Mergi la conținut

alfabeta instruo

de sudanglo, 22 octombrie 2015

Contribuții/Mesaje: 21

Limbă: Esperanto

Kirilo81 (Arată profil) 29 octombrie 2015, 12:53:12

Sudanglo, en PAG p. 25-26 estas kelkaj alternativaj sistemoj al la E-aj liternomoj. Oni rimarku tamen, ke la pravigo de la sistemo de Waringhien (so - za) el la Fundamento estas malĝusta, ĉar la o en la liternomoj ne estas la substantiva finaĵo.
Por resti ĉe la Fundamento: Ĉar la liternomoj estas netuŝeblaj, arbitraj anstataŭaĵoj estas malpermesitaj. Tamen, aŭ la Akademio iom oficialigos kromformojn, ĉar la tradiciaj formoj estas "tro neoportunaj" laŭ §8 de la Antaŭparolo al la Fundamento, aŭ oni uzas internaciajn liternomojn, kie estas klara akordo inter la lingvoj (verŝajne la dua sistemo prezentita en PAG estas tia, ĝi tamen ne povas forigi malklaraĵojn).

En la germana oni nomas la literojn jen (en E-a transskribo, - resp. : esprimas longecon, ē kaj ō estas fermitaj, e kaj o malfermitaj):
ā - bē - cē - dē - ē - ef - gē - hā - ī - jot - kā - el - em - en - ō - pē - kū - er - es - tē - ū - faŭ - vē - iks - üpsilon - cet - ä: - ö: - ü: - scharfes ('akra' ) es (= ß)

HaleBopp (Arată profil) 29 octombrie 2015, 19:52:25

Jen kelkaj ekzemploj por la franca aboco:
Bildo1
Bildo2
Bildo3
Bildo4

nornen (Arată profil) 29 octombrie 2015, 20:10:20

Kirilo81:En la germana oni nomas la literojn jen (en E-a transskribo, - resp. : esprimas longecon, ē kaj ō estas fermitaj, e kaj o malfermitaj):
ā - bē - cē - dē - ē - ef - gē - hā - ī - jot - kā - el - em - en - ō - pē - kū - er - es - tē - ū - faŭ - vē - iks - üpsilon - cet - ä: - ö: - ü: - scharfes ('akra' ) es (= ß)
La samo por la amerikana Hispana (ĉiuj vokaloj malfermitaj):

a, alta ve, se, ĉe (Ch), de, e, efe, ĥe, aĉe, i, ĥota, ka, ele, duobla ele (eĵe) (Ll), eme, ene, e-nje (Ñ), o, pe, ku, erre, duobla erre (Rr), ese, te, u, malalta ve, duobla ve, ekis, ĵe/je/ĝe/i grjega, seta.

sergejm (Arată profil) 30 octombrie 2015, 06:13:18

Nomoj de rusaj literoj:
a, be, ve, ge, de, je, jo, ĵe, ze, i, i kratkoje, ka, el, em, en, o, pe, er, es, te, u, ef, ĥa, ce, ĉe, ŝa, ŝĉa, tvjordij znak, ы (y, ne estas sono por ĉi litero en Esperanto), mjagkij znak, e, ju, ja.
Antaŭrevoluciaj nomoj de literoj:
az, buki, vedi, glagol, dobro, jestj, ...
Ĉi tiuj nomoj havas tradukon de la malnova rusa:
mi literojn scias, parolo bono estas, ...
Nomoj de latinaj literoj el lernolibro de matematiko:
a, be, ce, de, je, ef, ĵe, aŝ, i, jot, ka, el, em, en, o, pe, ku, er, es, te, u, ve, dubl ve, iks, igrek, zet

Rugxdoma (Arată profil) 31 octombrie 2015, 18:53:39

En la sveda por instrui infanoj oni diras "A som i Apa", "B som i Buffel" ktp., do "litero + kiel + en + iu ajn substantivo".

sudanglo:Mi pensas ke aplikante regulon 15 oni almenaŭ povus diri Es, Em En, Ka.
En la sveda ni diras Es, Em, En, sed ne Ka.

Altebrilas (Arată profil) 1 noiembrie 2015, 20:07:05

En la franca
a, be, se, de, ö, ef, ĵe, aŝ, i, ĵi, ka, el, em, en, o, pe, kü, er, es, te, ü, ve, dublöve, iks, igrek, zed

(kun la sonoj ö kaj ü, kiuj ne ekzistas en esperanto, kiel en la germana)

=== Korektita === Dankon Sergej kaj Yyaann

sergejm (Arată profil) 2 noiembrie 2015, 05:24:02

Altebrilas:En la franca
a, be, ce, ...
Mi tro dubas, ke en la franca "c" nomiĝas "ce", t. e. "tse". Verŝajne ĝi nomiĝas "se".
Kiel vi povas rimarki, rusaj matematikoj uzas plejparte francajn nomojn de literoj.

yyaann (Arată profil) 2 noiembrie 2015, 07:30:48

sergejm:
Altebrilas:En la franca
a, be, ce, ...
Mi tro dubas, ke en la franca "c" nomiĝas "ce", t. e. "tse". Verŝajne ĝi nomiĝas "se".
Prave.
sergejm:Kiel vi povas rimarki, rusaj matematikoj uzas plejparte francajn nomojn de literoj.
Interese! Mi ne sciis.

yyaann (Arată profil) 2 noiembrie 2015, 07:34:31

raffadalbo:
sudanglo:Kio interesas min estas la lingva formulo, kiun vi uzas en via lingvo.
Mi havis etan dubon pri la internacieco de A estas por Akvo. Ĉu vi ankaŭ uzas 'por' en via lingvo.
nornen:En la hispana oni diras "X de X-vorto". Kiel ekzemple "v de vaca".
Ankaŭ en la itala ni kutime diras "A di acqua", "B di Banana" ktp.
France oni diras "A (sam)kiel Akvo".

jimnice (Arată profil) 11 decembrie 2015, 19:27:38

Тerurĉjo:ĉu temas pri kiel oni instruas alfabeton al infanoj?

externalImage.png
Mi ne scias la rusa, kion estas la vortoj kiuj kongruas kun tiuj literoj?

Înapoi mai sus