Сообщений: 20
Язык: Esperanto
Frano (Показать профиль) 16 декабря 2015 г., 14:24:07
Ladek:La interurba rapidtrajno "IC Esperanto" funkcios ekde decembro, kaj denove aŭdeblos la nomo Esperanto en polaj stacidomojĈu ĝi funkcias jam?
Frano (Показать профиль) 27 декабря 2015 г., 15:56:30
Ĉu ĝi estas ligita kun la rezulto de voĉdonado?
Ladek (Показать профиль) 30 декабря 2015 г., 12:20:16
Mi volus peti niajn polajn kolegojn,se ili trovu io pri la trajno kaj ĝia nomo.
Frano:Jen estas la artikolo en la pola.
Ĉu ĝi estas ligita kun la rezulto de voĉdonado?
Frano (Показать профиль) 30 декабря 2015 г., 18:48:07
Kursowi będzie patronować Adam Mickiewicz. Na razie PKP nie spełnia kolejnej z obietnic, czyli nazwania wyjeżdżającego z Białegostoku pociągu InterCity mianem "Esperanto". Taką nazwę wybrano w internetowym plebiscycie. Wtedy konkurencją dla "Esperanto" były nazwy "Narew" oraz "Bojary"
Kun la helpo de Google-tradukilo, mi komprenas ke:
La trajnoj estos sub la patroneco de Adam Mickiewicz. Nuntempe la PKP ne plenumas promesojn nomi longdistancajn trajnojn el Bjalistoko "Esperanto". Tiu nomo estis elektita dum interreta voĉdonado. Tiam la konkurantoj por "Esperanto" estis "Narev" kaj "Bojary"
Ladek (Показать профиль) 1 января 2016 г., 12:47:52
Ni tre dankas al ĉiuj,kiuj balotis,ni estis sukcesaj,sed PKP(pola fervojo) ŝanĝis.
Frano (Показать профиль) 1 января 2016 г., 14:58:45
Ladek:Bedaŭrinde vi pravas.Sed ni esperos,ke iun trajnon ili nomigos Esperanto.Malĝoja novaĵo. Ĉu estraro de PKP eksplikis publike sian decidon?
Ni tre dankas al ĉiuj,kiuj balotis,ni estis sukcesaj,sed PKP(pola fervojo) ŝanĝis.
Ŝajnas ke la situacio estas simila al Kazana, kie loĝantoj ekdorminte en la strato Esperanto vekiĝis en la strato Nazarbajev.
Altebrilas (Показать профиль) 18 января 2016 г., 14:30:46
La decido ŝajnas komforma al la eŭropuniaj normoj: oni preteratentas la voĉdonojn kiam ili ne konvenas, kaj oni decidas sekrete.
Altebrilas (Показать профиль) 18 января 2016 г., 14:31:58
sergejm (Показать профиль) 19 января 2016 г., 6:19:26
Altebrilas:Bedaŭrindaĵo! Ĉu oni pli scias pri la kialoj, kaj pri la fina nomo de la trajno?Tiel oni faras ne nur en Eŭropa Unio.
La decido ŝajnas komforma al la eŭropuniaj normoj: oni preteratentas la voĉdonojn kiam ili ne konvenas, kaj oni decidas sekrete.
Foje, reganta partio "Jedinaja Rossija" ("Unueca Rusio") organizis "primaries" (antaŭbalotoj) en lokaj elektoj laŭ Usona ekzemplo. En ĉi tiuj antaŭbalotoj venkis ne tiu kandidato, kiun volis la estroj, kaj en leĝaj balotoj oni ignoris rezultojn de antaŭbalotoj. Venkis kandidatoj de alia partio, kaj Putin mallaŭdis tion.
Frano (Показать профиль) 28 апреля 2016 г., 11:55:10
Trajno, centro ...
Kio sekvas?