne ion alian fari. Indas diri, ke li okupiĝu pri la laboro, sed ne pri flankaj aferoj.

Sunjo (Montri la profilon) 2015-septembro-28 16:59:56

Alkanadi:
Due, kial ni estas tiel sentemaj pri pornografio?
Mi ne scias. Sed rilate al la titolo de via fadeno mi asertus ke en pornografiaĵoj amo kutime ne estas la ĉefa temo.
Alkanadi:
Se li spektus perfortajn filmetojn, la mondo akceptus ĝin.
Ĉu vi certas, ke la tuta mondo akceptus ĝin? Mi dubas. Laŭ mia impreso temas pri kultura afero kiu ne ĉie samas.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-28 17:28:40

La problemo estas pri elekto. Kio estas pli bona?

jefusan (Montri la profilon) 2015-septembro-28 18:50:26

Alkanadi:Estas 2 ironiaj partoj. Unue, la homo, kiu faris ĉi tion estas religia.
Laŭ lasta opinisondado, 65% da kristana homoj diras ke ili rigardas pornografion almenaŭ unufoje monate.

Alkanadi:Ĉu perforta estas akceptas, sed ne pornografio? Kial? Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?
Mi neniam komprenos.

Alkanadi:Ĉu mi diru al li, ke mi povas vidi ĉiujn retejojn li uzas?
Eble?

sproshua (Montri la profilon) 2015-septembro-28 20:30:41

Alkanadi:Ĉu perforta estas akceptas, sed ne pornografio? Kial? Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?
homoj estas iom devigata por ke ni konkuru kontraŭ unu la alia. perforto estas ekstrema formo de konkuro, do konkuro estas tiel laŭdata. kontraŭ tio estas kunlaboro. konkuro ne ekzistas kiam homoj fikas volonte (tio estas grava detalo). kion vi pensas?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2015-oktobro-03 18:38:19

Kiam post mi spektas perfortajn filmojn, mi ankoraŭ ne volas esti perforta. Sed, kiam post mi spektas pornografiajn filmojn...

La du estas ne plene similaj.

Reen al la supro