ไปยังสารบัญ

Trajno "ESPERANTO" ? Nun estas ebleco ! Balotu!

จาก Ladek, 30 กันยายน 2015

ข้อความ 20

ภาษา: Esperanto

Frano (แสดงโปรไฟล์) 16 ธันวาคม 2015, 14:24:07

Ladek:La interurba rapidtrajno "IC Esperanto" funkcios ekde decembro, kaj denove aŭdeblos la nomo Esperanto en polaj stacidomoj
Ĉu ĝi funkcias jam?

Frano (แสดงโปรไฟล์) 27 ธันวาคม 2015, 15:56:30

Jen estas la artikolo en la pola.
Ĉu ĝi estas ligita kun la rezulto de voĉdonado?

Ladek (แสดงโปรไฟล์) 30 ธันวาคม 2015, 12:20:16

Pri la nomo Mickiewicz ne estis baloto.Bedaŭrinde mi ĝis nun ne trovis en pola horaro trajnon, kiu nomiĝas Esperanto.Eble aperos malfrue.
Mi volus peti niajn polajn kolegojn,se ili trovu io pri la trajno kaj ĝia nomo.

Frano:Jen estas la artikolo en la pola.
Ĉu ĝi estas ligita kun la rezulto de voĉdonado?

Frano (แสดงโปรไฟล์) 30 ธันวาคม 2015, 18:48:07

Dart już jeździ do Białegostoku. Choć nie tak, jak obiecywało PKP

Kursowi będzie patronować Adam Mickiewicz. Na razie PKP nie spełnia kolejnej z obietnic, czyli nazwania wyjeżdżającego z Białegostoku pociągu InterCity mianem "Esperanto". Taką nazwę wybrano w internetowym plebiscycie. Wtedy konkurencją dla "Esperanto" były nazwy "Narew" oraz "Bojary"

Kun la helpo de Google-tradukilo, mi komprenas ke:
La trajnoj estos sub la patroneco de Adam Mickiewicz. Nuntempe la PKP ne plenumas promesojn nomi longdistancajn trajnojn el Bjalistoko "Esperanto". Tiu nomo estis elektita dum interreta voĉdonado. Tiam la konkurantoj por "Esperanto" estis "Narev" kaj "Bojary"

Ladek (แสดงโปรไฟล์) 1 มกราคม 2016, 12:47:52

Bedaŭrinde vi pravas.Sed ni esperos,ke iun trajnon ili nomigos Esperanto.
Ni tre dankas al ĉiuj,kiuj balotis,ni estis sukcesaj,sed PKP(pola fervojo) ŝanĝis.

Frano (แสดงโปรไฟล์) 1 มกราคม 2016, 14:58:45

Ladek:Bedaŭrinde vi pravas.Sed ni esperos,ke iun trajnon ili nomigos Esperanto.
Ni tre dankas al ĉiuj,kiuj balotis,ni estis sukcesaj,sed PKP(pola fervojo) ŝanĝis.
Malĝoja novaĵo. Ĉu estraro de PKP eksplikis publike sian decidon?
Ŝajnas ke la situacio estas simila al Kazana, kie loĝantoj ekdorminte en la strato Esperanto vekiĝis en la strato Nazarbajev. malgajo.gif

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 18 มกราคม 2016, 14:30:46

Bedaŭrindaĵo! Ĉu oni pli scias pri la kialoj, kaj pri la fina nomo de la trajno?

La decido ŝajnas komforma al la eŭropuniaj normoj: oni preteratentas la voĉdonojn kiam ili ne konvenas, kaj oni decidas sekrete.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 18 มกราคม 2016, 14:31:58

La bona novaĵo, estas ke la esperantistoj estas helpemaj kaj povas amase ekbatali por afero.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 19 มกราคม 2016, 06:19:26

Altebrilas:Bedaŭrindaĵo! Ĉu oni pli scias pri la kialoj, kaj pri la fina nomo de la trajno?

La decido ŝajnas komforma al la eŭropuniaj normoj: oni preteratentas la voĉdonojn kiam ili ne konvenas, kaj oni decidas sekrete.
Tiel oni faras ne nur en Eŭropa Unio.
Foje, reganta partio "Jedinaja Rossija" ("Unueca Rusio") organizis "primaries" (antaŭbalotoj) en lokaj elektoj laŭ Usona ekzemplo. En ĉi tiuj antaŭbalotoj venkis ne tiu kandidato, kiun volis la estroj, kaj en leĝaj balotoj oni ignoris rezultojn de antaŭbalotoj. Venkis kandidatoj de alia partio, kaj Putin mallaŭdis tion.

Frano (แสดงโปรไฟล์) 28 เมษายน 2016, 11:55:10

Kaj nun aperis decido likvidi Zamenhofan Centron en lia naskiĝurbo Bjalistoko.
Trajno, centro ...
Kio sekvas?

กลับไปด้านบน