Přejít k obsahu

Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?

od uživatele Alkanadi ze dne 28. září 2015

Příspěvky: 11

Jazyk: Esperanto

Alkanadi (Ukázat profil) 28. září 2015 14:37:37

Hodiaŭ, mi rigardas la interretan trafikon por nia firmao. Mi malkovris, ke unu dungito spektis pornografion ĉe laboro. Mi ne zorgas tro multe. Mi ne raportos lin. Estas lia decido por spekti aŭ ne spekti.

Estas 2 ironiaj partoj. Unue, la homo, kiu faris ĉi tion estas religia.

Due, kial ni estas tiel sentemaj pri pornografio? Se li spektus perfortajn filmetojn, la mondo akceptus ĝin.

Ĉu perforta estas akceptas, sed ne pornografio? Kial? Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?

Ĉu mi diru al li, ke mi povas vidi ĉiujn retejojn li uzas?

jefusan (Ukázat profil) 28. září 2015 15:29:33

Alkanadi:unu dunganto spektis pornografion ĉe laboro
Mi scipovas ĉu vi intencis skribi "dunganto" aŭ "dungito." Ĉu ŝ/li laboras en la fako de personaro?

Alkanadi (Ukázat profil) 28. září 2015 15:42:38

jefusan:
Alkanadi:dunganto
"dunganto" aŭ "dungito."
Li estas laboristo. Mi redaktis la fadenon.

Miland (Ukázat profil) 28. září 2015 16:28:46

Alkanadi:Ĉu mi diru al li, ke mi povas vidi ĉiujn retejojn li uzas?
Estas via decido. Eble amikema averto savos lin el pli malbona fatalo.

vincas (Ukázat profil) 28. září 2015 16:53:35

Alkanadi:Hodiaŭ, mi rigardas la interretan trafikon por nia firmao. Mi malkovris, ke unu dungito spektis pornografion ĉe laboro. Mi ne zorgas tro multe. Mi ne raportos lin. Estas lia decido por spekti aŭ ne spekti.

Estas 2 ironiaj partoj. Unue, la homo, kiu faris ĉi tion estas religia.

Due, kial ni estas tiel sentemaj pri pornografio? Se li spektus perfortajn filmetojn, la mondo akceptus ĝin.

Ĉu perforta estas akceptas, sed ne pornografio? Kial? Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?

Ĉu mi diru al li, ke mi povas vidi ĉiujn retejojn li uzas?
Dum labortempo ĉiuj devas labori, sed ne ion alian fari. Indas diri, ke li okupiĝu pri la laboro, sed ne pri flankaj aferoj.

Sunjo (Ukázat profil) 28. září 2015 16:59:56

Alkanadi:
Due, kial ni estas tiel sentemaj pri pornografio?
Mi ne scias. Sed rilate al la titolo de via fadeno mi asertus ke en pornografiaĵoj amo kutime ne estas la ĉefa temo.
Alkanadi:
Se li spektus perfortajn filmetojn, la mondo akceptus ĝin.
Ĉu vi certas, ke la tuta mondo akceptus ĝin? Mi dubas. Laŭ mia impreso temas pri kultura afero kiu ne ĉie samas.

Vinisus (Ukázat profil) 28. září 2015 17:28:40

La problemo estas pri elekto. Kio estas pli bona?

jefusan (Ukázat profil) 28. září 2015 18:50:26

Alkanadi:Estas 2 ironiaj partoj. Unue, la homo, kiu faris ĉi tion estas religia.
Laŭ lasta opinisondado, 65% da kristana homoj diras ke ili rigardas pornografion almenaŭ unufoje monate.

Alkanadi:Ĉu perforta estas akceptas, sed ne pornografio? Kial? Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?
Mi neniam komprenos.

Alkanadi:Ĉu mi diru al li, ke mi povas vidi ĉiujn retejojn li uzas?
Eble?

sproshua (Ukázat profil) 28. září 2015 20:30:41

Alkanadi:Ĉu perforta estas akceptas, sed ne pornografio? Kial? Ĉu ni akceptas malamon, sed ne akceptas amon?
homoj estas iom devigata por ke ni konkuru kontraŭ unu la alia. perforto estas ekstrema formo de konkuro, do konkuro estas tiel laŭdata. kontraŭ tio estas kunlaboro. konkuro ne ekzistas kiam homoj fikas volonte (tio estas grava detalo). kion vi pensas?

RiotNrrd (Ukázat profil) 3. října 2015 18:38:19

Kiam post mi spektas perfortajn filmojn, mi ankoraŭ ne volas esti perforta. Sed, kiam post mi spektas pornografiajn filmojn...

La du estas ne plene similaj.

Zpět na začátek