Mergi la conținut

-iĝi kun objekto

de HaleBopp, 27 octombrie 2015

Contribuții/Mesaje: 4

Limbă: Esperanto

HaleBopp (Arată profil) 27 octombrie 2015, 22:43:14

Saluton,

Mi lernis ke verboj kun la sufikso iĝi estas netransitivaj.

Sed jen kontraŭekzemploj de L.L. Zamenhof mem, kun la verbo sciiĝi :

Vi ne sciiĝos eĉ unu vorton kaj pri la plej interesa parto mi silentos. (ekzemplo donita en PIV ĉe silenti.2)

vi nepre devas tion sciiĝi (ekzemplo donita en PIV ĉe sciiĝi)

Jen vi tiel nenion sciiĝis!

Ekrigardu tra fendeto kaj sciiĝu ĉion



Kaj do???

dbob (Arată profil) 28 octombrie 2015, 08:40:44

PMEG: PMEG - Neklaraj IĜ-verboj
En la komenca tempo Zamenhof eĉ uzis verbojn kiel sciiĝi kun objekto: Tion ĉi neniu devas sciiĝi! Nuntempe ĉiuj IĜ-verboj estas nepre senobjektaj, kaj oni diras: Pri tio ĉi neniu devas sciiĝi!

Kirilo81 (Arată profil) 28 octombrie 2015, 09:02:44

La n-kazo povas marki ne nur objekton, sed ankaŭ adjekton/adverbialon. La decidiga testo estas, ĉu oni povas pasivigi verbon kaj igi ĝian objekton subjekto.
Kaj mi ne opinias, ke Z dirus *Tio devas esti sciiĝata de vi.

HaleBopp (Arată profil) 28 octombrie 2015, 09:21:43

PMEG: PMEG - Neklaraj IĜ-verboj
En la komenca tempo Zamenhof eĉ uzis verbojn kiel sciiĝi kun objekto: Tion ĉi neniu devas sciiĝi! Nuntempe ĉiuj IĜ-verboj estas nepre senobjektaj, kaj oni diras: Pri tio ĉi neniu devas sciiĝi!
Bone dankon, jen klarigita afero…
Sed mi opinias ke elekti tian ekzemplon en PIV estas iom konfuzeme.

Înapoi mai sus