Přejít k obsahu

Sekson ni ne scias (ri - li - ĝi - zi - ŝli)

od uživatele Alkanadi ze dne 8. října 2015

Příspěvky: 28

Jazyk: Esperanto

Alkanadi (Ukázat profil) 8. října 2015 9:28:19

Zamenhof diris, ke ni uzu "ĝi" por homoj, kiam ni ne scias la sekson.
...parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter “li” kaj “ŝi” — la vorton “ĝi”. Tiel same ni parolas ankaŭ pri “persono”...

Esperantisto, 1893, p. 16
Legu pli

Miland (Ukázat profil) 8. října 2015 12:02:51

Jen pasinta fadeno pri la temo.

Серёга (Ukázat profil) 9. října 2015 5:50:59

Mi pensas iom adolta homo povas sufiĉe prezenti sian sekson. Alie tiu meritas ri - ĝi - zi - ŝli. Gehomo, geviro ... uziĝas por kolektivo kun viroj kaj virinoj.

sproshua (Ukázat profil) 9. října 2015 16:31:49

Alkanadi:Zamenhof diris, ke ni uzu "ĝi" por homoj, kiam ni ne scias la sekson.
homoj havas proprajn preferojn, kiuj estu respektataj. eble oni preferas pronomiĝi aŭ "li" aŭ "ŝi" aŭ "ĝi". eble oni preferas pronomiĝi aŭ "ri" aŭ "ŭi" aŭ "gŭar". certe ni respektu proprajn preferojn, ĉu ne?

Серёга (Ukázat profil) 9. října 2015 16:44:41

sproshua:
Alkanadi:Zamenhof diris, ke ni uzu "ĝi" por homoj, kiam ni ne scias la sekson.
homoj havas proprajn preferojn, kiuj estu respektataj. eble oni preferas pronomiĝi aŭ "li" aŭ "ŝi" aŭ "ĝi". eble oni preferas pronomiĝi aŭ "ri" aŭ "ŭi" aŭ "gŭar". certe ni respektu proprajn preferojn, ĉu ne?
ri - ĝi - zi - ŝli - ŭi - gŭar jen kiel multe, sed ĉu oni povas uzi nur unu vorto "fi"?

sproshua (Ukázat profil) 10. října 2015 0:49:31

Серёга:
sproshua:
Alkanadi:Zamenhof diris, ke ni uzu "ĝi" por homoj, kiam ni ne scias la sekson.
homoj havas proprajn preferojn, kiuj estu respektataj. eble oni preferas pronomiĝi aŭ "li" aŭ "ŝi" aŭ "ĝi". eble oni preferas pronomiĝi aŭ "ri" aŭ "ŭi" aŭ "gŭar". certe ni respektu proprajn preferojn, ĉu ne?
ri - ĝi - zi - ŝli - ŭi - gŭar jen kiel multe, sed ĉu oni povas uzi nur unu vorto "fi"?
kial "fi"? se viro diras al vi "mi petas ke vi pronomigas min ŝi. tio tre plaĉus al mi." ĉu vi ne konsentus? ĉu anstataŭe vi ignorus la peton kaj trudus vian percepton sur la viron? kial estas malkonsentemulo? kio estus la celo?

Demian (Ukázat profil) 10. října 2015 5:45:08

sproshua:
Alkanadi:Zamenhof diris, ke ni uzu "ĝi" por homoj, kiam ni ne scias la sekson.
homoj havas proprajn preferojn, kiuj estu respektataj. eble oni preferas pronomiĝi aŭ "li" aŭ "ŝi" aŭ "ĝi". eble oni preferas pronomiĝi aŭ "ri" aŭ "ŭi" aŭ "gŭar". certe ni respektu proprajn preferojn, ĉu ne?
Mi preferas esti nomata "Via Reĝa Moŝto, Ĉiopova, Ĉiosciema Chetano." Ĉu vi respektos mian volon?

Se ne, kiu decidos, ke kiaj nomoj estas respektendaj?

Demian (Ukázat profil) 10. října 2015 5:49:28

Серёга:
sproshua:
Alkanadi:Zamenhof diris, ke ni uzu "ĝi" por homoj, kiam ni ne scias la sekson.
homoj havas proprajn preferojn, kiuj estu respektataj. eble oni preferas pronomiĝi aŭ "li" aŭ "ŝi" aŭ "ĝi". eble oni preferas pronomiĝi aŭ "ri" aŭ "ŭi" aŭ "gŭar". certe ni respektu proprajn preferojn, ĉu ne?
ri - ĝi - zi - ŝli - ŭi - gŭar jen kiel multe, sed ĉu oni povas uzi nur unu vorto "fi"?
Bonega ideo! okulumo.gif

Mi estas fiulo! Kaj laŭ mi la nomo de Esperanto estas "Ido" kaj se vi malkonsentus, mi malrespektus min. Hahaha.

sproshua (Ukázat profil) 10. října 2015 15:41:46

Demian:
sproshua:
Alkanadi:Zamenhof diris, ke ni uzu "ĝi" por homoj, kiam ni ne scias la sekson.
homoj havas proprajn preferojn, kiuj estu respektataj. eble oni preferas pronomiĝi aŭ "li" aŭ "ŝi" aŭ "ĝi". eble oni preferas pronomiĝi aŭ "ri" aŭ "ŭi" aŭ "gŭar". certe ni respektu proprajn preferojn, ĉu ne?
Mi preferas esti nomata "Via Reĝa Moŝto, Ĉiopova, Ĉiosciema Chetano." Ĉu vi respektos mian volon?

Se ne, kiu decidos, ke kiaj nomoj estas respektendaj?
certe Via Reĝa Moŝto, Ĉiopova, Ĉiosciema Chetano. ĉu vi al mi permesus nomi vin "Reĝ"?

Reĝ, ĉu vi permesemas ke aliaj difinas por vi vian percepton de vi mem?

sproshua (Ukázat profil) 11. října 2015 1:56:47

Alkanadi:Zamenhof diris, ke ni uzu "ĝi" por homoj, kiam ni ne scias la sekson.
...parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter “li” kaj “ŝi” — la vorton “ĝi”. Tiel same ni parolas ankaŭ pri “persono”...

Esperantisto, 1893, p. 16
Legu pli
Zamenhof ankaŭ skribis
...kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. [...] ...miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj...
ANTAŬPAROLO AL LA LINGVAJ RESPONDOJ APERINTAJ EN “LA REVUO” (1910)

Zpět na začátek